Scenaristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Scenaristo estas verkisto kiu praktikas la arton kaj metion verki scenaron sur kiu amaskomunikiloj , kiel filmoj , televidprogramoj kaj videoludoj , estas bazataj. Historie tiu laboro estas iel simila al tiu de dramaturgoj kiuj por teatro verkis teatra?ojn kun du bazaj konsistoj, nome la dialogo kaj plej ofte kaj due indikoj por la ludado. Por programoj de radio kaj televido oni fokusas al dialogo (respektive monologo ).

En kino la laboro de scenaristo estas tre specifa kun apartaj dedi?oj al fotografio , koloroj, lumo ktp. Pro la granda pezo de la kinindustrio, la scenaristoj (?efe en Holivudo ) konstituas apartan tavolon tre presti?a kun propraj sindikatoj , estante celo mem de la scenaroj (historioj) por specifaj filmoj, kiu ludis gravan rolon en difinitaj epokoj ( Makartiismo ) ktp.