한국   대만   중국   일본 
Esperanto-movado en Svedio - Vikipedio Saltu al enhavo

Esperanto-movado en Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Svedio:Esperanto-movado )

La Esperanto-movado en Svedio konsistas de lokaj kluboj, la Sveda Esperanto-Federacio kaj ?ia gazeto La Espero , Esperanto-Gastigejo en Lesjofors , la eldonejo Eldona Societo Esperanto , la Sveda Esperanto-Instituto, la Sveda Laborista Esperanto-Asocio , kaj kelkaj aliaj organizoj kaj bultenoj.

La Esperanto-movado havas longan historion en Svedio. La unua sveda klubo, kiu fondi?is en 1891 en Upsalo, estis la dua esperanta klubo en la mondo ? la unua estis la Nurenberga klubo . La gazeto Lingvo Internacia (1895?1914), ekeldonita en 1895 kaj dum la fruaj jaroj eldonita de la Klubo Esperantista en Upsalo , estis tiam grava internacia gazeto por la Esperanto-movado.

En Svedio, anka? klubo estis fondita en la frua 20-a jarcento, kiu i?is la fondo/origino de UEA. En Svedio estis aran?ita la Universalaj Kongresoj en Stokholmo 1934 , Malmo 1948 , Stokholmo 1980 kaj Gotenburgo 2003 , [kom 1] kaj la Internaciaj Junularaj Kongresoj en Ystad 1962 , Tyreso 1969 , Karlskoga 1991 , kaj Lesjofors 2003 . [kom 2]

Lokaj kluboj troveblas hodia? (2017) en Stokholmo , Gotenburgo , Upsalo , Malmo , Helsingborg , Sundsvall kaj Skovde , [1] kaj dum la 2000 kaj 2010-jardekoj en Hernusando . En Gotenburgo, oni trovas la Esperanto-placon , kaj en Upsalo, la placon a? parkon de Valdemar Langlet. Proksime al la Esperanto-placo, oni trafe trovas Sprakcafeet , la Lingvokafejon, en kiu oni vespere povas trejni sin en fremdaj lingvoj konversante kun aliaj personoj ? sed tamen ne Esperanto. [2]

La Esperanto-movado en Svedio historie havas ligojn al la laborista movado. En Svedio reprezentantoj de UEA en 1956 akceptis la Principaron de Frostavallen , ”Fundamenta Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo”.

Bertilo Wennergren , a?toro de PMEG , venas de Svedio kaj lo?as en Germanio, kaj ?omart kaj Nata?a lo?as en Svedio ekde la fruaj 1990-aj jaroj.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Komencoj [ redakti | redakti fonton ]

En 1889 aperis en Varsovio sveda traduko de la unua lernolibro de L. L. Zamenhof , verkita de la studento Gustaf Henrik Lundquist en Ystad , kun vortareto Esperanto-Sveda de tiu sama.

Jam anta?e la germana lernolibro varbis kelkajn svedojn, inter ili Axel Fredrik Runstedt en marto 1889, teologian studenton en Upsalo , kiu eldonis en 1890 lernilon en formo de flugfolio. Alia teologia studento en Upsalo, Alfred Lundstrom , varbita en 1890, fondis en oktobro 1891 la unuan societon: Klubo Esperantista en Upsalo , kiu estis dum kelkaj jaroj vera centro tutmonda de la juna Esperanto-movado . ?i estis la due fondita klubo en la mondo, post la Nurenberga klubo .

La prezidanto de la Upsala Klubo, studento Valdemar Langlet , pioniro kiel turisto en Esperantujo , vizitis en la somero de 1895 siajn korespondantojn en Rusio kaj aliaj landoj. Dum lia vizito ?e Vladimir Gernet en Odeso , la du junuloj decidis, pro la ?eso de la La Esperantisto kune fondi novan gazeton nome Lingvo Internacia (LI). Tiu gazeto komencis aperi en decembro 1895 en Upsalo, kaj estis multe grava internacia monata gazeto el la frua epoko de Esperanto. Sub la direktorado de Gernet prizorgis en Upsalo la redaktadon kaj administradon interalie Langlet kaj Paul Nylen . Inter la pioniroj oni anka? nomu Otto Zeidlitz , Otto Svabom , Sven Erik Krikortz kaj krom ili B. G. Jonsson en la nordo, Gustav Henrik Backman en la sudo de la lando.

