Universitato Adam Mickiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano
Uniwersytet Adama Mickiewicza w Poznaniu
universitato ? eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato la 7-an de majo 1919
speco ?tata
Situo
Geografia situo 52° 24′ 17″  N , 16° 54′ 56″  O (mapo) 52.4047 16.9155 Koordinatoj: 52° 24′ 17″  N , 16° 54′ 56″  O (mapo)
lando Pollando
urbo Poznano , Pollando
Estraro
gvidanto Bronisław Marciniak
Nombroj
nombro de studentoj 47 000 (vintra semestro 2014/15)
nombro de kunlaborantoj 3 000
el tio profesoroj 301
retejo [ [1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
? Asocio de E?ropaj Universitatoj
? ORCID
? Asocio Universitata de Franclingvio
? Coalition for Advancing Research Assessment vd
Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano Uniwersytet Adama Mickiewicza w Poznaniu (Pollando)
Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano
Uniwersytet Adama Mickiewicza w Poznaniu (Pollando)
DEC
Map
Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano
Uniwersytet Adama Mickiewicza w Poznaniu
v ? d ? r

La universitato Adam Mickiewicz en Poznano ( pole : uniwersytet Adama Mickiewicza w Poznaniu , UAM) estas unu el la gravaj polaj universitatoj , malfermita je la 7-a de majo 1919 en Poznano (Pozna?). ?i estas nomita la? la plej fama pola poeto, Adam Mickiewicz .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La Universitato de Pozna? estas unu el la plej gravaj polaj universitatoj. ?i estis malfermita la 7-an de majo 1919. Por la sekvontaj 20 jaroj klerigis studentojn en jurisprudenco , ekonomio , medicino , humanismaj sciencoj, matematiko , naturaj sciencoj , agrikulturo kaj forstscienco . Ekde ?ia fondo multaj distingitaj sciencistoj el ?iuj partoj de la mondo kaj anka? multaj elstaraj famuloj de politiko kaj belartoj ricevis honoran titolon de Doktoro honoris causa de la universitato. Inter ili trovi?is personecoj kiel Mar?alo Jozef Piłsudski , Mar?alo Ferdinand Foch , Maria Skłodowska-Curie kaj Ignacy Paderewski . La 7-an de majo 1919 okaze de la kvarcentjara datreveno de la fondi?o de Akademio Lubra?ski okazis ina?gura ceremonio de la universitato.

Nova konstrua?o de Universitato Adam Mickiewicz en Pozna? kun Fakultatoj de Fiziko, Matematiko kaj Komputiko

En 1920 fama sociologo Florian Znaniecki fondis la unuan polan fakultaton pri sociologio kadre de ?i-tiu universitato, kiu estis unu el la unuaj tiaj fakultatoj en E?ropo . La universitato estis fermita dum germana-nazia invado en Pollandon en 1939. La 24-an de novembro 1940 en Varsovio komencis laboron en privataj lo?ejoj konspira Universitato de Okcidentaj Teritorioj, kiu da?rigis dum la germana okupado la agadon de fermita Universitato Adam Mickiewicz en Pozna?. Dum la jaroj 1941-1944 la germana universitato okupis la konstrua?ojn de la universitato. La pola universitato estis remalfermita en multe pli malgranda formo nur post fino de la dua mondmilito . ?is 1955 ?i estis oficiale nomita Universitato de Pozna?. Tamen, ekde la jaro 1955 la Universitato estas nomita la? Adam Mickiewicz , la plej granda pola romantikisma poeto de la unua duono de la 19-a jarcento. Post reformoj en 1950, la Medicina Fakultato kun la sekcio pri dentokuracado kaj la Farmacia Fakultato de la Universitato de Pozna? estis tansformitaj al sendependa lerneja institucio, nome la Universitato de Kuracaj Sciencoj de Pozna? . Inter la plej konataj diplomi?intoj de Universitato Adam Mickiewicz en Pozna? trovi?as matematikistoj kiuj de?ifris la germanan ?ifrilon Enigma : Marian Rejewski , Henryk Zygalski , kaj Jerzy Ro?ycki . Inter la lekciistoj estis Czesław Łuczak kaj Jan Sztaudynger . ?is nun multaj konstrua?oj de la Universitato de Pozna? estis disigitaj en lokoj apud la urbo. ?iuj institucioj kaj strukturoj de la universitato nun estas translokigataj al la universitatejo en Morasko. Ekde 2006 la Fakultatoj de Fiziko, Matematiko kaj Komputiko , Kemio kaj Geografia kaj Geologia Sciencoj jam funkcias en la nova ejo.

