Simon Wiesenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simon Wiesenthal
Simon WIESENTHAL
Simon WIESENTHAL
Persona informo
Naski?o 31-a de decembro 1908
en Bu?a? , Ukrainio , Galicio
Morto 20-a de septembro 2005
en Vieno , A?strio
Tombo Old Cemetery of Herzliya
Lingvoj germana ? jido
?tataneco A?strio-Hungario ? Dua Pola Respubliko ? A?strio
Familio
Edz(in)o Cyla Wiesenthal
Infano 1
Okupo
Okupo nazi?asisto ? a?tobiografo ? arkitekto ? akvokato
TTT
Retejo https://www.wiesenthal.com/
v ? d ? r

Simon WIESENTHAL [ZImon VIZ'ntal] (naski?is la 31-an de decembro   1908 sub la nomo Szymon Wiesenthal en Buczacz, nuntempe Bu?a? (Бучач), Ukrainio , tiam en A?strio-Hungario , mortis la 20-an de septembro   2005 en Vieno , A?strio ) estis travivinto de la naziaj koncentrejoj dum la Dua mondmilito kaj i?is la plej konata postmilita ?asisto de la naziaj militokrimuloj.

Li mem konsideris sin kiel ser?anton, kies tasko konsistis el legado kaj skribado de notoj: la nombron de la 1100 kondamnitaj militokrimuloj li komparis kun la nombro de la kondamnendaj, pri kiuj li okupi?is dum kvindek laborjaroj. Li rigardis sian laboron nelaste kiel "plenumadon testamentan" por juna judino, kiu, en la koncentrejo, skribis en sia taglibro, ?us anta? sia forpereo: "Ne forgesu nin, kaj ne forgesu niajn murdistojn!"

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Simon Wiesenthal naski?is la 31-an de decembro 1908, en A?strio-Hungario. Post sia bakala?ro (1928) Simon Wiesenthal studis arkitekturon ?e la teknika altlernejo en Prago kaj akiris in?enieran diplomon en la jaro 1932. En 1936, li edzi?is kun la judino Cyla Muller kaj malfermis arkitekturan oficejon en Lvivo .

Post kiam la sovetia Ru?a Armeo invadis la orientan parton de Pollando en 1939, lia juda duonpatro estis enkarcerigata kaj eksproprietigata. Sekve, li finfine mortis pro tio. Simon Wiesenthal devis fermi sian oficejon kaj ne plu rajtis labori krom kiel teknikisto. Post la germana invado de 1941, li estis kiel judo arestata. Sur la merkata placo en Lvivo, germanaj soldatoj el la SS kaj el la Wehrmacht -armeo devigis la virojn de la urbo, stari apud lignaj kestoj grandaj kiel viroj. Komencis la pafmortigoj. Je la 12-a, tagmeze, la sonoriloj de la kristana pre?ejo sonoris. Unu el la murdistoj ekkrias : "Schluss jetzt, Vesper" [Fino nun: ni iru man?i!] (Originala interparolado kun Simon Wiesenthal) kaj la murdo ?esis proksimume 10 ?is 20 virojn anta? Simon Wiesenthal.

Sekve de tio, li estis internigata en la koncentrejo . Entute, li estis enkarcerigata en 12 koncentrejoj kaj estis liberigata (1945) el la koncentrejo Mauthausen fare de la Usona armeo. Tamen, lia vivo estis ankora? minacata poste, kiam li (1982) apena? evitis bombatencon de nov-nazioj.

Dum la Holoka?sto , la geedzoj Wiesenthal perdis 89 familianojn.

Jam en la jaro 1953 Wiesenthal retrovis, danke al la helpo de filatelistoj, spurojn de Adolf Eichmann en Argentino . En 1954, li trovis peranton, kiu deklaris sin preta por identigi Adolfon Eichmann. Tamen ankora? mankis al li nur kvin cent dolaroj por ties veturadaj kostoj. Tial, Wiesenthal petis la tiaman prezidanton de la Juda Mondkongreso , Nahum Goldmann , pri la monsumo, kion li tamen rifuzis. Ne anta? 1960 estis arestata, en Argentino, la germana Holoka?sto-plananto Adolf Eichmann, fare de la israela sekretservo " Mossad " [Mosad], la? ordono de David Ben Gurion . ?is sia aresto, Eichmann povis vivi ka?ata en Argentino danke al la kompliceco de argentinaj diplomatoj kaj de funkciuloj de la katolika Eklezio, samkiel de la organiza?o ODESSA [Odesa].

En 1975 esti?is disputo kun la a?stra kanceliero Bruno Kreisky , kiu alvenis sub la nomo "Kreisky-Wiesenthal-afero" en la historiaj libroj: temis pri la pasinteco de la prezidanto de la dekstrisme popolisma Libereca Partio de A?strio (FPO) Friedrich Peter kiel SS -ulo.

En oktobro 1994 Wiesenthal vizitis Varsovion kaj estis distingita per la Ordeno de Renaski?inta Pollando. La medalon li ricevis el la manoj de prezidanto Lech Wał?sa [1] .

