Sociala ekonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni grupigas sub la termino socia ekonomio tutan faskon da ekonomiaj aktivecoj kiuj estas

  • nek kapitalisma entrepreno, ?ar ?iaj celoj kaj internaj reguloj estas malsamaj (nenia celo de profit-divido). Ili povas tamen kelkfoje konkurenci kun kapitalismaj entreprenoj en sama merkato.
  • nek publika entrepreno, ?ar ili dependas de la privata sektoro . Ili tamen dividas celojn kun la publika sektoro.

Oni parolas do pri tria vojo a? tria sektoro : ?e kio la unua sektoro estas la kapitalisma sektoro kun la celo rentigi investojn per strebo al maksimuma profito, kaj la dua sektoro la publika, kies aktiveco strebas kontentigi tion kion ?i ju?as esti la ?enerala intereso . La nomo tria sektoro igas konsideri la socialan ekonomion kiel formon por " entrepreni alie ".

Oni parolas anka? pri sociala kaj solidara ekonomio , en kiu estas inkluditaj novaj aktiveco-formoj, interalie nome la integrado per ekonomia aktiveco .

Ekde la jardeko de 1980 aperis novaj formoj de socia ekonomio krom la tradiciaj kooperativoj kaj asocioj . Tiu nova etapo estas nomata, precipe en Latina Ameriko , la popola ekonomio .

La 2-a Internacia Renkonti?o pri tutmondigo de la solidareco (Kebeko, oktobro 2001) difinis la socialan ekonomion tiel: "La sociala kaj solidara ekonomio signas tuta?on de ekonomiaj iniciatoj kun sociala celo kiuj partoprenas en la konstruado de nova maniero sperti kaj pensi la ekonomion tra dekmiloj da projektoj en la Nordaj kiel Sudaj landoj. ?i metas la homon en la centron de la ekonomia kaj socia disvolvado. La solidareco en ekonomio bazi?as sur projekto samtempe ekonomia, politika kaj sociala, kiu sekvigas novan manieron fari politikon kaj starigi homojn rilatojn surbaze de interkonsento kaj de civitana agado."

Enhavo kaj principoj de sociala ekonomio [ redakti | redakti fonton ]

La 4 familioj de la sociala ekonomio [ redakti | redakti fonton ]

En praktiko, la sociala ekonomio respondas al tipoj de organiza?oj kun precizaj juraj statutoj :

La sociala ekonomio prezentas gravan proporcion de la entreprenoj kaj dungoj en la E?ropa Unio . La plej gravaj estas la kooperativoj kun 63 milionoj da membroj kaj pli ol 370 miliardoj da e?roj da spezoj ; poste la anta?zorgaj mutualaj organiza?oj kun 47 milionoj da societanoj kaj spezode 22 miliardoj da e?roj; pote la 25 milionoj da familioj kovritaj de la kooperativoj kaj asekuraj mutualaj organiza?oj kun spezo de 40 miliardoj da e?roj; kaj fine la 40 milionoj da asocianoj kaj 3 milionoj da salajruloj kuj animas neprofitcelajn asociojn .

Fonto: E?ropa Komisiono (4-a de marto 1993).

Sudameriko , Kanado kaj Oriente?ropo ?uas anka? grandan parton de sociala ekonomio.

Principoj [ redakti | redakti fonton ]

La sociala ekonomio konsistas en ekonomiaj aktivecoj de societoj, precipe de kooperativaj kaj mutualaj, kiel de asocioj. ?i havas sian propran etikon , kiu montri?as per la sekvaj principoj:

Iuj komparas la socialan ekonomion kun la komunumoj de liberaj programoj .

Historio de la kooperativa kaj mutuala movado [ redakti | redakti fonton ]

Vidu historio de la sociala ekonomio .