En 1897, ka?ze de la dekjara ekzisto de Esperanto, la Esperantistoj la? iniciato de Gernet fondis per mondonacoj la ≪Kapitalon de d-ro Zamenhof≫ por eldonado de lernolibroj kaj vortaroj en diversaj lingvoj. Per vo?dono oni decidis transdoni al la Societo Espero en Peterburgo la administradon kaj tiu societo komisiis al Nylen en Upsalo prizorgi la presadon de angla lernolibro kaj propagandaj bro?uroj ktp. En Upsalo estis presata anka? la Jarlibro Esperantista 1897 , eldono de Societo Espero en Peterburgo.

Unuaj kluboj kaj societoj [ redakti | redakti fonton ]

Valdemar Langlet , fondinto de la gazeto Lingvo Internacia , kaj unua prezidanto de la Sveda Esperanto-Federacio.

En aprilo 1898 fondi?is Klubo Esperantista en Stokholmo , kies sekretario estis policisto Per Ahlberg ?is la Ido-skismo en 1909.

En 1906 Sveda Esperantista Societo estis fondita en Stokholmo de reprezentantoj de lokaj kluboj kaj izolaj Esperantistoj el diversaj partoj de la lando. De la 1-a de januaro 1910 ?i estas nomata Sveda Esperanto-Federacio (SEF). Prezidanto estis redaktoro Valdemar Langlet kaj sekretario Per Ahlberg. ?ia komenca gazeta organo estis Esperantisten (La Esperantisto), kaj ?ia nuna gazeta organo La Espero estis fondita en Gavle en 1913.

En la vintra sezono 1905?1906 la estro de la Sendependa Lo?iaro de Bontemplanoj, IOGT , parlamentano Edvard Wavrinsky , partoprenis kurson de Paul Nylen kaj decidis fari Esperanton la oficiala lingvo internacia de tiu ordeno. La uzo de sekretaj signalvortoj en Esperanto ?e la bontemplanoj ka?zis lernemon pri tiu lingvo.

Speciale en Gavle tio donis impulson al la kursoj de Johan Helsing , kiu fondis la klubon Esperantistan de Gavle la 8-an de marto 1907, prezidanto J. Norrman. [kom 3] Tiu grupo vigle agadis kaj konstante kreskis.

Ido-skismo [ redakti | redakti fonton ]

La movado normale kreskis en la tuta lando, speciale post la unuaj du Universalaj Kongresoj en 1905 kaj 1906, pri kiuj la gazetaro favore kaj serioze raportis. En 1908 funkciis 28 pli-malpli fortaj kluboj. Printempe 1909 la Ido -skismo diskrevigis la movadon. Ahlberg i?is idisto, kaj la? EdE ≪fari?is fanatika malamiko de Esperanto≫. SEF elektis novan estraron en 1909. [kom 4] 1918?1921 kaj denove ekde 1923 redaktoro Paul Nylen estis prezidanto (pli frue vicprezidanto, ekde 1921 honora prezidanto).

La 1934-a Enciklopedio de Esperanto skribas ke:

La idista movado tre forte ?enis kaj malutilis dum kelkaj jaroj la Esperantismon. La gazetaro tute rifuzis ion publikigi pri Esperanto, ?ar tuj la idistoj polemikis. Jam en 1916 la idismo montris signojn de malprogreso, kiu post 1927 estis katastrofa; restas ankora? kelkaj ?generaloj sen armeo“ kaj ili senskrupule uzas ?iujn eblajn okazojn por malutili al Esperanto. La morto de L. L. Zamenhof en 1917 ka?zis artikolojn pri Esperanto en ?iuj gazetoj kaj donis okazon por vigla propagando.

SEF ?iujare kunvenis kutime dum pentekosto . En 1931 SEF solenis sian 25-jaran jubileon, kaj tiam havis 62 grupojn kun 1700 anoj.

Intermilita periodo [ redakti | redakti fonton ]

Paul Nylen, sveda redaktoro, prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio en la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj.

