El Vikipedio, la libera enciklopedio
Striko
estas intencita ?eso de
laboro
celanta devigi la mastron kontentigi la postulojn de la salajratoj. Striko organizi?as per helpo de la
sindikatoj
, krome la
flavaj sindikatoj
.
Strikrompanto
estas
dungito
kiu ne estas solidara kun siaj strikantaj kolegoj kaj do da?rigas la laboron. Strikokaso estas starigita de
sindikatoj
kun la celo subteni la partoprenantojn de oficiala striko se pago de ilia salajro ?esas. Mastrostriko estas ?eso de laboro ordonata de mastro por cedigi la salajratojn.
Loka?to
(en la angla signifas fermi ekstere) estas interkonsento de dungantoj fermi la entreprenojn, por per tio devigi la laboristojn al cedoj.
La
24-an de majo
2005
, ?e
IBM
okazis mondskala striko, post anonco pri 13 000 maldungoj.
Fastostriko
estas prireklamata
senperforta
?eso de sinnutro, memdecidita, por influi decidon fare de regantoj a? publiko.
Lingvostriko
estas striko por obteni
lingvan rajton
kiel faris ekzemple en 2015
Liadh Ni Riada
(e?roparlamentanino por
Sinn Fein
) kiam ?i strikis lingve (
irlande
: 'stailc teanga') en la E?ropa Parlamento parolante tie nur irlande dum pli ol unu semajno por protesti kontra? 'la
diskriminacion
de ?ia lingvo ene de la EU-institucioj' kaj kontra? la irlanda registaro kiu malkura?igus la uzadon de la irlanda, e? kiam ?i ne plu aktive subpremas ?in kiel estis la kazo dum la angla kaj brita
koloniismo
[1]
. ?i protestis kontra? la situacion ke la irlanda, kvankam havante la saman oficialan statuson de laborlingvo, tamen ne estas plenplene samrajta. Krome ?i argumentis ke Irlandaj impo?tpagantoj jam pagas por la tradukado en aliajn lingvojn, do kial ne por dungi pli da lingvajn servojn en la irlanda
[1]
.