Tarja Kaarina HALONEN
(prononcu finne la?
IFA
['t?rj? 'h?lonen]
,
a?skultu
) (naski?is la 24-an de decembro 1943) estas
finna
politikisto. ?i estis la 11-a
prezidanto de Finnlando
(2000?2012), la unua virino en la posteno. ?i estas anka? la unua denaske helsinkana prezidanto de Finnlando kaj unua, kiu en sia prezidantperodo ne estis membro de Evangeli-Luterana Eklezio de Finnlando, sed ?i ali?is al tiu eklezio post sia prezidantpreriodo. Halonen ali?is al sama eklezio anka? infane.
Anta? ol ?i i?is ?tatestro, ?i estis parlamentano (1979?2000) kaj ministro (socialaj aferoj 1987?1990, justeco 1990?1991, eksterlandaj aferoj 1991?2000). ?i estas membro de la Socialdemokrata Partio de Finnlando; la? Finnlanda kutimo ?tatestro rezignas sian partianecon, sed Halonen reali?is al sia eksa partio post siaj prezidantperiodoj.
La? instruo, Halonen estas juristo. ?i studis en la
Universitato de Helsinki
de 1963 ?is 1968 kaj jam en tiuj jaroj aktivis en studenta politiko. ?i estis dungita kiel juristo en la Finnlanda Centra Organizo de Sindikatoj 1970-1979. En 1974?1975 ?i estis komisiito pri parlamentaj aferoj de la ?efministro.
Komence de la jaro 1999, kiam la ?tata prezidanto
Martti Ahtisaari
anoncis, ke li ne kandidati?os por dua periodo, Halonen komencis sian kampanjon por la ofico. ?i facile atingis kandidatecon de sia partio. En la unua balotado ?i gajnis 40 % de la vo?oj. En la dua ?i venkis sian rivalon
Esko Aho
(Centra Partio) per 51.6 % kaj estis tiel elektita la 11-a prezidanto de Finnlando.
En 2006 ?i estis elektita por la dua sesjara periodo. Tiam ?i gajnis, en la dua balotado, 51.8 % de la vo?oj kaj tiel venkis la kandidaton de la konservativa
Nacia Koalicio
Sauli Niinisto
.
Halonen estas konata pro sia interesi?o pri homaj rajtoj. En 1980-1981 ?i prezidis la Asocion por Seksa Egaleco SETA, kiu laboras por egaleco sendependa de seksa orienti?o. Dum sia prezidanteco ?i partoprenis aktive en diskutoj pri virinaj rajtoj kaj pri problemoj de tutmondi?o. En 2006 pluraj fontoj menciis ?in kiel eventualan kandidaton por la posteno de ?enerala sekretario de Unui?intaj Nacioj, sed ?i diris, ke ?i deziras ?isfine servi sian periodon kiel prezidanto anta? ol konsideri aliajn taskojn. Halonen estas membro de la
Konsilantaro de Mondaj Gvidantinoj
, internacia reto de nunaj kaj anta?aj ?tatprezidantinoj kaj ?efministrinoj por kunlaboro pri aferoj de virinoj kaj egaleco.
La edzo de Tarja Halonen estas doktoro Pentti Arajarvi, profesoro pri sociala juro. ?i havas unu filinon, Anna Halonen, de sia anta?a partnereco.