De 1918 la Esperanto-movado rimarkeble pliforti?is. En a?gusto 1918 okazis en Gotenburgo la unua Skandinava Kongreso de Esperanto , kiu estis neatendite favore raportata en la gazetaro. Enskribi?is por ?i 189 personoj, svedoj, danoj kaj norvegoj; pro la kriza tempo povis partopreni nur la duona nombro. Tie SEF decidis fondon de Eldona Societo Esperanto .

En a?gusto 1934, oni aran?igis la 26-an Universalan Kongreson de Esperanto en Stokholmo . Dum la kongreso, kiu havis 2042 partoprenantojn, la prezidanto Eduard Stettler proteste rezignis, pro la neelekti?o de kelkaj personoj.

En 1929 Ernfrid Malmgren fondis Esperantan Turistan Komisionon , kiu aran?is turist-voja?ojn per Esperanto al la Baltaj landoj , eldonis gvidlibrojn, kaj simile. ?i anka? faris sukcesan propagandokampanjon por la Stokholma Ekspozicio de arto kaj arkitekturo , ?efe en Estonio.

La Sveda Esperanta Gazetara Informo-Servo estis iniciatita en 1931 de Oskar Svantesson , Gotenburgo. ?i provizis svedajn gazetojn per artikoletoj pri Esperanto kaj ?iaj progresoj, redakti Esperanto-kolumnojn en gazetoj kaj fari statistikon pri artikoloj.

Ekde 1938 Jan Stronne kunaran?is danajn-svedajn Esperanto-tagojn, kiuj plu okazadis anka? dummilite, alterne en la du landoj.

Instruado [ redakti | redakti fonton ]

En 1922 fondi?is provizore, kaj en 1929 permanente, Sveda Esperanto-Instituto , kies tasko longtempe ?efe estis aran?i ekzamenojn en Esperanto, kaj estis kaj estas instigi la studadon de kaj la scion pri Esperanto. [3] ?is fino de 1932 aperis en Svedujo 27 lernolibroj da ?irka? 170 000 eroj, krom tio la ?losilo en 140 000 eroj kaj vortaroj da 55 000 eroj. [kom 5]

En 1920-aj jaroj SEF aran?is elementan perkorespondan kurson kun demandofolioj, kiujn korektadis helpemaj samideanoj. Post ia tempo, la kurso enhavis ?losilon kaj du aliajn libretojn kaj kostis 1 sveda krono ? anta? tio, ?i estis senpaga. ?is 1933 pli ol 27 000 personoj mendis tiun kurson. La? EdE, ?i estis unu el la plej efikaj varbiloj kaj kreis multajn bonajn Esperantistojn. Alia perfektiga koresponda kurso de SEF en ses leteroj-lecionoj estas verkita 1926 de rektoro Sam Jansson . Pli ol 1000 personoj mendis ?in anta? 1933.

Kursoj de fremdlandaj instruistoj multe helpis la propagandon. Pastro Andreo Cseh , vokita de SEF, komencis a?tune de 1927 paroladan voja?on en Svedujo kaj komence de 1928 kursojn en la ?efurbo kaj aliaj urboj ?is la somero 1929. Peton pri forpermeso de Cseh de lia episkopo subskribis princo Carl (la pli a?a), frato de la re?o, kaj stokholma urbestro Carl Lindhagen . EdE asertas ke “multaj personoj partoprenis tiujn kursojn, kiuj kvankam tro mallonge da?raj por krei verajn Esperantistojn tre favorigis la publikon kaj e? a?toritatulojn por Esperanto.“ Aliaj fremdaj instruistoj, kun kaj sen la sama metodoj, same agadis: Tiberio Morariu , Henrik Seppik , Neeme Ruus , doktoro Ferenc Szilagyi , Lidja Zamenhof kaj aliaj, entute pli ol 15 eksterlandanoj.

Sinha Lakshmiswar en Svedio 1931

En 1929-1930 la hindo Sinha Laksmiswar faris dum prelegvoja?o aran?ita de Ernfrid Malmgren tra Svedujo pli ol 10 000 km kaj 200 prelegojn anta? ?. 30 000 personoj, ?ie interpretata de lokaj Esperantistoj.

