한국   대만   중국   일본 
Thomas Pusch - Vikipedio Saltu al enhavo

Thomas Pusch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Pusch

Thomas Pusch en 1994
Persona informo
Naski?o 4-an de a?gusto 1965
en Germanio Recklinghausen , Germanio
Lingvoj Esperanto ? germana ? angla ? litova ? franca ? hispana
Nacieco germana
?tataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Bonna universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto (1993–)
esperantisto (1978–)
intervjuito en televida intervjua programo
verkisto
aktoro
Infana kaj adoleskula psikiatro
redaktoro Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto ...resp. pri Esperanto:
vidu sube
Aliaj aktiva?oj GEJ
TEJO
Kontribuado en Vikipedio
Esperantisti?is en 1978 (13-jara)
v ? d ? r

Thomas PUSCH (naski?is la   4-an de a?gusto   1965 (nun 1965-08-04 ) en Recklinghausen , do nun 58-jara) inter la jaroj 1978 kaj 1996 estis Esperanto-aktivulo, konata interalie kiel prezidanto de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) dum 1991 kaj 1992.

Aktivecoj en TEJO kaj GEJ [ redakti | redakti fonton ]

jen li 14-jara tute maldekstre diskutanta sub la kongresejaj pinoj de la IJK de 1980

Li lernis Esperanton kiel 13-jarulo, en a?tuno 1978 . Kiel lernanto en Damme , poste kiel civilservanto kaj kiel studento pri medicino en Bonno kaj Berlino , li multe aktivis en la junulara Esperanto-movado. En TEJO , li estis komitatano kaj estrara kunlaboranto ekde 1984 , redaktoro de la e?ropa junulara esperanto-bulteno Koncize de 1986 ?is 1989 kaj TEJO-estrarano de 1991 ?is 1995 , ?efe zorgante pri interna kaj ekstera informado: interalie li prizorgis la publika?on Pasporta Servo kaj la gazetojn Kontakto (pse?donime skribante multajn artikolojn) kaj TEJO Tutmonde (estante redaktoro), kaj eldonis la informilon "Esperanto? Kio estas tio?" en 40 naciaj lingvoj kaj la origine germanlingvan faldfolion "Tiom facilas Esperanto" en 12 lingvoj. Li partoprenis kaj kunorganizis plurajn TEJO-seminariojn, kiuj ricevis financan subtenon de la Konsilio de E?ropo , kaj kunprizorgis la subvencipetojn. Flanke menciindas, ke li estis inter la fondintoj de la biciklema organizo BEMI fine de la jaro 1979 (dum la 1980-aj jaroj li eldonis du jarnumerojn de la bulteno "BEMI-revuo") kaj inter la subskribintoj de la Manifesto de Ra?mo en julio 1980 - kelkajn tagojn anta? lia 15-a naski?tago, do probable li estis la plej juna subskribinto de la manifesto dum la IJK en Ra?mo .

Precipe Thomas Pusch tamen agis en la germania Esperanto-movado, kie li vidis aparte grandajn ?ancojn pri akiro de ?tata agnosko por la junulara Esperanto-agado. En GEJ, li estis ?eforganizanto de la Internaciaj Seminarioj , redaktoro de GEJ-Gazeto , estrarano pri publika agado, ?enerala sekretario kaj prezidanto. Ekde 1987 , li teame starigis la Bonnan oficejon de GEJ kaj estis ?ia ?efa motoro. Tie grupo de volontuloj verkis informilojn kaj instruilojn germanlingvajn pri Esperanto, prilaboris informpetojn de interesitaj privatuloj, ?urnalistoj kaj sociaj organizoj, tenis la kontakton al aliaj junularaj asocioj kaj la germana ministerio pri junularo , organizis kursojn kaj plue helpis al regionaj grupoj de GEJ. Samtempe tiu oficejo estis la administra centro de GEA , en kies estraro li respondecis pri junularo kaj pri oficeja gvidado.

Eksa GDR kaj unui?o de la Esperanto-junularo [ redakti | redakti fonton ]

kun italaj amikoj sur la titolpa?o de GEJ-Gazeto komence de la jaro 1991

Kiam liberi?is la socio de GDR post la 9-a de novembro 1989 , Thomas tre enga?i?is subtene al la bur?onanta Esperanto-Junularo tie kaj tiucele ?ovis parton de sia studado al Berlino. Kun Adrian Bourcevet li atingis, ke la Esperanto-Junularo ricevis ?ambrojn en la eksa centra administrejo de la ?tata junularo FDJ , kiu de januaro 1990 estis okupata de la liberaj junularaj asocioj de GDR. Parolante kun multaj, grandparte tre individuismaj junaj aktivuloj inter Rostock kaj Chemnitz , li apogis la komence malstabilan organiza?on de junaj GDR-aj esperantistoj, akompanis la kreon de unu organiza tegmento de TEJO-anoj en Germanio, a?etis kaj instalis meblojn kaj teknika?ojn por la berlina oficejo, kunadaptis informilojn kaj kunkolektis volontulan oficejan teamon anka? tie.

?tataj subvencioj [ redakti | redakti fonton ]

Plej grava celo de lia fortostre?o estis la realigo de oficiala akcepti?o de GEJ inter la konataj naciaj junularaj organizoj en Germanio, kaj la agnoski?o de la asocio kiel "sen limigo subvenciinda" fare de la ?tataj instancoj. Al tiu vizio la ?efaj aktivuloj de GEJ - interalie Franz Kruse kaj Ulrich Brandenburg - jam ekde la 1970-aj jaroj celis. Thomas Pusch kun teamo preparis la anta?kondi?ojn por la ?tata akcepti?o, verkis la prezenton kaj defendis ?in ?e la ministerio: Rezulte de tio dum 1993 la jaraj subvencioj por GEJ pli ol duobli?is de pli-malpli 15 000 EUR (precipe por la IS ) al pli ol 35 000 EUR (subteno por diversaj projektoj).