Rektoroj [ redakti | redakti fonton ]

Novfilologia Fakultato en Poznano, kie okazas la Interlingvistikaj Studoj

Personoj kun atribuita de la universitato honora doktoreco [ redakti | redakti fonton ]

Dua Pola Respubliko

Pola Popola Respubliko

Tria Respubliko

Interlingvistikaj Studoj [ redakti | redakti fonton ]

De 1997 en la universitato funkcias postgradaj Interlingvistikaj Studoj [1] , sub la gvido de profesorino Ilona Koutny , membro de la Akademio de Esperanto . La kursaro okazas ?e la Novfilologia Fakultato, kaj havas duon-?eestan karakteron: estas du unusemajnaj sesioj ?iujare, en februaro kaj en septembro, kun lecionoj kaj ekzamenoj, kaj intertempe la studentoj devas hejme studi kaj verki labora?ojn kaj taskojn. La Interlingvistikaj Studoj da?ras tri jarojn. La lasta jaro estas dedi?ata al speciali?o, kaj la studentoj devas elekti inter komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko kaj instru-metodiko. En la Studoj ?is nun instruis interalie la profesoroj Vera Barandovska , Marc Bavant , Detlev Blanke , Probal Dasgupta , Nicolau Dols Salas , Michel Duc Goninaz , Michael Farris , Zbigniew Galor , Ilona Koutny , Katalin Kovats , Ulrich Lins , Aleksandr Melnikov , Humphrey Tonkin , Blazio Wacha , John Wells , kaj spertuloj en siaj terenoj kiel Tomasz Chmielik , Roman Dobrzy?ski , Istvan Ertl , Aleksander Kor?enkov , Lidia Lig?za , Zsofia Korody , Maria Majerczak , Bradio Moro kaj Barbara Pietrzak .

Ekde 2014 la Universitato Adam Mickiewicz donas ETCS-kreditojn (la? la Sistemo de Transmeteblaj kaj Kunigeblaj Kreditoj, funkciantaj post la Bolonja Deklaracio de 1999 ) al la Interlingvistikaj Studoj por la unua fojo. Ili ricevas la plej altan kvanton eblan por dua universitata ciklo: 120 ETCS-kreditojn.

Instruista Trejnado [ redakti | redakti fonton ]

La speciali?o pri instru-metodiko kadre de la Interlingvistikaj Studoj estas anka? proponata de la Universitato Adam Mickiewicz kiel aparta kurso . ?i da?ras du semestrojn kaj disvolvi?as sub la gvido de Katalin Kovats .

Interlingvistika Simpozio [ redakti | redakti fonton ]

?iun trian jaron, tuj post la unua sesio de nova grupo de la Interlingvistikaj Studoj, la Universitato Adam Mickiewicz okazigas Interlingvistikan Simpozion. Du paralelaj preleg-sesioj, en Esperanto kaj en la pola a? angla, disvolvi?as en la Novfilologia Fakultato. Studentoj ?us finintaj la Interlingvistikajn Studojn prezentas la esplorrezultoj por siaj diplomlabora?oj kaj kundividas la simpozion kun aliaj prelegantoj.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Interlingvistikaj Studoj, Adam-Mickiewicz-Universitato . Arkivita el la originalo je 2018-02-23. Alirita 2018-02-23.