De 1922, Esperanto pli kaj pli eni?is ?e la studrondoj de la grava ABF (Laborista Kleriga Asocio), kie 1930?1932 pli ol 9500 personoj studis Esperanton en 778 studrondoj ? en la sezono 1931, ?i estis la duarange plej populara temo ?e la studrondoj de ABF. [kom 6] En la bontemplana asocio IOGT samtempe okazis 61 studrondoj.

La bonkonata koresponda lernejo Hermods Korrespondens-Institut en Malmo konstante instruis Esperanton per 14-kajera kurso, tre anoncata tra la lando.

Publikaj lernejoj [ redakti | redakti fonton ]

Princo Carl (la pli juna) studis Esperanton lerneje kiel infano.

Dum 5 lernojaroj, 1922?1927, Esperanto estis studobjekto en la 5-a klaso de la Beskowa lernejo, mezlernejo kaj liceo en Stokholmo, posedata de kompanio kun ?tata subvencio. Rektoro Sam Jansson instruis, finante ?iun lernjaron per speciala ekzameno. Inter la lernantoj sin trovis princo Carl (filo de samnoma princo Carl ), hereda princo de Svedio. Nova lerneja le?o malfaciligis da?ron de tiu Esperanto-instruado.

Post propono farita de Ernfrid Malmgren Stokholmo la? rekomendo de instrukomitato permesis Esperanto-instruadon en la lernejo Malarhojdens skola, [kom 7] dum du lernojaroj 1928?1931. [kom 8] En tiu lernejo okazis la unuaj devigaj Esperanto-kursoj en Svedlando. La kursoj okazis en la 8-a klaso (15-jaraj infanoj) kaj anstata?igis la instruadon pri la angla a? germana lingvoj. Okazis 4-hora instruado semajne dum 39 semajnoj. Amba? kursoj fini?is per t. n. lerneja voja?o al Estonujo , kie la lernantoj ?uis la restadon en la kadro de Esperanto-parolantaj estonaj geknaboj.

Nedeviga Esperanto-instruado okazis en multaj aliaj lernejoj ka?ze de la granda intereso de la sveda instruistaro. La? farita statistiko en la dekjara periodo 1922-1932 lernis Esperanton ?. 2 000 geinstruistoj svedaj. Tiu evidente granda intereso por Esperanto multe dependas de la svedaj instruistaj gazetoj, speciale de Folkskolararnas Tidning (La gazeto de la popolinstruistoj) kaj de Lararinneforbundet (Unui?o de instruistinoj), kies redaktoroj sinjoro John Forsefl kaj fra?lino Gerda Nystedt tre simpatie rilatis al Esperanto. Same la parlamentano Ruben Wagnsson , kiu estas redaktoro de Svensk Lararetidning (Sveda instruista gazeto).

Radio kaj ekspozicio [ redakti | redakti fonton ]

Komencinte de la a?tuno 1930 la ABF disponigis al Sveda Esperanto-Instituto (SEI) en la radio-programo tutsveda duonhoron en unu diman?o-mateno de ?iu monato.

La 30-an de marto 1933 radio-servo de Svedujo aran?is radio-diskuton pri la ≪mondlingva problemo≫. EdE skribas ke tiu ”rimarkinda afero” estis ”iniciatita malgra? rifuzo de la Esperantistoj”. Ne sole Esperanto , sed anka? Ido , Occidental , Novial kaj Anglic estis reprezentataj samnivele per prelegoj kaj diskutaj paroloj, kio la? EdE ”donis al la nescianta publiko konfuzan imagon de la situacio.” Eugen Zachrisson , profesoro de angla lingvo ?e la Universitato de Upsalo , a?toro de Anglic (ortografia sistemo de la angla lingvo), anka? kritikis Esperanton, kiu, ”la? li, ne estas parolebla kaj estas tre dan?era afero.” Por Esperanto parolis la lingvisto Bjorn Collinder , profesoro de finno-ugraj lingvoj ?e la sama universitato, kaj anka? fil. mag. K. Soderberg kaj rektoro Sam Jansson . La afero tamen utilis por veki intereson en la granda publiko tra la lando.