Thomas Pusch diskutas en la IJF 1992 en La Salle , Aosta Valo

Oficejoj en Bonn kaj Berlin [ redakti | redakti fonton ]

Sekve en 1994 Thomas povis realigi la unuajn el vico de informaj projektoj pri Esperanto anta?e longe prokrastitaj pro monmanko. Li ?iam defendis la starpunkton, ke - se GEJ ne havas la monon por pagi dungiton - ?i permesu al si la infrastrukturon havi du centrajn ejojn por laborigi teamojn da junaj volontuloj kaj en la okcidento kaj en la oriento de Germanio. Kiam la asocio decidis ke post la atingo de la ?tata agnoski?o eblas redukti la agadon kaj fermi unu el la du oficejoj, post longa diskuto decidi?is oferi la ejon en Bonn. Kvankam nun disponeblis multe da mono, pluraj postenuloj pensis, ke ne indas eluzi la sumon, ?ar la verkado de ampleksaj subvencipetoj kaj finkalkuloj por la ministerio estus tro da laboro. Thomas, kiu investis dekmilojn da horoj por samtempe sukcesi en la medicina studado kaj profesiece sensalajre labori por oficiala agnoski?o de GEJ, tre frustri?is pri tiu reduktemo kaj en marto 1995 forlasis la nacian Esperanto-movadon. En lasta fortostre?o li klopodis transformi la malinstalendan centron de GEJ en Bonn al "e?ropa oficejo de TEJO" ("BonEJO"). La ideo estis, ke la junaj spertuloj en Bonn povus same kolekti ?tatan subtenon de la E?ropa Unio kaj duavice de la Konsilio de E?ropo por TEJO kiel ili sukcesis pri GEJ. Tamen la teama laboro misfunkciis, li mem eksi?is en printempo 1996 kaj la e?ropa TEJO-oficejo fermi?is dum somero 1997 . Thomas komplete forlasis la Esperanto-movadon. GEJ profitis de la ampleksigitaj subvencioj dum pli ol jardeko, ?is 2005 , kiam la ministerio rekontrolis la pluan kreskon de la asocio.

Ligo de junularaj asocioj, amaskomunikilaj rilatoj, lernolibreto [ redakti | redakti fonton ]

Inter la atingoj de Thomas Pusch elstarigindas, ke li dum 1993 kaj 1994 estis la unua esperantisto en la supera komitato de la germana ligo de junularaj asocioj Deutscher Bundesjugendring (DBJR). Ekde 1987 aperis dekduo da televidaj raportoj kaj intervjuoj kun li pri Esperanto en naciaj televidaj kanaloj ( ARD , ZDF , RTL , SAT.1 ), aldone al regionaj televidaj kaj radiaj elsendoj. Kun Klaus Dahmann li verkis la germanlingvan po?libron "Esperanto - Wort fur Wort" en presti?a serio de lingvogvidiloj. En decembro 2005 ?i pasis la eldonkvanton de 10 000 ekzempleroj kaj per tio superis la germanan lernolibron Tesi, la testudo , kiu ?is nun vendi?is ?. 8 000-foje. En 2009 la po?libro aperis anka? en franclingva , forte prilaborita eldono titolata Esperanto de poche , en la lingvogvidila serio Assimil .

Thomas Pusch kun Judith Jackson en la teatra?o Pikniko sur la batalkampo de Fernando Arrabal

Aktoro en Kia koincido [ redakti | redakti fonton ]

Flanke menciindas, ke inter 1986 kaj 1991 li estis membro de la grupo Kia koincido de junaj esperantlingvaj aktoroj kaj interalie ?efrolis en la teatra?oj Pikniko sur la batalkampo de Fernando Arrabal kaj Kato sur varmega ladotegmento de Tennessee Williams . Politike, li krome aktivis en la junulfako de SAT .

Kuracisto kaj privata vivo [ redakti | redakti fonton ]

Thomas Pusch laboras kiel kuracista psikoterapiisto de infanoj, havante edukon en profunda psikologio kaj personocentrigita psikoterapio , kaj kromajn sciojn de sistema familia terapio kaj NLP . Li havas esperantlingvan litovdevenan edzinon kaj du filojn (*1998 kaj *2004); la hejma lingvo nun estas precipe la litova . Liaj du gefratoj Wieland kaj Birgit same esperantisti?is en a?o de 13/14 jaroj la? lia modelo kaj samkiel li vivas kun esperantlingvaj partneroj. Krome li kompreneble havas plu multajn esperantoparolantajn amikojn - li ne rompis la kontakton kun ?iuj. Malgra? tio, ke li en 1996 komplete tran?is la rilaton al la Esperanto-movado, malali?is el ?iuj asocioj kaj malabonis ?iajn eldona?ojn, li do ne sukcesis komplete elradikigi la internacian lingvon el sia vivo.

eldono de la franca lingvogvidilo Esperanto de poche de Assimil el 2009

En printempo 2006 Thomas komencis aktivi kiel vikipediisto , konsiderante ke anka? ekster Esperanto-movado kaj -asocioj li tiel povos en la Esperanto-komunumo iom profitigi siajn lingvokonojn al ?enerala bono. Socie, li "post la Esperanto-jaroj" en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj ?efe enga?i?is en asocioj pri psikoterapio kaj valdorfa pedagogio .

Publika?oj [ redakti | redakti fonton ]

Interalie


Anta?e: prezidanto de Germana Esperanto-Junularo Poste:
Martin Haase decembro 1990 - decembro 1992 Dagmar Schutte