Sameoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sameoj
Samit ( nord-samea )
Saemieh ( sud-samea )
Same ( lule-samea kaj pite-samea )
Sammiliih ( anar-samea )
Sa?mmla ( skolt-samea )
Са?мь ( kildin-samea )
Flago
Samea nacia flago
etno ? Indi?enaj popoloj
finn-ugroj
Suma populacio
~80,000
?tatoj kun signifa populacio
  Norvegio 37,890?60,000 [1]
  Svedio 14,600?36,000 [2]
  Finnlando 9,350 [3]
  Rusio 1,991 [4]
  Usono 480 (unua generacio)
945 (la unua kaj la dua)
[5]
  Ukrainio 136 (en 2001) [6]
Lingvo(j)
sameaj lingvoj ( akala-samea , anar-samea , kildin-samea , kemi-samea , lule-samea , nord-samea , skolt-samea , pite-samea , ter-samea , sud-samea , ume-samea ); norvega , sveda , suoma , rusa
Religio
Indi?ena ?amanismo , kristanismo : luteranismo (interalie lestadianismo ) kaj ortodoksismo
v ? d ? r
La lo?areo de la Sameoj

La Sameoj ( nord-samee   Sapmi a? Sapmela? ( sg. ) [7] ) estas la indi?enaj lo?antoj de Norda Kaloto , trovi?antaj tie jam en prahistorio . Ili anka? nomi?as "laponoj", sed tiu vorto estas foje konsiderata malrespekta kaj evitinda. Hodia? Sameoj ?efe lo?as en Finnmark kaj Troms ( Norvegio ), Norrland ( Svedio ), Lappi ( Finnlando ) kaj Kola duoninsulo ( Rusio ). Anka? lo?as kelkaj en Nordland kaj Trøndelag ( Norvegio ). Oni kalkulas ke ekzistas inter 50 mil kaj 100 mil Sameoj, kun plejofta kalkulo je 85 000 Sameoj, el tiuj ?irka? duono lo?anta en Norvegio. La due plej grandan Samean enlo?antaron havas Svedio, dum nur etaj grupoj ankora? vivas en Finnlando kaj Rusio. La tutan areon parte enlo?atan de Sameoj oni kelkfoje nomas Sameio . ?i samgrandas kiel Svedio.

La Sameoj parolas sameajn lingvojn , kiuj estas finn-ugraj kaj parencaj al la finna .

Sven-Roald Nystø, Aili Keskitalo kaj Ole Henrik Magga. La dua, tria kaj unua prezidantoj de la Samea Parlamento en Norvegio.
Samea familio en Norvegio (1900)

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Dum la frua ?tonepoko , 1100 - 500 anta? Kristo, registreblas klara kontrasto inter du malsamaj kulturo-socioj, en meza kaj norda Nordio , respektive. La nordaj lo?antoj elmontras sciojn kaj kulturon similajn al tiuj pli oriente (la tielnomata " kulturo Anajino ", kun armiloj kaj instrumentoj el bronzo kaj fero ), kaj unikan asbest-ceramikan arton. Ver?ajne la kulturo Anajino lan?is la ferepokon en Nordion, kaj ?is la 17-a jarcento kelkaj homoj la?dire scipovis identigi montojn kun valoraj metaloj. Tion oni anka? konsideras la eko de la Samea kulturo, sed necesas pliaj esploroj.

La unuan fojon Sameoj menciitis skribe, estis en la libro Germania de Tacitus , jaro 98 post Kristo. Li nomis ilin fenni , vorto parenca al nia finna .

Skribo de Jordanes de ?irka? 551 anka? mencias Sameojn.

Dum la epoko de la Praskandinava lingvo (200-500) la Sameoj kontakti?is kun ?ermanoj (Pranorvegoj kaj Prasvedoj), ?ar la Sameaj lingvoj hodia? konservas kelkajn praskandinavajn vortojn. Pratempe ili lo?is ?is multe pli sude ol hodia?, kaj fakte Samea lingvo estis parolata en Femundsmarka ?is 1993.