Post tiu radio-diskuto, la Stokholma grupo ”per sia energia vicprezidanto” Teodor Julin aran?is en la centro de la ?efurbo ekspozicion por montri al la publiko, ke Esperanto estas lingvo preta, uzata kaj utila. Interalie la tiama kronprinco de Svedio, Gustavo Adolfo vizitis kaj interese rigardis la ekspozicion. [4]

Analizo de sukcesoj kaj malsukcesoj [ redakti | redakti fonton ]

La granda pliforti?o de la sveda Esperanto-movado en la periodo 1925-1933 dependas de multaj faktoroj. Dum tiu tempo la movado sukcesis havigi al si multajn energiajn Esperantistojn, kiuj malavare dedi?is tempon kaj kapablon al la laboro. Danke al tio oni povis pere de neniuj a? tre malgrandaj monrimedoj pli malpli favorigi la ?eneralan opinion de la granda publiko. Tion montras plej bone la gazetaro.

En la periodo 1889?1909 oni do povas rimarki konstantan kreskon de la intereso por Esperanto. Sed venis la Ido-skismo, kaj la Esperanto-movado tre suferis. Oni devis komenci la laboron preska? denove. En la tempo 1910?1925 la evoluo de la movado bataladis kontra? sufi?e forta indiferenteco de la granda publiko. Tre malrapide la movado anta?eniris.

Sed post 1925 oni povas konstati konsiderindan ?an?on. Nur je tiu tempo la publiko ?ajne forgesis la akrajn konfuzigajn batalojn inter Esperantistoj kaj Idistoj, kaj nur tiam oni komencis kompreni la fakton, ke Esperanto estas la sola helplingvo (planlingvo) uzata en la praktiko. Tamen granda publiko ankora? tre skeptike rigardis la Esperanto-movadon.

Dum la unuaj jaroj de la lasta periodo de 1925 ?is en 1929 la gazetoj pli kaj pli volonte publikigis nova?ojn pri Esperanto, tamen ofte tre ironie kaj ?erce. Sed de jaro al jaro la tono de la artikoloj ?an?i?is. Komence de 1933, la plej grandaj ?iutagaj gazetoj de Stokholmo kaj de aliaj urboj pli ofte aperigis artikolojn pri Esperanto en objektiva maniero. Multaj gazetoj e? aperigis konstantan Esperanto-parton. Plej longe tion faris la fervojista gazeto Signalen sub lerta gvidado de parlamentano Ernst Eriksson . Multaj ?iutagaj ?urnaloj aperigis kursojn kaj komence de 1933 anka? la Tutlanda Pacifista Ligo konsentis pri Esperanto-kurso en sia gazeto Freden [5] . Komence de aprilo 1933 la Interskandinava Hotel-pordista Gazeto anka? komencis Esperanto-kurson.

Sur la vojo al tiu stato ni memorigu pri kelkaj gravaj faktoj: grandegaj Esperanto-kursoj en la tuta lando de fremdlandaj instruistoj, specialaj instruist-kursoj, grandaj per-Esperantaj turistvoja?oj, la apero de la gravaj libroj Per balono al la poluso (la Andree-libro) kaj Tra Sova?a Kam?atko , la malmultekosta koresponda kurso de SEF, la preleg-voja?oj de la hindo Sinha, anka? de la amerikano Joseph R. Scherer kaj de la a?stro Hugo Steiner , oftaj gazetaj intervjuoj kun fremdlandaj Esperantistoj pro iliaj vizitoj al Svedlando ktp.

Postmilita periodo [ redakti | redakti fonton ]

Anna Alamo-Sandgren faris pli ol 2500 prelegojn

Dum ?i tiu periodo, la Universala Kongreso estis aran?ita en Svedio tri fojojn plu: 1948 en Malmo , 1980 en Stokholmo , kaj plej ?use 2003 en Gotenburgo . La kongresoj havis ?irka? 1700?1800 partoprenantojn ?iufoje.

Ekde 1947, Anna Alamo-Sandgren , ”voja?anta sekretariino” de la Kristana Esperantista Ligo Internacia, faris pli ol 2500 prelegojn en kaj pri Esperanto en Svedio kaj aliaj landoj. ?ia edzo, Karl-Olof Sandgren , verkis la katalogon Religia literaturo en Esperanto.

En 1948, Jan Stronne i?is longda?ra prezidanto de SEF, havanta la postenon dum 30 jaroj, ?is 1978. La Principaro de Frostavallen , ”Fundamenta Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo”, estis akceptita de UEA en Svedio 1956.

