Sargasa Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Maro de Sargasoj , kun indiko de la ?irka?aj marfluoj.

La Maro de Sargasoj a? Sargasa Maro estas regiono de la norda Atlantiko kiu etendi?as inter la meridianoj 70º kaj 40º Okcidente kaj la paraleloj 25º al 35º Norde, kun totala surfaco ?kvankam varia? de 3.500.000 km 2 , kiu karakteri?as pro ofta malesto de ventoj , marfluoj kaj abundo de planktono kaj algoj , tiuj lastaj formante surfacajn marajn ≪arbarojn≫ kiuj povas etendi?i el horizonto al horizonto kaj konsistigis kune kun la ≪plenaj kalmoj [1] enorman malhelpon por la navigado ekde la epoko de la Malkovro de Ameriko .

Fizikaj karakteroj [ redakti | redakti fonton ]

La areo, ovalforma, havas neprecizajn limojn ?ar ?i ne tu?as teron ?kun la unika escepto de la insuloj Bermudoj ? , kaj ties limoj konsistas el gravaj marfluoj  : Okcidente la Golfa Marfluo , norde tiu de la Nordatlantika marfluo kaj sude unu el la ekvatoraj marfluoj.

La ?irka?aj marfluoj komponas sistemon de surfacaj akvoj relative varmaj kiu movi?as malrapide la? la direkto de la montriloj en horlo?o, super la plej profondaj akvoj de la oceano, multe pli malvarmaj kaj densaj. Tiu tavoleco de la akvo la? densecoj, ka?zita de la diferenco de temperaturo, ka?zas gravajn ekologiajn konsekvencojn. En la surfacaj akvoj, kien alvenas lumo, abundas la vegetala planktono , kiu konsumas salojn kiel la fosfatoj kaj nitratoj . Pro la diferenco de denseco, la surfaca akvo apena? miksi?as kun la akvo malvarma kaj ri?a je mineraloj en la malsupraj tavoloj, kiuj povus remeti la konsumitajn slaojn. Pro tio, en la supraj regionoj de la maro de Sargasoj apena? ekzistas animala vivo, kaj la regiono mem malhavus biologian intereson se ne estus pro la algo kiu nomigas la maron, nome sargaso ( genro Sargassum ), kiu formas grandajn kampojn, plenegajn de maraj organismoj.

La Sargasa Maro estis unu el la malkovroj de Kristoforo Kolumbo en lia unua veturo al Ameriko .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Estis la portugalaj maristoj kiuj nomigis kaj la algon kaj la maron . La sargaso estas algo kiu formas grandajn implikitajn arojn, kiuj flosi?as pere de vezikoj plenaj de gaso, kaj kiuj etendi?as ?is la horizonto. Ofte, la portugalaj ?ipoj bremsi?is pro la algoj, kaj e? restis blokitaj en ilil, kio permesis la ?ipanarojn sufi?e trankvile studi la planton. ?ar ili devenis el lando kie abundas la vitoj, la aroj de gasvezikoj ?ajnis al ili kiel grapoloj de varianto nomita salgazo. Tiele ricevis sian nomon la maro de Sargasoj. La sargaso devenas de tipo de algoj kiuj kutime kreski?as alglue al la rokoj proksimaj al la marbordoj, sed adapti?is entute al la tutmara vivo, kaj nun flosas en la supraj tavoloj de la oceano.

Estas la loko elektita de Angilo por la ovodemetado la tutan jaron.

Miksa?o [ redakti | redakti fonton ]

La specifaj karakteroj de la maro de Sargasoj, kun amplekso de ?irka? unu triono de la surfaco de Usono konsistigis ?iam enorman malhelpon al la velado , inspirante sennombrajn legendojn kaj mitojn pri kiuj poste oni kreis fikciajn verkojn:

  • La ≪maro supersargasa≫ estas la dimensio kien iras la perdita?oj, la? Charles Hoy Fort , verkisto kaj priser?ito de nenormalaj fenomenoj. La? Fort, la malaperoj povas esti konsiderataj kiel teletransportoj nenormalaj kaj spontaneaj de objekto al alia dimensio. Hipotezo sendube ne tre subteninda, kiun tamen Fort prezentis kiel la skeptikoj de la antikva Grekio , kiel kontrastebla teorio.
  • La libro de A. Bertram Chandler ≪En la alternativa universo≫ [2] ?ajne inspiri?is en la ideo de Fort, ?ar ?i priskribas ≪supermaron≫ en la spaco, kie la ?efroluloj malkovras multajn perditajn spaco?ipojn kaj mar?ipojn, kelkaj historiaj kaj kelkaj fikciaj, kiuj ≪estis trapasintaj dimensian barilon≫.
  • Unu de las legendoj rilataj al la maro de Sargasoj eliris el la erara kredo de maristoj pri la fakto, ke la abundo de algoj estis signalo de rifoj a? sabla?oj, kio helpis ilin lokigi tie la ≪mergitan kontinenton≫ de Atlantida . Reale, la zono havas mezavera?an profondecon de pli da 450 metroj.
  • La maro de Sargasoj estas la unika maro difinita de fizikaj kaj biologiaj karakteroj kiuj ne inkludas la kontribuon de marbordoj.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Plena kalmo: Esprimo amplekse disvastigita inter maristoj, kiu aludas al la kompleta trankvileco de la aero super la maro, malhelpante entute la anta?eniron de la vel?ipoj .
  2. A. Bertram Chandler , Into the Alternate Universe, Eld. Ace, Londono, 1964, ISBN 978-0-441-37109-9

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]