El Vikipedio, la libera enciklopedio
La
95-a Universala Kongreso
de
Esperanto
okazis de la
17-a
?is la
24-a de julio
2010
en
Havano
,
Kubo
. La kongreson ?eestis 1002 partoprenintoj el 59 landoj.
[1]
Jam 20 jarojn anta?e, en
1990
, la
75-a UK
okazis en Havano.
La kongreson gastigis la kongresejo Palco en la havana kvartalo
Playa
, kelkajn kilometrojn sudokcidente de la urbocentro. Pri okazigo de la kongreso en Havano decidis la estraro de
UEA
en la
93-a UK
okazinta en
Roterdamo
2008
. En la evalua procezo kandidatis por la 95-a kongreso anka?
Moskvo
, sed la Estraro de UEA fine favoris Kubon kaj la Komitato dum sia kunsido en Roterdamo en somero
2008
sekvis la estraron en sia decido. La
Lokan Kongresan Komitaton
prezidis
Julian Hernandez
, prezidanto de la
Kuba Esperanto-Asocio
.
Esperantlingva meso en Havano
La diskutojn pri la kongresa temo
Interproksimigo de la kulturoj
re?isoris
Duncan Charters
kaj
Geoffrey Greatrex
. Dum la arta programo prezenti?is kubaj artistoj kaj kun originalaj
esperantlingvaj
kantoj anka? speciale pro la kongreso formita junulara
muzikgrupo
Amindaj
. Aparta
Junulara
Programo bazi?is en la hotelo Neptuno-Triton. En la
pre?ejo Jesus de Miramar
en la
hotela
kvartalo
Miramar
diman?e okazis
Ekumena
Diservo
en esperanto, marde samloke okazis
katolika
Sankta Meso
(amba?foje celebris sacerdoto
Peter Knauer
).
Oficialaj ekskursoj gvidis al naturparko
Valo Vinales
, insulo
Cayo Levisa
, pla?oj de
Varadero
, naturparko
Guama
(tuttagaj); al
Havano
, la? la Vojo de
Hemingway
, al vespera
kanonpafado
en la urba fortika?o kaj al vespera spektaklo en la
kabaredo
Tropicana
. Spontane organizi?is anka? neoficiala junulara ekskurso HEJMEN (Havana Esperanto-Junulara Malmultekosta Ekskurso Neoficiala).
Pri la kongresaj preparlaboroj samkiel la dumkongresaj okaza?oj informadis la Esperanto-Redakcio de
Radio Havano Kubo
. La gazetarajn konferencojn organizitajn okaze de la kongreso partoprenis nekutime alta nombro de ?urnalistoj.
Dum la semajno anta? la UK okazis en la proksima urbo
Matanzas
kongreso de
ILEI
, dum la semajno post la UK okazis en
Santa Cruz del Norte
la
66-a IJK
.