La Internacia Junulara Kongreso okazis en Ystad 1962 , Tyreso 1969 , Karlskoga 1991 kaj Lesjofors 2003 , ?iuj en Svedio. La nombro de partoprenantoj kreskis da?re de 70 en la unua ?is 330 en la lasta. ?e la IJK 1969, oni anka? akceptis la Deklaracion de Tyreso .

Sveda Esperanto-Federacio kongresis en 2004 en la Esperanto-domo en Lesjofors , draste malaltigis la meza?on de sia estraro. Estis novelektitaj kiel estraranoj tri junaj homoj kun ?usa a? da?ra aktiveco en la junulara movado. La novaj estraranoj estas Sjoerd Bosga , anta?a prezidanto de TEJO , Katja Ignatieva , da?re en la TEJO-estraro, kaj Fredrik Olofsson , pli frue estrarano de SEJU , organiza?o de la junaj svedaj esperantistoj. La jarkunveno reelektis kiel prezidanton Frankon Luin por ankora? unu jaro.

La parlamentanoj Torgny Larsson de la socialdemokratoj , Claes Roxbergh (kun aliaj) kaj Gustav Fridolin , amba? de la ekologia partio , kaj Robert Hannah de la liberaluloj verkis proponojn en la parlamento subtenantajn esperanto-instruadon. En la komunumo de Lerum , Esperanto fakte estis elektebla gimnaziokurso dum 12 jaroj. [6]

Fridolin en 2005, Roxbergh kun sampartianoj en 1991, kaj Hannah en 2017 kaj 2018 proponis ke oni povu studi Esperanton en la lernejoj kaj gimnazioj. [kom 9] Larsson en 1990 volis la saman, sed aldone profesoran katedron de Esperanto (”ekzemple en Gotenburgo”) ? Hannah simile volis universitatan esperanto-esploradon. Oni anka? ?enerale volis edukadon por esperantoinstruistoj. [7] [8] [9] [10]

En 2019, la sveda kultura ministro Amanda Lind (ekologia partio) en video-alparolo sin turnis al la UK en finnlanda Lahti , en Esperanto. [11] [12]

Perioda?oj [ redakti | redakti fonton ]

Gazeta organo de la sveda movado estis unue Lingvo Internacia 1896?1905, Esperantisten 1906?1908, Dana Esperantisto 1909, Sveda Esperantisto 1910, Esperanto-Folket 1911?1912, kaj de 1913 La Espero .

Svenska arbetar-esperantisten a? Sveda laborista esperantisto estis a? estas organo por la Sveda Laborista Esperanto-Asocio , eldonita ekde 1922, unue en Gavle, poste en Gotenburgo kaj fine en Stokholmo. [13] [14] En la fruaj 1930-aj jaroj, la eldonkvanto estis 2500.

Malgranda Revuo estis revuo publikigita de la verkisto Stellan Engholm inter 1943 kaj 1952.

Laborista movado [ redakti | redakti fonton ]

John Johansson fondis klubon, redaktis gazeton kaj laboris por favora parlamenta decido

La komenco de la sveda esperanta laborista movado dati?as de 1905, kiam fondi?is Anarkiista Esperanto-klubo . La? EdE, tiu certe estis la unua pure laborista Esperanto-Klubo en la mondo. En 1907 estis lo?io de la socialisttendenca abstinenca ordeno Verdandi , kies pritrakto okazis en Esperanto.

En 1912 fondi?is, iniciate de la ?urnalisto John Johansson , laborista klubo de Stokholmo, kiu tre vigle laboris en la unuaj jaroj, sed dum la Unua Mondmilito iom post iom malvigli?is kaj fine en 1919 mortis.

Sveda Laborista Esperanto-Asocio [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sveda Laborista Esperanto-Asocio .

La? iniciato de redaktoro Einar Adamson , Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA; svede Svenska Arbetar-Esperanto-Forbundet ) estis fondita en 1921. Prezidanto estis unue Adamson, kaj post 1933 ?i estis la socialdemokrata parlamentano Ernst Eriksson . En 1933, la asocio havis 1400 membrojn, kaj anka? sindikatojn , kiel subtenantaj anoj. Kune kun ABF , oni aran?is kursojn en Esperanto (vidu Instruado ).

