El Vikipedio, la libera enciklopedio
Victor Franz HESS
[viktor franc hes] (naski?is la
24-an de junio
1883
en Schloss Waldstein,
A?strio
, mortis la
17-an de decembro
1964
en
Novjorko
,
Usono
) estis a?stra fizikisto. Pro la malkovro kaj esploro de la
Kosma radiado
li en
1936
gajnis la
Nobel-premion pri fiziko
.
Victor Franz Hess vizitis la lernejon en
Graz
, studis tie en la universitato kaj doktori?is en la jaro 1906. En 1910 li habiliti?is.
Dum unu el siaj balonaj ekskursoj li la 7-an de a?gusto 1912 malkovris la Kosman Radiadon. Poste li publikigis sian malkovron en la renoma fak?urnalo
Physikalische Zeitschrift
.
Ekde 1919 Hess akiris profesoran postenon en la universitato de Graz. De 1921 ?is 1925 li laboris en Usono, kie li i.a. okupi?is pri la medicina apliko de la radiumo. Poste li revenis al Graz kaj en la jaro 1931 li i?is profesoro en la
Universitato de Innsbruck
kaj estro de la nov-fondita instituto pri radiologio. Unu el liaj meritoj estis la kreo de mezurstacio de kosmaj radioj sur la
Hafelekarspitze
, t.e. monto apud Innsbruck.
En la jaro 1936 li kune kun
Carl David Anderson
gajnis la premion Nobel de Fiziko. Unu jaron poste li revenis al Graz.
Hess malakceptis la
naziismon
kaj en 1938 li elmigris al Usono. ?is 1958 li agis en la Fordham University. Li mortis en 1964.