El Vikipedio, la libera enciklopedio
Utopia socialismo
estas etikedo uzita por difini la unuajn fluojn de moderna
socialisma
penso kiel ekzempligite per la laboro de
Henri de Saint-Simon
,
Charles Fourier
, kaj
Robert Owen
.
[1]
Utopia
socialismo ofte estas priskribita kiel la prezento de vizioj kaj konturoj por imagaj a? futurecaj idealaj socioj, kie pozitivaj idealoj estas la ?efkialo de movado de socio en tia direkto. Pli postaj socialistoj kaj kritikistoj de utopia socialismo rigardis "utopian socialismon" kiel ne bazita sur faktaj materialaj kondi?oj de ekzistanta socio, kaj en kelkaj kazoj, kiel reakcia intenco. Tiuj vizioj de idealaj socioj konkuris kun
marksism-inspiraj
revoluciemaj socialismaj movadoj.
[2]
La esprimo plejofte estas aplikita al tiuj socialistoj kiuj vivis de la unua jarkvarono de la
19-a jarcento
al kiuj estis atribuita la etikedo "utopia" fare de pli postaj socialistoj kiel pejorativa por implici naivecon kaj flankenbalai siajn ideojn kiel fantastaj kaj nerealismaj.
[3]
Simila tendenco kiu aperis en la komenco de la
20-a jarcento
estas
etika socialismo
, kiu defendas socialismon pro moralaj kialoj.
Unu grava diferenco inter "utopiaj socialistoj" kaj aliaj socialistoj (inkluzive de la plej multaj
anarkiistoj
) estas ke utopiaj socialistoj ?enerale ne kredas ke iu formo de
klasbatalo
a? politika revolucio estas necesa por ke socialismo aperu. Utopiistoj kredas ke homoj de ?iuj klasoj povas libervole adopti sian planon por socio se ?i estas prezentita konvinke.
[2]
Ili sentas ke sia formo de kooperativa socialismo povas esti establita inter similmensaj homoj ene de la ekzistanta socio en provo establi malgrandajn
komunumojn
dizajnitajn por montri sian planon por socio.
[2]