한국   대만   중국   일본 
Tanjungbalai - Vikipedio Saltu al enhavo

Tanjungbalai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tanjungbalai
urbo de Indonezio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Lo?antaro 165 763    (2015) [+]
Lo?denso 2 739 lo?./km²
Geografio
Geografia situo 2° 58′  N , 99° 48′  O (mapo) 2.9666666666667 99.8 [+]
Alto 4 m [+]
Areo 60,52 km² (6 052 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Tanjungbalai (Indonezio)
Tanjungbalai (Indonezio)
DEC
Situo de Tanjungbalai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tanjungbalai [+]
v ? d ? r

Tanjungbalai [tan?ungbalaj] (anta?e konata kiel Tanjungbalai-Asahan) estas urbego , anka? marhavena urbo en insulo Sumatro , en provinco Norda Sumatro en Indonezio . Tanjungbalai konsistas el 6 distriktoj .

Kopio de la praa palaco de la sultanoj en Tanjungbalai

Geografio [ redakti | redakti fonton ]

Tanjungbalai situas ?e norda marbordo de la insulo ?uste kie rivero enfluas maron (pli precize la? la rivero kaj ne la? la maro). Tebing Tringgi trovi?as 83, Pematangsiantar 85, provinca ?efurbo Medano 143, Pekanbaru 329, Batam 513, Banda Aceh 575, Palembang 863, ?efurbo ?akarto 1283, Bandungo 1401, Semarang 1618, Jogjakarto 1677, Surabajo 1832, Makassar 2358 kilometrojn (aere) [1] .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Tanjungbalai estis apartena?o de regno a? sultanlando. La loko estis strategia por homoj, kiuj volis voja?i kontra?flue de la rivero. Sultanoj vivis ?i tie inter 1620-1933. Dum la nederlanda kolonia epoko Tanjungbalai kreski?is kiel havenurbo. En 1917 ?i ricevis pli altan statuson. Dominado de japanoj okazis inter 1942-1945, poste Indonezio proklamis sian liberecon. Tiam ?i ricevis statuson a?tonomia regiono, en 1957 municipan statuson.

Domo

Ekonomio [ redakti | redakti fonton ]

Tanjungbalai historie estas komerca urbo, nuntempe centro de plantejoj.

Lo?antoj [ redakti | redakti fonton ]

La indi?enaj lo?antoj estis malajoj , poste alvenis batakoj kaj enmigrantoj el pluraj lokoj, e? ?inoj kaj hinduoj .

Religio [ redakti | redakti fonton ]

La plimulto de la lo?antaro estas islama (86.30%), krome ekzistas pluraj kristanoj (7.51%), budhanoj (5.33%), katolikoj (0.79%), hinduoj (0.019%).

Kirko

Trafiko [ redakti | redakti fonton ]

Tanjungbalai trairan vojon kaj fervojon el Medano. La haveno servas la pas?eran kaj kargan trafikon.

Klimato [ redakti | redakti fonton ]

Tanjungbalai havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ?iuj monatoj pluvas, resume jare 1863 mm. La avera?a jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidinda?oj [ redakti | redakti fonton ]

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

  • WikiTrans