한국   대만   중국   일본 
Teoti?akano - Vikipedio Saltu al enhavo

Teoti?akano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teoti?akano
na?atle : Teotihuacan
arkeologia loko ? historia loko
Vido el Piramido de Luno al Avenuo de la Morto kaj Piramido de Suno
Oficiala nomo: Teotihuacan
Moto: Loko, kie estas abundeco de dioj.
?tato Meksiko  Meksiko
Historiaj regionoj Prekolumba Mezameriko , Azteka imperio
?oseo Avenuo de la Morto
Sanktaj konstrua?oj
Situo Teoti?akano
 - alteco 2 200  m s. m.
 - koordinatoj 19° 41′ 33″ N 98° 50′ 38″ U  /  19.69250 °N, 98.84389 °U  / 19.69250; -98.84389 (mapo)
Areo 25,0  km²  (2 500  ha )
Lo?antaro 160 000  ( 650 )
Denseco 6 400 lo?./ km²
Konstrumaterialo ?tono , Adobo , Mortero
Esti?o 100 anta? Kristo
 - parte forlasita 750
 - tute forlasita 900
 - dezerti?inta 1000
Malkovrintoj Aztekoj
 - dato ?. 1300
Horzono MTZ (UTC-6)
 - somera tempo MSTZ (UTC-5)
Loko de Monda hereda?o de UNESKO
Nomo Teotihuacan
Tipo de hereda?o kultura hereda?o
Jaro 1987 (#11)
Numero 414
Regiono Latina Ameriko
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Tiamaj lo?antoj nekonataj
Situo enkadre de Meksiko
Situo enkadre de Meksiko
Situo enkadre de Meksiko
Vikimedia Komunejo: Teotihuacan
Retpa?o: www .inah .gob .mx /zonas /23-zona-arqueologica-de-teotihuacan
Teoti?akano, pentrita en 1878 de Jose Maria Velasco
Piramido de Luno

Teoti?akano ( navatle , Teotihuacan (la urbo de la dioj) estis antikva kaj sankta urbo de Meksiko , "la urbo, kie la dioj estis kreitaj", kiu floris inter la jaroj 300 kaj 700 , estinte urbo de 160 mil homoj, la sesa plej granda urbo de la tiama mondo. ?i estas 40 km nordoriente de Meksikurbo . Ni ne scias la originalan nomon de la urbo, sed nomas ?in la? la azteka nomo: Teotihuacan , "la urbo de la dioj". ?i estis la semo de civilizo , kiu da?ris pli ol mil jarojn, ?is la alveno de la hispanoj . Kvankam Teoti?akano ekzistis en la tempo de la majaoj (300- 900 ), ?i estas urbo pli antikva, kiu influis la majaojn. La urbo pereis en fajro kaj disfalis je 700, sed post 250 mallumaj jaroj, la civilizo da?ris sub la toltekoj ( 950 - 1200 ) kaj la aztekoj ( 1325 - 1521 ).

Kvankam la aztekoj estas pli famaj??ar ili estis la ?efa gento de pra-Meksiko kiam alvenis la hispanoj?Teoti?akano estis en la historio de antikva Meksiko pli fama, influa kaj potenca, simile al Romo de E?ropo . Nur la majaoj preterpasis ?in en arto kaj scienco. Kvankam la aztekoj ne konis la nomon de la urbo kaj nur vidis urbon ruinigitan, ili profunde respektis ?in, pilgrimante al la urbo kaj servante ?iajn diojn. La? la aztekoj, la nuna, kvina mondo estis kreita tie. Eble ne la tuta mondo, sed certe la mondo de antikva Meksiko konata al la aztekoj.

En sia tago, Teoti?akano klare estis la centro de religio kaj komerco en antikva Meksiko , urbo tre sankta kaj ri?a. Ni ne scias, ?u ?i estis centro de politika imperio . La urbo estis tre ri?a, sed estis planita sen penso pri milita defendo, kiu kutime estas signo de granda potenco. Teoti?akano oferis homojn al la dioj , kaj eble tio devigis ?in militi por kapti homojn?kiel faris la aztekoj en epoko posta. La religio de Teoti?akano ne estis religio milda: apud unu templo la korpoj de 130 viroj kaj virinoj estis amase enterigitaj.