Difinoj kaj aktivecoj la? landoj [ redakti | redakti fonton ]

En la institucioj de la E?ropa Unio [ redakti | redakti fonton ]

La E?ropa Ekomimia kaj Socia Komitato , unu el la institucioj de la E?ropa Unio tradicie plej aktivaj pri subteno al la sociala ekonomio aperigis studa?on pri la sociala ekonomio en la 25 membro?tatoj de la Unio. Aliro al la studa?o (franclingva): [1]

En la E?ropa Parlamento ekzistas "parlamenta internacia grupo pri sociala ekonomio".

En Belgio [ redakti | redakti fonton ]

En Flandrio , la? la VOSEC, "la sociala ekonomio konsistas en diversaj entreprenoj kaj iniciatoj kiuj anta?enigas en siaj celoj la realigon de certaj socialaj plusvaloroj kaj kiuj respektas la sekvajn principojn: prioritato de laboro super kapitalo, procezo de demokratia decido, socia integri?o, travideblo, kvalito, da?rivo. Aparta atento estas farata por la kvalito de la internaj kaj eksteraj rilatoj. Tiuj organismoj ofertas hava?ojn kaj servojn sur la merkato kaj enga?as siajn ekonomiajn rimedojn efike kun la celo certigi iliajn kontinuecon kaj rentabilitaton."

En Valonio , la Valona Konsilio pri Sociala Ekonomio (CWES) adoptis en 1990 formulon devenan el tiu speco de agado en kiu la koncepto de sociala ekonomio konstrui?as (1) identigante la precipajn organizo-formojn troveblajn - apriore - en la tria sektoro kaj (2) certigante specifan etikan kvaliton en tiuj organiza?oj.

Difino de sociala ekonomio "La sociala ekonomio konsistas en ekonomiaj aktivecoj plenuamtaj de societoj, precipe kooperativaj, de mutualaj organiza?oj kaj de asocioj kies etiko montri?as per la sekvaj principoj:

  • celo de servoj al la membroj a? al la kolektiveco prefere ol profito,
  • a?tonomeco de mastrumado,
  • procezo de demokratia decido,
  • anta?rangeco de la personoj kaj de la laboro super la kapitalo en la distribuado de la enspezoj."

(Valona Konsilio pri Sociala Ekonomio [1990])

Kvankam ekzistas certaj limkazoj, oni nuntempe kutimas difini la organiza?ojn de sociala ekonomio la? sia jura formo kiu oficialigas la principojn prenitajn el la difinoj de la CWES. Tiel oni kunigas sub la termino "sociala ekonomio" asociojn (neprofitcelajn asociojn, faktajn asociojn, establojn de publika utileco), mutuala?ojn (mutuala?oj kaj naciaj unioj de mutuala?oj) kaj societojn (kooperativaj societoj kun vere kooperativa projekto kaj societoj kiuj adoptas la kvaliton de socialcela societo), supozante ke ili respektas en lar?a mezuro la sekvajn principojn kiuj estas anka? kriterioj de aparteno al tuta?o kiu distingi?as de la publika sektoro kaj de la privata profitcela sektoro:

1. La celo de servo al la membroj a? al la kolektiveco prefere ol de profito, kiu insistas pri la fakto ke la sociala ekonomia aktiveco estas servo farataj al la membroj a? al aliaj personoj kaj ne instrumento por financa enspezo[5]. La profitoj estas rimedo por pli bone realigi tiun servon, sed ne la ?efa motivo de la agado.

2. La mastrumada a?tonomeco, kiu celas ?efe distingi la socialan ekonomion de la publikaj potencoj. Efektive, la ekonomiaj agadoj farataj de tiuj ?enerale ne disponas pri la lar?a a?tonomeco kiu konsistigas esencan rezervon de la asocia dinamiko.

3. La demokratio, kiu resendas al la principo "unu homo - unu vo?o" (kaj ne "unu akcio - unu vo?o") en la suverenaj organoj kaj emfazas ke la partopreno en decidoj kaj ties respektado ne povas precipe deveni el la proprieto de kapitalo.

