Santa Cruz
(signifante en la
hispana
, "Sankta Kruco") estas urbo en la ?tato
Kalifornio
de
Usono
. Dum la jaro
2004
?i havis 54.700 lo?antojn. La urbo situas en samnoma distrikto Santa Cruz kaj estas ties administra centro. La urba teritorio kovras 40,4 kvadratajn kilometrojn. Santa Cruz situas proksimume 100 kilometrojn sude de
San-Francisko
?e la norda rando de la
golfeto de Monterey
de la
Pacifika Oceano
.
Nordokcidente de la urbo trovi?as la teritorio de la
Universitato de Kalifornio en Santa Cruz
, en pitoreska situo meze de granda pinarbaro.
Origine la regiono de Santa Cruz estis lo?ata fare de indianoj de la tribo
Ohlone
. Meze de la
18-a jarcento
la hispanaj konkeristoj konstruigis kristanan misiejon, al kiu ili la? la kristana festotago "sankta kruco", dum kiu fondi?is la misiejo (la 28-a de a?gusto
1791
), ricevis la
hispanan
nomon
Santa Cruz
.
La misiejo estis la dekdua de entute 21 kristanaj misiejoj en la hispana provinco
Alta California
("Supra Kalifornio"). En ili vivis kaj laboris indianoj de la triboj
Ohlone
kaj poste anka?
Jokut
, kiuj estis konvertitaj al la kristana kredo. Dum la jaro
1818
la misiejo estis dumtempe forlasita pro timo de pirata atako. Oni vokis hispanajn kamparanojn kaj soldatojn de la proksimeco, por la celo ke ili gardu kaj defendu la misiejon, sed anstata?e ili mem prirabis kaj parte detruis ?in. Dum la sekvaj jaroj
tertremoj
plue detruis la konstrua?ojn, kaj meze de la
19-a jarcento
la misiejo estis definitive forlasita. La nomon "Santa Cruz" tamen transprenis la ?irka?e ekestintaj kamparanaj setlejoj. La lokaj indianoj estis minacitaj kaj forpelitaj de la hispandevenaj setlistoj, multaj mortis pro el E?ropo alportitaj malsanoj a? pro la fortegaj laboroj por la hispanaj koloniistaj setlistoj.
Meze de la 19-a jarcento la nombro de lo?antoj tre kreskis pro enmigrintoj el Skotlando, Italio, ?inio kaj Portugalio. La hispanaj setlistoj de la novaj enmigrintoj estis senposedigitaj kaj forpelitaj, post kiam
Kalifornio
i?is ?tato de
Usono
. Forta tertremo de la jaro 1989 detruis multajn konstrua?ojn aparte en la urbocentro.
Tamen la pejza?e interesa marborda regiono da?re estas preferata lo?loko, kaj la a?etprezoj por privataj konstrua?oj, sendepende de konjunkturaj tutlandaj kreskoj kaj malkreskoj de tiaj prezoj, da?re kompare altaj.
La
Universitato de Kalifornio en Santa Cruz
, kiu situas en pitoreska areo meze de granda pinarbaro, nordokcidente de la urbo, estas la plej grava ekonomia faktoro kaj plej granda dunganto de la urbo. La universitato aparte konatas pro sia programo pri
astrofiziko
kaj
marbiologio
. Plue la universitato havas la renomon esti aparte liberala, kaj sekve aparte multaj studentoj de alternativaj vivoformoj troveblas tie. Kaj la prelegejoj, institutoj, man?ejoj kaj studentaj lo?ejaroj trovi?as sur vasta areo de arbara parko kaj estas interligitaj per piediraj kaj biciklaj vojoj.
Tradiciaj industriaj entreprenoj pro la altaj kostoj plejparte transloki?is al aliaj partoj de Usono a? al aliaj naciaj ?tatoj. Lige al la alternativa vivstilo de multaj urbanoj kaj pro longa tradicio de
ondorajdado
?e la urbaj pla?oj, pri kio entuziasmas ne nur multaj el la urbaj studentoj, en Santa Cruz ekestis konataj produktejoj de sportaj iloj, ekzemple la firmaoj
O'Neill
, kiu produktas ilon por breta velado, a?
Osprey
, kiu fabrikas
dorsosakojn
. Sed anka? entreprenetoj, kiuj koncentri?as pri alternativaj formoj de energiproduktado, ekzistas pli ol proporcie.
Krome multaj pli etaj teknologiaj firmaoj lige al la komputila industrio en la proksima
Silicia Valo
fiksis sian sidejon en la urbo. Konata ekzemplo estas la nuna firmao
Fullpower
de la multobla milionulo
Philippe Kahn
, anta?a fondinto de la firmao
Borland
.
En Santa Cruz, kiu havas la kromnomon
surf city
, urbo de ondorajdado, dum la jaro
1885
unuafoje en Kalifornio praktiki?is la sporto de
ondorajdado
, veninta el
Havajo
. ?is la nuntempo multaj internaciaj konkursoj de ondorajdado kaj
breta velado
okazas en la
Pacifika Oceano
proksime de la urbaj pla?oj.
La
Santa Cruz Beach Boardwalk
, la plej malnova amuzparko de Kalifornio, en kiu vidindas ekzemple la atrakcio
Giant Dipper
de 1924, situas ?e pla?a promenejo de la urbo kaj ?is la nuntempo aldone altiras multajn turistojn.
La urbo havas ja?tan havenon, kiu gastigas multajn sportajn velboatojn ? ne ekzistas haveno por komercaj
kargo?ipoj
.