Ni ne konas la lingvon de Teoti?akano. ?i eble estis la navatla , la lingvo, kiun la aztekoj parolis. La urbo ?ajne ne postlasis iujn ajn skribojn kaj eble estis senskriba.

La kvartaloj de la urbo estis la? metio kaj gento. En la centro, inter la temploj, estis la palacoj de la nobelaj familioj de sacerdotoj .

La urbo estis regata de sacerdotoj . Se Teoti?akano similis la aztekojn, la sacerdotoj anka? estis la militestroj. Ili klare estis la plej ri?aj urbanoj, lo?ante en palacoj.

En la komenco Teoti?akano eble estis simpla loko de pilgrimado, kiu, per la hazardoj de historio, fari?is unu el la grandaj urboj de la mondo. La plej grandaj kaj centraj konstrua?oj estis piramidaj temploj al dioj kaj en la urbo okazis grandaj, pompaj festoj kaj oferoj de homoj al la dioj.

En Teoti?akano lo?is metiistoj kaj komercistoj el ?iu parto de Meksiko. Eble du trionoj de la urbanoj estis kamparanoj : tiuj dumtage prilaboris siajn kampojn ekster la urbo kaj vespere revenis al siaj domoj en la urbo. Sed spite de tio, la urbo estis tro granda por esti subtenata sole de siaj kampoj, sed dependis de komerco, metio kaj eble tributo.

La urbo montras altan scion pri la steloj, arto, konstruado kaj kalkulado.

La Strato de la Mortintoj estas la ?efa strato de la urbo. ?i estas 40m lar?a kaj 5 km longa kaj iras norden rekte al la sankta monto de Cerro Gordo (dika monto). La? la strato estis la ?efaj temploj, palacoj kaj placoj. El la temploj la du plej grandaj estis:

La Piramido de la Suno , kiu staras apud la centro de la urbo la? la Strato de la Mortintoj. ?i estas 63 m alta (kaj iam 75 m) kun bazo de 225 x 222 m. ?i estas la tria plej granda piramido en la mondo kaj la plej granda de Meksiko. ?i havas volumenon de unu miliono da m³.

La Piramido de la Luno , kiu estas anka? ?e la Strato de la Mortintoj, sed en la nordo de la urbo. Malpli granda ol la Piramido de la Suno, ?i tamen estas ankora? granda: 43 m alta kun bazo de 150 x 140 m.

En la centro de la urbo la? la strato estis la malgranda Piramido de Kecalkoatlo , la Serpento de Plumoj, dio fama de antikva Meksiko. Sur la muroj estas centoj da skulpta?oj de la kapo de la dio. La placo de la templo estis sufi?e granda por 100 mil homoj.

Sub la urbo estas multaj kavernoj kaj tuneloj.

Teoti?akano en Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikura?igu la malfortigitan Utnoan (nome la ?efrolulo Noa ) pere de la drogo ano?do . Inna malsupreniras kaj liveras ?in al Noa. Je ties efiko aperas anta? li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li la?vice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ?in, nome, unue en Azio , kaj poste venas la vico de Fidiaso , kaj poste Maria Sklodovska , kiuj montras al Utnoa la mirinda?ojn de E?ropo . La venontaj ?i?eronoj estas anka? la?vice unue Akenatono kaj poste Sun?ata Kejta kiuj oma?as la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Neza?htezoma la ?i?erono kiu vidigas la gravon de Teoti?akano:

Citaĵo
?  
-Jen tiuj reliefoj, kiuj la ordon eternan
de l'kosmo sur?tonigas sur kalendaro radforma.
Aztekoj kreos sunan kaj konos funde la ciklojn
de l'universaj astroj. Ili la sunon adoros
kiel ?iesan dion kaj bonfaranton afablan.
Al Teoti?akano nun la duopo hirundas,
?e la Teckoka lago: -Jen internube dupintas
la Piramido Luna apud Palaco Dire?a,
Kecalkoatla Templo, kun la Serpento Plumhava
kaj la pluvdio Tlalok, jen bazaristaj aleoj,
kaj dekstre, plej superbe, la Piramido de l'Astro,
?tupara kaj trunkeca, kie Suntemplo kulminas,
kun buntaj homfiguroj sur la muraro dekore. [1]  

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Abel Montagut , Poemo de Utnoa . Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X . 225 p., p. 126.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.