?ar Simon Wiesenthal ne volis rigardi la eksan Prezidanton de la Federacia Respubliko A?strio Kurt Waldheim kiel nedezirata persono pro lia membreco al la SA , la reprezentanto de la Justico-ministerio de Usono Eli Rosenbaum ripro?is al li (1996) nekapablecon dum ser?ado de la plej gravaj militokrimuloj. Tiu ripro?o dama?is nur provizore la presti?on de Wiesenthal kaj kontrastas la kunlaboron de la usonaj a?toritatoj kune kun la naziaj sciencistoj kaj spionoj post 1945 (Operacio Overcast ).

Kiam li mortis, je la 20-a de septembro 2005, en sia domo de Vieno -Dobling, li estis 96-jara?a. Li postlasis sian filinon Paulina. Sekve de siaj anta?mortaj deziresprimoj, la? kiuj li ripozu en Israelo, li estis entombigata, je la 23-a de septembro 2005, en Herzlija-Pituach, en ?eesto de reprezentantoj de la a?straj kaj israelaj registaroj.

Sidejo de la Centro Simon Wiesenthal, Los-An?eleso (Kalifornio) .

Premioj [ redakti | redakti fonton ]

  • Otto-Hahn-Friedensmedaille 1991 [Otto-HAHN-Pac-Medalo 1991]
  • Erasmuspreis 1992 [Premio Erasma 1992]
  • Polonia-Restituta-Medaille [Medalo de la Ordeno de la Pollanda Renaski?o]
  • Honordoktorigo fare de la Krakova Jagelon-Universitato (kiel unua juda ricevanto, cetere)
  • Honora Premio de la A?stria Librovendado pri toleremo dum pensado kaj agado en 1995.
  • Tutmonda Rekompenco pri toleremo 2000
  • Liberec-Medalo de la Prezidento 2000
  • Kavaliro de la Ordeno de la Brita imperio 2004
  • Granda Ora Honora?o pro meritoj favore al la A?stria 2005

Libroj kaj verkoj [ redakti | redakti fonton ]

  • KZ Mauthausen [Koncentrejo Ma?tha?zeno], 1946
  • Groß-Mufti ? Groß-Agent der Achse [Granda Muftio - Granda Agento de la Akso], 1947
  • Ich jagte Eichmann [Mi ?asadis Eichmann-on], 1961
  • Verjahrung [Preskripto], 1964
  • Doch die Morder leben [La murdistoj tamen vivadas], 1967
  • Die Sonnenblume [La Sunfloro], 1969
  • Segel der Hoffnung [Veloj de l'esper'], 1973
  • Der Fall Krystyna Jaworska [La Afero Kristina JAVORSKA], 1975
  • Max und Helen [Maks kaj Helena], 1982
  • Krystyna - Die Tragodie des polnischen Widerstands [Kristina - La Tragedio de la pola rezisto], 1986
  • Flucht vor dem Schicksal [Forkuro el fatal'], 1988
  • Jeder Tag ein Gedenktag [?iu tago, memortago], 1988
  • Recht, nicht Rache [Justeco, ne ven?o], 1988
  • Denn sie wußten, was sie tun. Zeichnungen und Aufzeichnungen aus dem Konzentrationslager Mauthausen [?ar ili sciis, kion ili faras. Desegna?oj kaj notoj el la koncentrejo Ma?tha?zeno], 1995, ISBN 3-216-30114-1
  • Projekt: Judenplatz Wien. Zur Konstruktion von Erinnerung [Projekto : Juda Placo Viena. Por konstrui memorigon], 2000 (Hrsg.)
  • Simon Wiesenthal Korrespondenz by Tuviah Friedman ( Document-Book ) Germany National Bibliothek

Filmoj [ redakti | redakti fonton ]

  • ? Recht, nicht Rache “ [Justeco, ne ven?o], Ben Kingsley kiel Simon Wiesenthal, 1989 , Filmo/Dramo, 168 minutoj.
  • ?Die Kunst des Erinnerns ? Simon Wiesenthal“ [La Arto de la memorigo - Simon Wiesenthal], Libro kaj re?io: Johanna Heer kaj Werner Schmiedel, 1994/95, Dokumentada filmo kun filmscenoj, Muziko : John Zorn , 99 minutoj. [1] Arkivigite je 2005-11-18 per la retarkivo Wayback Machine
  • ?Simon Wiesenthal“, Libro kaj re?io : Andreas Novak, Dokumentado, ORF [A?stra Televido], 45 minutoj, unua elsendo je la 27.10.2000 [2] [ rompita ligilo ]
    Tiu dokumentado ricevis la plej altan premion por la a?stra gazetistaroj Dr. Karl Renner Publizistik-Preis por la jaro 2000, [3] Arkivigite je 2009-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
  • ?Zur Erinnerung an Simon Wiesenthal. Gegen das Vergessen“, [Memore al Simon Wiesenthal. Kontra? la Forgesemo] ZDF [Dua Germana Televidkanalo], Dokumentado, 15 minutoj, unua elsendo je la 21.09.2005 [4] [ rompita ligilo ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Monato , internacia magazino sendependa, numero 1995/03, pa?o 11: Memoro, ne ven?o verkita de Zofia Banet-Fornalowa .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]