La gazeto de la asocio estas Svenska Arbetar-Esperantisten, ’La sveda laborist-esperantisto’. La asocio anka? havis propran eldonejon. Kune kun SEF kaj la Sveda Instruista Esperanto-Asocio, oni fondis la Svedan Esperanto-Instituton .

En 1928 la sveda socialdemokratia partio ?e sia kongreso pere de anoj en SLEA faris rezolucion favoran al Esperanto, kiu kiel senperan efikon ekhavis la enkondukon de Esperantaj kolumnoj en la socialista gazetaro kaj anka? igis la partian estraron doni monan subvencion al delegitoj ?e kongresoj de Sennacieca Asocio Tutmonda , SAT.

Svedaj laboristaj esperantistoj en 1945 organizis kolekta­don de vesta?oj ktp, por nederlandaj kamaradoj.

Fakaj asocioj [ redakti | redakti fonton ]

Sveda Esperanto-Instituto [ redakti | redakti fonton ]

Por instruado kaj ekzamenoj SEF la 16-an de aprilo 1922 provizore fondis ekzamenan komisionon Sveda Esperanto-Instituto ( Svenska Esperanto-Institutet , SEI), permanente fondita de SEF, SIEF kaj SLEA en 1929. La tasko de SEI origine estis instigi kaj kontroli la scion en kaj pri Esperanto, donante pri tio diplomojn post ekzameno, fari statistikon pri la movado ktp. Nuntempe la ?efa celo estas instigi kaj stimuli la teorian kaj praktikan studon de la lingvo. [3]

?in reorganizis en 1929 la decidoj de SEF kaj de Sveda Instruista Esperanto-Federacio kaj de Sveda Laborista Esperanto-Asocio ; ili elektis po du reprezentantojn kiel estraron. Tiu elektis la Institutan direkcion, nome: rektoro Sam Jansson , membroj Gosta Ahlstrand , Ernfrid Malmgren , Paul Nylen kaj Carl Emil Ohlsson . Anstata? Ahlstrand la estraro elektis en januaro 1932 John Johansson , anstata? Ohlsson en 1934 Karl Soderberg .

Eldona Societo Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eldona Societo Esperanto .

Eldona Societo Esperanto svede Forlagsforeningen Esperanto , estas eldonejo de en- kaj priesperanta literaturo. ?i komencis eldoni librojn pri kaj en Esperanto en 1918, [15] kaj eklaboris aktive sub la gvido de Henning Halldor en 1925, la? EdE .

Inter fruaj eldona?oj troveblas Per Balono al la Poluso 1930, Gosta Berling 1934 kaj Sveda Antologio samjare.

Sveda Instruista Esperanto-Federacio [ redakti | redakti fonton ]

Sveda Instruista Esperanto-Federacio (SIEF), fondita la 9-an de a?gusto 1918 en Gotenburgo de Gustav Henrik Backman kaj Nils Nordlund , atingis en 1933 la nombron de 300 anoj. Agemaj en ?i estis interalie Sam Jansson , Ernfrid Malmgren kaj Fritiof Ahnfeldt . [kom 10] Thorsten Torbjar estis prezidanto en 1933. [kom 11]

?i aran?is la? iniciato de Malmgren ?iujare 1929 ?is minimume 1933 kursojn por instruistoj (sub gvido de Ahlstrand 1930?1931). La kursoj estis ?tate subvenciitaj po 2 900 svedaj kronoj jare de parlamenta decido ?is 1931 ? en 1932 kaj 1933 ili estis faritaj sen tia ?tata monsubteno.

Sveda Esperanta Gazetara Informo-Servo [ redakti | redakti fonton ]

La Sveda Esperanta Gazetara Informo-Servo (Segis) estis iniciatita en 1931 de Oskar Svantesson , Gotenburgo . ?i celis provizi kiom eble plej multajn svedajn gazetojn per artikoletoj pri Esperanto kaj ?iaj progresoj, redakti Esperanto-kolumnojn en gazetoj kaj fari statistikon pri artikoloj en la sveda gazetaro pri Esperanto. Kunlaborantoj estis interalie Thorsten Torbjar en la oficejo, kaj aliaj en pluraj lokoj tra la lando. [kom 12]

Plej grandaj ekonomiaj subtenantoj estis en la frua 1930-a jardeko SEF, Sveda Instruista Esperanto-Federacio kaj la kunlaboranto Torbjar. En 1934, ?ia adreso estis Karl Johansgatan 61 en Gotenburgo.

