Teatrejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
interno de la Teatro alla Scala en Milano

Teatrejo estas ejo kie aktoroj ludas teatra?ojn kaj publiko spektas ilin. La vorto teatro povas montri kaj la ejon kaj la belarton kaj la aktorojn mem; ?i tie por plia klarigo ni uzos nur "teatrejo". [1]

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Antikva greka teatrejo de Sirakuzo

Antikvaj teatrejoj [ redakti | redakti fonton ]

La teatrejo kiel arkitekture tipa formo de konstrua?o evoluis en antikva Grekio , kun vicoj de se?oj duoncirkle aran?itaj en la publikejo, kun orkestrejo ? kutime malaltigita ? anta? tiuj se?ovicoj, kaj kun scenejo plialtigata, kie agas la teatraj aktoroj . Kutimi?is aran?i la orkestrejon en formo de "fosa?o" inter publikejo kaj scenejo. La teatrejo estis tiel konstruata, ke ?iuj spektantoj bone kapablis a?di la paroladon kaj kantadon scenejan. Teatraj aktoroj rajtis esti nur viroj ? ili pere de pezaj manteloj kaj maskoj anka? ludis virinajn rolojn. La teatrejoj estis sub?ielaj.

La antikvajn grekojn nomis tiun tipon de teatrejo θ?ατρον ( 'θeatron ), kiu pli precize signifis "spektaklo" kaj el kiu devenas la vorto "teatro" kaj similaj vortoj.

Antikva (parte modernigita) romia amfiteatro de Nimo

La Romianoj uzis similajn konstrua?ojn, kiujn ili lernis de la grekaj. [2] Sed ili enkondukis malsaman tipon de teatrejo, kiu ricevis la kategorian nomon amfiteatro (el la greka αμφ? amPHI = amba?flanke), t.e. duobla teatro , ?ar en ?i la se?oj por la publiko estis aran?ataj en vicoj ne duoncirklaj, sed tutcirklaj. [3]

Postaj teatrejoj [ redakti | redakti fonton ]

Dum la Mezepoko teatro estis ludata survoje en placoj, anta?pre?ejaj atrioj kaj foje ene de la pre?ejoj mem kaze de religia teatro. Tiutempe la kompanioj a? teatraj grupoj estis malmultnombraj, foje konsistantaj de nur du homoj, kiuj ne bezonis multe da a?oj a? ornamitan scenejon por ludi. Tamen dum la renesanco kaj poste disvolvi?is en kelkaj landoj de Okcidenta E?ropo , kiel ekzemple Italio , Francio , Britio a? Hispanio la kutimo munti scenejojn en korto ?u ene de granda domo ?u inter diversaj domoj, ekzemple tri, kiuj faris la kvadraton kune kun la kvara muro konsistigita de la scenejo mem. Tiu aran?o permesis ne nur pli ordigitan ludadon, sed cede ricevi monpagon de la spektontoj. Tre ofte la tri a? du muroj de la domoj ne estas simplaj muroj, sed koridoroj a? fenestroj, el kiuj eblis spekti la spektaklon. Tio estos la origino de la lo?ioj. En tiuj epokoj la provizoraj teatrejoj (ili estis malmuntitaj ofte post la ludado. sed ne ?iam) estis ankora? sentegmentaj kaj la ludado okazis sub la taga lumo. Tamen tuje oni ekkonstruis teatrejojn kiel precizan kaj por unufunkcia celo; tiam foje ankora? oni ripetis la jam konatan strukturon sentegmentan, kiel en Almagro en Hispanio, a? jam oni komencis konstrui kuntegmentajn teatrejojn. Tio necesigis lumigilojn, komence de oleo a? similajn, poste elektrajn. Ili permesis, ke ludado okazu ne nur kiam estas taglumo, sed nokte, vintre kaj pli ofte.

La unua ?tona kaj subtegmenta teatrejo post la antikva epoko estis la Teatro Olimpico en Vicenza , kiun ekde la jaro 1580 konstruigis la arkitekto Andrea Palladio kaj kiun kvin jarojn pli poste finis lia kolego Vincenzo Scamozzi . Unua aparta teatreja konstrua?o en Germanio estis la dum 1606 finita Ottoneum en Kaselo . Plia grava teatrejo en Meze?ropo fini?is dum la jaro 1641 en la urbo Ulm . La tiuepokaj teatroj havis sube la tradiciajn se?ovicojn, kaj supre multajn balkonojn por privilegiaj spektantoj. Modernaj teatrejoj kutimi?is ekde la jaro 1900 lige al la arkitektoj Gottfried Semper , Richard Wagner (kiu ne nur estis komponisto) kaj Max Littmann : ili repopularigis la antikvan duoncirklan aran?on de se?oj, kompareblan al tiu de amfiteatro . La publikejo en unua skizo de la operejo de la urbo Dresdeno de Gottfried Semper jam estas duoncirkla, kaj la skizoj por Wagner-festivalejo en Munkeno plisimili?as al la aran?o de antikvaj amfiteatroj. Richard Wagner kaj lia arkitekto Bruckwald pliperfektigis la antikvan se?oaran?on en la festivalejo de Bayreuth .

La moderna arkitekto Walter Gropius dum la jaro 1926 per la koncepto de "totala teatro" revenis al la origina antikva ideo komplete ?irka?igi la scenejon per publikejo ? li tamen ne kreis kompletajn cirklojn de se?ovicoj, sed du kontra?ajn publikejojn, en kies mezo trovi?as la scenejo. Aliaj moderna?oj estos la turni?antaj scenejoj, la rimedoj levi a? mallevi dekoraciojn, ktp., kaj la aldono de tre teknikaj sistemoj por lumo kaj sono (muziko, specialaj efektoj ktp). Multaj nuntempaj teatrejoj ? sed ne ?iuj ? samtempe servas kiel operejo .

Elstaraj teatrejoj [ redakti | redakti fonton ]

Elstaraj antikvaj teatrejoj estis tiuj de Ateno , Epida?ro , Priene , Sirakuzo , Taormina , Romo , Ostia , Verono , Arles , Orange , Nimo , Merido , Taragono , Italiko apud Sevilo kaj Majenco .

En A?strio

en Britio

en Francio

en Germanio

en Italio

en Katalunio

en Svislando

en Skandinavio

kaj en meza kaj orienta E?ropo

Krome elstaras en Ameriko

kaj en A?stralio

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. PIV klarigas ke "teatro" estas unue Konstrua?o, en kiu oni prezentas spektaklojn pere de aktoroj, kantistoj, dancistoj a? marionetoj kaj citas en tiu senco frazojn de Zamenhofo mem; sed ?i povas esti anka? aro de homoj a? literaturo. La? ReVo "teatro" estas unue tipo de belarto, sed povas havi aliajn signifojn, inter kiuj " teatrejo ".
  2. Ekzemplo estas la Teatro de Marcelo, konstruita en Romo sub A?gusto Cezaro .
  3. "Amfiteatro" estas parto de la 2a oficiala aldono. La? PIV ?i estas "ronda konstrua?o, kie se?ovicoj alti?as unu poste k supre de alia ?irka? centra libera spaco, en kiu antikvuloj aran?is diversajn spektaklojn". La? ReVo tamen "amfiteatro" estas "ronda a? duonronda konstrua?o...".