Tofuo
, foje anka?
to?fuo
a?
sojkazeo
,
[1]
estas origine
azia
man?a?o
farita el
sojfaboj
. Ekde la
20-a jarcento
?i anka? popularas en la
okcidenta
mondo pro la
vegetarisma
kaj
veganisma
movadoj.
El la sojfaboj oni unue faras
sojlakton
, kiun oni varmigas kaj tiam koagulas per
nigario
a?
citrona
acido
. Poste oni metas la
paston
en
ujon
, kaj premadas ?in por formado kaj forigo de la superflua
akvo
.
La rezulta produkto povas esti iom rigida a? mola a? likveca, depende de la celo de la produktanto, do ofte eblas a?eti a? mem produkti diversajn specojn.
Oni povas man?i tofuon krudan (ekzemple en
salato
) a? kuiritan. Pluraj aziaj kuirartoj (?ina, taja, ktp) fritas a? vaporumas sojkazeon, ofte kun
legomoj
kaj akra sa?co. Iuj homoj bakas ?in en bakitaj man?a?oj, ekzemple meksikaj
enchiladas
a? itala
lasagna
. ?i uzatas anka? en supoj.
Iuj uzas ?in por anstata?igi viandon a? froma?on en diversaj tradicie nevegetaraj man?a?oj por vegetarigi a? veganigi ilin.
Tofuo estas fonto de
proteino
kaj aliaj bona?oj en la
dieto
de multaj vegetaranoj kaj veganoj.
?i enhavas ?iujn esencajn
aminoacidojn
, mineralojn kiel
natrio
,
kalio
,
calcio
,
fosforo
,
magnezio
,
fero
,
zinko
kaj
vitaminojn
kiel
B1
,
B2
kaj
B3
. Tofuo tamen ne estas fonto de
vitamino B12
.
La japana vorto
t?fu
devenas de la ?ina
doufu
; amba? signifas pli-malpli
sojkazeo
. Esperantigo de tiu radiko ankora? ne stabilas, do oni renkontas
tofuo
,
to?fuo
, e?
tohuo
kaj eble aliajn. Krome iuj vortaroj kaj homoj uzas
sojkazeo
, el jam-ekzistantaj radikoj.
[2]
- ↑
PIV: sojkazeo
- ↑
Monato
, internacia magazino sendependa, numero 1996/08, pa?o 18:
Pri tofuo/tohuo/to?fuo kaj sojkazeo
verkita de Ahn Song-san.