한국   대만   중국   일본 
Sie?o de la Montokazerno - Vikipedio Saltu al enhavo

Sie?o de la Montokazerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 19-a de julio de 1936 , la generalo Fanjul zorgante pri la organizado de pu?o en Madrido , Hispanio , eniris, vestita je civilulo, en la Montokazerno . Anstata? eliri kun trupoj por konkeri ?efajn strategiajn punktojn de la ?efurbo, proklamis la militstaton kaj restis kun 1.500 militistoj kaj ?irka? 180 falangistoj en la kazerno. Li esperis helpotrupojn el la kazernoj de Kampamento , Getafe kaj Kvar Ventoj , kie la pu?o fakte malsukcesis. La Montokazerno gravis por la respublika registaro ?ar tie estis ?losilaj pecoj de pafiloj, neutilaj sen tiuj.

Posttagmeze la kazerno estis ?irka?ita de trupoj fidelaj al la registaro de la Respubliko kaj popolaj milicoj. Mateni?e komencis kanonado kaj la pu?istoj rezitis nur horojn. Okazis diferencoj inter la pu?istoj ?ar kelkaj montris la blankan flagon, dum aliaj plupafis kontra? la registaraj sie?antoj (a? temis pri trompoklopodo). [1] Intervenis aviado kaj dum la konkero preska? estis detruita la kazerno. Oni kalkulis inter 500 kaj 900 mortintoj, depende de la fontoj kaj el la enkalkulitaj homgrupoj. La respublikanoj kaptis la generalon Fanjul kaj aliajn oficirojn, kiuj estis enprizonitaj, ju?itaj la 15an de a?gusto kaj mortpafitaj tiun saman monaton.

La konstrua?o post tiu preska? detruo, ricevis ankora? pliajn bombojn dum la milito, ?ar la fronto proksimis ekde komenco de 1937 . Fine de la milito estis nur ruinoj, el kiuj kelkaj restis ?is komenco de la 1970-aj jaroj .

Kunteksto [ redakti | redakti fonton ]

Tiu okazinta?o, se ne la ununura, estis la ?losila evento por ke la fortoj fidelaj al la respublika resgistaro povus elteni la povon en la ?efurbo dum la unuaj tagoj de la milito kaj preska? ?is la fino. La pu?o estis planita por la 18a de julio, sed en Melijo la pu?istoj anta?is kaj jam la vespero de la 17a de julio komencis la insurekcio, kiu la venontan tagon etendi?is tra aliaj lokoj de Hispanio. Em Madrido estis la ?efa koncentro de trupoj de Hispanio, krom kvar flughavenoj , policanoj kaj civilgvardio , [2] kiu dum en aliaj lokoj de Hispanio apogis la insurekcion, en Madrido ties ?efaj oficiroj apogis la registaron kaj malsukcesigis la pu?on. Krome la estroj de la pu?o estis tri retirigitaj generaloj, sen efektiva ordonpovo kaj kun grandega konfuzo pri kion fari kaj kiu estri. Kiam la generalo Fanjul, senuniforma, venis tagmeze de la 19a, diman?e, al la kazerno, [3] tiu restis malkomunikigita kun la aliaj insurekciintoj. Intertempe la registaro decidis akcepti la peton de armiloj fare de la maldekstraj organizoj, kaj ?efe de la milicanoj de la CNT , kies ?efa figuro tie kaj tiam estis Cipriano Mera , ?us elirinta el prizono. Plejparto de la pafiloj ne havis la necesajn fermilajn pecojn, kiuj estis en la Montokazerno, do tuje ekis la atako por validigi la pafilojn necesajn por kontra?stari la pu?on.

La sie?o [ redakti | redakti fonton ]

Dum la tago 19a venis al la kazerno oficiroj, falangistoj, monarkiistoj kaj aliaj pu?istoj. Post harango fare de la generalo Fanjul, ili klopodis eliri al la urbo por konkeri strategiajn punktojn, sed jam tiam la kontra?pu?istoj estis ?irka?inte la kazernon kaj ili havis ?irka? 5,000 ?us ricevitajn pafilojn [4] kaj estis membroj de la sindikatoj UGT kaj CNT, krom fidelaj policanoj, totale ?irka? 8,000. La pu?istoj ekpafis per mitraletoj kaj la sie?antoj iome retiri?is. En la kazerno estis ?irka? 2,000 militistoj kaj ?irka? 500 civiluloj defende la pu?on.

Matene de la 20a la aviadiloj kaj la artilerio komencis bombardadi kaj la sie?itoj apena? havis ?ancojn. Kiam oni montris blankajn flagojn el fenestroj kaj la sie?antoj, alproksimi?is sie?itoj pafis kaj tio ripeti?is. Sendepende ?u tio estis intence a? sekvo de konfuzo, ?i kolerigis la sie?antojn, kiuj poste lin?omortigis lastajn defendantojn a? kapitulaciintojn, kaim finfine posttagemze ili sukcesis rompi la pordon kaj eniri al la kazerno.

Sekvo [ redakti | redakti fonton ]

La resto de pu?istoj de Madrido estis venkitaj kaj nur malgranda nombro sukcesis fu?i al la montaro, kie ili atendis aliajn trupojn de Franko. Dume la fidelaj fortoj profitis tiun venkon kiel sprono al sekurigi la ?efurbon kaj nuligi la aliajn insurekciulojn de proksimaj urbo kiaj Toledo a? Gvadala?aro .

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. ≪Testimonios del 18 de julio: A la sombra del Cuartel de la Montana≫ Arkivigite je 2007-10-15 per la retarkivo Wayback Machine ? Carlos Sampelayo
  2. Ruiz Manjon-Cabeza, Octavio (1990). La Segunda Republica y la guerra , Madrid: Rialp. pp. 405. ISBN 84-321-2115-0 .
  3. Cervera Gil, Javier (2006). Madrid en Guerra - La ciudad clandestina, 1936 - 1939 . Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-4731-4 , pa?o 49.
  4. Hugh Thomas, Historia de la guerra civil espanola, Barcelona, 1976 ( ISBN 2-221-08559-0 ), pa?o 254.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]