Esperanta Turista Komisiono kaj Esperanta Turista Asocio [ redakti | redakti fonton ]

Esperanta Turista Komisiono (ETK), aran?is turist-voja?ojn per Esperanto al la Baltaj landoj , eldonis gvidlibrojn, ktp. ?i estis fondita de Ernfrid Malmgren en 1929. Ekde 1932 ETK funkciis kiel estraro de Esperanta Turista Asocio, kiu komence de 1933 havis reprezentantojn en 50 svedaj lokoj. En la estraro estis Malmgren kaj, interalie, en Talino Karl Brauer . [kom 13]

ETK aran?is ?iujare ekde 1929 turistvoja?ojn inter la svedia kaj estonia ?efurboj Stokholmo kaj Talino . La voja?oj okazis ?iusemajne dum junio kaj julio. Partoprenis meznombre 20 personoj.

En 1930 la direkcio de la Stokholma Ekspozicio de arto kaj arkitekturo transdonis al ETK la por-ekspozician propagandon en Estonio kaj Latvio . La rezulto estis neatendite bona, speciale rilate al Estonio. Preska? 1 000 estonoj ? kaj el ili la plej granda parto voja?is en la grupvoja?oj de ETK ? vizitis la ekspozicion kaj la ekspozicia direkcio poste letere esprimis specialan dankon pro faritaj servoj. [4]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Elekta?o de literaturo:

  • Jubileums-Matrikel ? Jubilea Matrikulo 1931. Stockholm: Svenska Esperanto-Forbundet 1931, 123 p. kun multaj fotoj
  • Nylen, Paul : “Esperanto en Svedlando”, en La Espero 1933:7?8, p. 109-111
  • Enciklopedio de Esperanto
  • Kredo, Floroj, Dinamito , libreto verkita de Ernst Olsson kaj tradukita Esperanten de Gosta Henriksson, 1961, Eldona Societo Esperanto, Malmo
  • Sandgren, Karl Olof : “Kristanaj Esperanto-pioniroj en Svedio”, en Dia Regno 1985:1 (Jan.), p. 2617-2618, da?rigo 1985:2, p. 2624-2625, 1985:3, p. 263??263?

Komentoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. La 26-a, kun 2042; 33-a kun 1761; 65-a kun 1807; 88-a kun 1791 partoprenantoj, respektive
  2. La 18-a kun 70; 25-a kun 120; 47-a kun 189; 59-a kun 330 partoprenantoj, respektive
  3. Aliaj pioniroj estis August Kristian Orn , Werner Wahlund , Frans Olsson, Rudolf Pehrsson , G. Hedstrom, A. Liljemark kaj aliaj
  4. Prezidanto i?is gimnazia instruisto Albin Zachrison en Karlstad , sekretario komercisto Fredrik Skog
  5. 27 lernolibroj en 4 eldonoj da ?irka? 170 000 eroj, krom tio la ?losilo en 140 000 eroj kaj vortaroj en 13 eldonoj da 55 000 eroj.
  6. En 1930?1931 partoprenis 3 632 personoj en 246 studrondoj de Esperanto, en 1931?1932 6 000 personoj en 432 studrondoj
  7. Pli detale, permisita de la Stokholma lerneja inspektoro Karl Nordlund la? rekomendo de la instrukomitato de lerneja direkcio
  8. La lernjaroj 1928?1929 kaj 1930?1931
  9. Anka? signolingvojn, en la propono de la ekologia partio de 1991
  10. EdE anka? mencias Algot Blid, Linus Andren, Gosta Ahlstrand , G. Otterfors, E. Dahl, Oskar Svantesson kaj instruistinon Elsa Ozarowsky
  11. La estraro en 1933 konsistis el prezidanto Thorsten Torbjar , sekretario O. Rimberth kaj kasisto Oskar Svantesson .
  12. Aliaj oficejaj kunlaborantoj estis fra?lino Stina Blomqvist kaj Bertil Magnelson
  13. Hjalmar Lindstedt kaj Gunnar Gustavsson estis la du aliaj estraranoj

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]