한국   대만   중국   일본 
Terkerno - Vikipedio Saltu al enhavo

Terkerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sekco de la tero :
1 terkrusto (oceana kaj kontinenta krusto, dikeco 0 ?is 80 km), 2 termantelo (supra mantelo inkluzive de la astenosfero (5), kaj suba mantelo), 3 terkerno (3a kaj 6 ekstera, likva kerno, 3b kaj 7 ena, solida kerno - 4 litosfero , do terkrusto kaj supra mantelo

La terkerno estas la materio en kaj ?irka? la centro de la Tero . Pro la disvasti?o de sismondoj en la terinterno oni povas distingi la terkernon de la termantelo ?in ?irka?anta.

Strukturo kaj ecoj [ redakti | redakti fonton ]

La terkerno dividi?as je la solida interna terkerno el fero kaj la likva ekstera terkerno . La interna terkerno kun diametro de 2600 kilometroj estas proksimume 6.700 °C varmega (proksimume 900 °C pli varma ol la surfaco de la Suno ). ?i pligrandi?as iom post iom per la kristali?o de fero el la ekstera terkerno. Tie trovi?as proksimume 2900 °C varmega, rapide fluanta nikel - fer - alojo . La konvekto de la ekstera terkerno ka?zas la ?efan kampon de la tera magnetkampo .

Konsisto [ redakti | redakti fonton ]

Kontra?e al la termantelo kaj al la terkrusto la kerno de la tero konsistas el fero , nikelo kaj kelkaj aliaj metaloj. Krome ?i anka? entenas spurojn de sulfuro , oksigeno kaj aliaj elementoj. La terkerno konsistas el likva ekstera kaj (pro la ekstreme alta premo) solida interna kerno kaj havas kun maso de 1,88 · 10 24 kg relativan masoporcion de proksimume 31,5 % de la tuta maso de la Tero.

Konsisto de la terkerno je masoprocentoj
Elemento Porcio
fero 79,4
silicio 7,4
nikelo 4,9
oksigeno 4,1
sulfuro 2,3
sumo 98,1

Esplorado [ redakti | redakti fonton ]

Senpera ekzameno de la terkerno ne eblas. Sed ekzistas kelkaj nedirektaj indikoj, el kiuj oni povas konkludi informojn pri la terkerno:

  • Statistika mekaniko : La statistika mekaniko permesas konkludojn de la mikroskopaj ecoj de la partikloj al la makroskopa konduto de la koncerna materialo. La kondi?oj de la terkerno, kiel ekstrema premo kaj ekstrema temperaturo , en la labo ( laboratorio ) ne a? nur tre malfacile povas esti generitaj por eksperimentado . La statistika mekaniko liveras teoriajn pruvapogilojn por la ecoj de la materialo sub tiaj kondi?oj.
  • La magnetkampo de la tero indikas, ke en la terinterno devas ekzisti elektre konduktanta materialo ( fluido ). Teorioj pri geodinamo , kiu generas la teran magnetkampon , ordinare entenas supozojn pri ecoj de la terkerno. Aliflanke el la elektromagnetaj mezuradoj je la tera magnetkampo kaj kun tre longondaj radiondoj oni povas konkludi pri ecoj de la terinterno kaj de la terkerno.
  • Petroj de la terkrusto kaj de la termantelo havas densecon inter 2,5 kaj 4 g/cm³. Sed por la tuta terkorpo rezultas denseco de proksimume 5,5 g/cm³. El tio rezultas, de en la terinterno devas ekzisti regionoj kun esence pli alta denseco.
  • Fermeteoritoj ekestis el metalaj kernoj de diferencigitaj asteroidoj , do tiaj, kiuj simile al la Tero estis strukturitaj el ferori?a kerno kaj mantelo el petro. Tiuj, la? hodia?aj konceptoj, post ilia ekesto estis frakasitaj per kolizio.
  • Je la limo inter termantelo kaj ekstera terkerno sekundaraj ondoj estas reflektataj kaj parte transformataj al kunpremondoj . Simile estas je la limo inter ekstera kaj interna terkerno. ?ar likvoj ne havas perpendikularan reziston, sekundaraj ondoj ne povas disvasti?i. Tiuj konsideroj kondukis sur pluraj ?tupoj al la ebleco, ke la interna terkerno povus esti solida.
  • Longitudaj ondoj (kunprem- kaj densi?ondoj, anka? nomataj P-fazoj) pasas la limojn al la terkerno (kern-mantel-limo) kaj tie estas refraktataj. La terkerno efikas por P-fazoj, kiuj de sisma fonto (ekzemple tertremo a? eksplodoj) eliras, kiel lenso kiu kondukas al "Brennkreis" (germanlingva) en distanco de proksimume 145° de la epicentro. ?ar la terkerno ?iujn senperajn P-fazojn inter distanco de 100° ?is 145° per tiu efekto deviigas, ?i tie formi?as la kernombro. En tiu kernombro oni povas mezuri anka? aliajn kernfazojn, ekzemple la PKiKP-fazon, kiu je la interna terkerno reflekti?as. Per la malkovro de tiu fazo en 1936 Inge Lehmann pruvis la ekziston de la interna terkerno.
  • Superrotado : Sismaj ondoj de diversaj tertremoj el la sama ekestoloko, kiuj iras tra la terkerno, dum kreskanta tempodistanco pli kaj pli diversmaniere devii?as (diversa alvenpunkto je la kontra?situanta terflanko). La devidiferencoj plej ver?ajne rezultas de malhomogenecoj de la interna kerno, kiuj ?an?as sian lokon pro malmulte pli rapida turni?o de la kerno. El tiuj analizoj rezulti?as, ke la interna terkerno rotacias 0,3 ?is 0,5 gradojn po jaro pli rapide ol la termantelo kaj la terkrusto. Do proksimume dum 900 jaroj ?i faras kroman turni?on. La energion por tio liveras supozeble elektromagnetaj fortoj de la geodinamo en la ekstera terkerno.