Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la 15-a de decembro 1975 , Getulio Soares de Araujo , Nelson Pereira de Souza kaj Delio Pereira de Souza kune kun aliaj samideanoj fondis Eldonan Societon Francisko Valdomiro Lorenz . ?ia sidejo estas en Rio-de-?anejro [1] , Brazilo .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

"?io komenci?is kiam Nelson Pereira de Souza kaj lia frato Delio Pereira de Souza vizitis Getulio Soares de Araujo , komunan amikon, tiam gvidanton de la Eldona Departemento de Brazila Spiritisma Federacio en Rio de Janeiro . Dum la interparolado Getulio proponis la fondon de Esperanta libroklubo internacia por diskonigi spiritismon tra la tuta mondo. La vizitantoj tuj akceptis la ideon kaj komencis la laboron. Unue oni invitis samideanojn en Brazilo. Aprobis la ideon kaj ali?is al ?i 12 simpatiantoj, kiuj kune kun la tri unuaj cititaj, subskribis la protokolon. La kategorio fondinto estis malfermita al novaj ali?intoj ?is la 31-a de marto   1976 . ?is tiam ali?is el Brazilo pliaj ok gesamideanoj. El eksterlando ali?is na? homoj el na? diversaj landoj." [2]

Agado [ redakti | redakti fonton ]

Dum la jaro Societo Lorenz laboradas por disvastigi spiritismon inter esperantistoj kaj Esperanton inter spiritistoj. ?is la jaro 2000 la Societo disdonis pli ol 50 mil librojn al pli ol 700 samideanoj. En multaj landoj, la membroj tradukis la ricevitajn librojn en sian nacian idiomon, precipe la librojn de Allan Kardec . Multaj societanoj fondis societojn kaj grupojn por studado de Spiritismo en siaj landoj. Societo Lorenz kunlaboras kun UEA ekde 1996. En 1994 ?i organizis literaturan konkurson. La Societo publikigas, krom librojn, la trimonatan bultenon Komunikoj kaj la jaran Almanako Lorenz .

Kontakto [ redakti | redakti fonton ]

Retpo?tadreso editora_lorenz che uol.com.br

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Adreso: Rua Francisco Vale, nº 57, 3º andar - Engenheiro Leal - CEP 21.370-171, Rio de Janeiro-RJ
  2. Teksto eltirita el la revuo Brazila Esperantisto , 93a jaro, n-ro 314, feb. 2001. ?i publiki?is okaze de la 25a jari?o de la Societo.