4. La anta?rangeco de la homoj kaj de la laboro anta? la kapitalo en la disdonado de enspezoj, kiu montri?as en praktikoj kiel la limigita kompenso por kapitalo, la distribuado de plusoj en formo de retropagoj, la rezervo por investoj, socialaj celoj ktp.

En Francio [ redakti | redakti fonton ]

En Francio la sociala ekonomio grupigas la mutualojn , la kooperativojn , la asociojn la? la le?o 1901 kaj la fonda?ojn . Ili reprezentas 10 % de la Malneta Enlanda Produkto MEP kaj de la dungoj.

La Regionaj ?ambroj pri Sociala Ekonomio (CRES la? la franca) liveras logistikan subtenon (informado, konsilo, studa?oj) al la sektoro sur regiona nivelo kaj la CEGES sur nacia nivelo.

Ekzistas ekde 1982 Interministra Direktejo pri la Sociala Ekonomio (DIES). De 2000 ?is 2002 ekzistis ?tatsekretariejo pri solidara ekonomio dependa de la ministrejo pri ekonomio, kun Guy Hascoet ?ekape.

En Italio [ redakti | redakti fonton ]

  • Difino de la Associazione Lavoro e Integrazione (Milan) : [2] [ rompita ligilo ]

En Hispanio [ redakti | redakti fonton ]

En Kanado (angle a? france) [ redakti | redakti fonton ]

  • Difino de la Observejo pri sociala ekonomio de Votavio: [4] [ rompita ligilo ]
  • Difino de la Skipo Sociala Ekonomio, Sano kaj Vivkvalito (EESSBE): [5] [ rompita ligilo ]
  • Konferenco pri Sociala Ekonomio, parolado de Marie-Helene Methe: [6] [ rompita ligilo ]
  • Levesque Benoit, Mendell Marguerite, ≪ L'economie sociale au Quebec : elements theoriques et empiriques pour le debat et la recherche ≫ : [7]

En Svedio [ redakti | redakti fonton ]

  • Sociala Ekonomio - Informo pri la laboroj de la Registaraj Servoj pri la Sociala Ekonomio de printempo 2001 ?is printempo 2002: [8] [ rompita ligilo ]

En Svisio [ redakti | redakti fonton ]

Ekde 2004, la agantoj de la Socia kaj Solidara Ekonomio (ESS) komencas grupi?i en la Asocio por la subteno de la sociala kaj solidara ekonomio (ESS). La unuaj spertoj trovi?as en la franclingva parto de Svisio. ?enevo starigis ?ambron de la ESS, vd la retejon: (franclingvan) [9] [ rompita ligilo ] POSTE, iru al: "Chambre de l'economie sociale et solidaire"

En Venezuelo [ redakti | redakti fonton ]

La koncepto de sociala ekonomio estas ne tre konata, sed ja uzita en la Konstitucio, la? kies artikolo 184 la ?tato stimulos "la esprimojn de la sociala ekonomio . . . la ?tato anta?enigos kaj protektos ?i tiujn asociojn, celitajn al plibonigo de la popola kaj alternativa ekonomio."

Ligoj [ redakti | redakti fonton ]

franclingvaj [ redakti | redakti fonton ]

EcoSociale - Annuaire des acteurs de l'economie sociale et solidaire [ rompita ligilo ]

Polemiko [ redakti | redakti fonton ]

Por iuj, la tuta ekonomio devus esti "sociala kaj solidara". Por aliaj, la ekonomiaj agantoj povas ja havi certajn socialajn celojn, sed ili ne povas atribui al si la ekskluzivecon por tio, ?ar tio senigus la demokratie elektitan publikan potencon je ?ia legitimeco en tiu kampo. Alidirite stari?as la demandoj de potencodiseco , de korporaciismo kaj de patronismo .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligoj (en la franca) [ redakti | redakti fonton ]

?ablono:Ekonomiaj sistemoj

?i tiu artikolo estis redaktita tiel ke ?i entenas tutan a? partan tradukon de ≪  Economie sociale  ≫ el la franclingva Vikipedio . Rigardu la historion de la originala pa?o por vidi ties a?toroliston.