Dum la mezepoko sudaj Skandinavoj ekkoloniigadis nordan Sameion, kio kondukis al konfliktoj inter la novlo?antoj kaj la Sameaj boacistoj. ?ar nefiksitis la limoj, la Sameoj de temp' al tempo devis pagi imposton al Norvegio, Svedio kaj Rusio samtempe. Svedio kreis tielnomatajn lappmarker ("laponaj kampoj") (Ume, Pite, Lule kaj Torne) por marki areojn kie koloniigado kontra?le?is. Tiujn "kampojn" oni nomis Lappland . Dum la vikinga epoko ?irka? duono de Svedio kaj Norvegio, kaj preska? tuta Suomio estis "laponaj kampoj". Dum Norvegio estis Dana kolonio (?. 1400-1800), estis Samea popolkontinuo ekde Trøndelag ( Røros ) kaj norden. Kelkaj Sameoj tiutempe forlasis la vivon kiel nomadaj boacistoj de la ebena?oj kaj montaroj, kaj translo?i?is Norvegi-marborden. Ili apudvivis Norvegojn, kaj vivtenis sin per fi?ado kaj bienetumado. Tiujn la Skandinavoj nomis "maraj sameoj".

En 20-a jarcento estis konfliktoj inter Sameoj kaj Norvega registaro pro la konstruado de digoj ?e diversaj riveroj (aparte ?e rivero Alta .

Samea lingvo [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo samea lingvaro .

La sameoj parolas diversajn sameajn lingvojn, el kiuj la nord-samea lingvo estas la plej granda.

Religio [ redakti | redakti fonton ]

La anta?kristana Samea religio da?ris ?is ?irka? 1800. Kristanismo enkonduki?is jam en la 11-a jarcento, sed la Biblio estis tradukita multe pli poste. En la 16-a jarcento Skandinavaj pastroj penis kristanigi Sameojn per kruelaj metodoj, kiel bruligado de homoj kaj religiaj iloj ( runtamburoj ). Nur post la sameigo de la Biblio amaso da Sameoj sin lasis bapti.

La Samea religio estis natura religio , kie la famili?efo ludis rolon de ?amano . ?i anka? havis multajn kunajn elementojn kun la Norena mitologio . La Samea mitologio dividas trajtojn kun tiuj de Siberio kaj de Nordameriko . ?i estis zorge esplorita de Lars Levi Læstadius . Lia persona kristana movado, la lestadianismo , forte influis la Sameojn.

La Sameaj ?amanoj muzikis per instrumentoj runtamburo kaj fluto " fadno ". Kelkfoje ili uzis la runtamburon por a?guri. Anka? estis "sang-haltigistoj" kiuj la?dire povis ?esigi sangofluon de vundoj per sor?a kantado.

Muziko [ redakti | redakti fonton ]

Tradiciaj muzikiloj jam menciitas sub "religio". Famas la tradicia Samea kantospeco jojko , kiu similas al jodlo . Moderntempe muzikistoj kiel Mari Boine miksis jojkon kun popo kaj aliaj modernaj muzik-?enroj.

Sameoj hodia? [ redakti | redakti fonton ]

Samea flago

Nur malmultaj hodia?e sin vivtenas per boacado. Kelkaj fi?as , kaj kelkaj gajnas monon de Samea lignoarto kaj turismo , sed plejparto vivas samkiel siaj Skandinavaj kaj finnaj najbaroj. En Svedio kaj Norvegio estas propraj Sameaj asembleoj , kiuj elektas prezidentojn . Multaj Sameoj translogi?is suden, kaj onidire estas pli da Sameoj en Oslo ol en Norda Norvegio. En tiu laste menciita ejo ankora? troveblas multaj "maraj sameoj", kiuj sin vivtenas per fi?ado. En iliaj lo?lokoj ( Laplando ) la sameoj havas jam de 1992 la rajton je servoj en sia propra lingvo ?e ?tataj kaj komunumaj oficejoj kaj en malsanulejoj [8] .

Sameio havas ekde 1986 propran flagon , kaj nacian himnon , Sami soga lavlla , kiu signifas "La kanto de l' Samea popolo" en la Nord-Samea. En 1992 oni unuafoje festis la Samean nacian tagon , la 6-a de februaro .

Famaj sameoj [ redakti | redakti fonton ]

En Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

  • La revuo "Kuriero" de Unesko dedi?is sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indi?enaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indi?enaj Lingvoj. [10] Kelkaj el ties artikoloj temas pri kiel la diversaj indi?enaj komunumoj frontas la minacojn de la klimata ?an?o pere de tradicia sciaro. Tiukadre la artikolo La Sameoj en Jokkmokk: defii modernecon , de Marie Roue, temas pri la ekologiismaj konceptoj inter Sameoj, nome pri la minacoj kiuj endan?erigas la pa?tejojn de iliaj boacoj . [11]
  • Carolus Linnaeus : Iter Lapponicum ? Voja?o al Laponio (trad. kaj komentis Sten Johansson; helpis pri trad. de latina?oj Istvan Ertl). Dum tiu veturado norden kaj en okcidentan Finnlandon Lineo verkas ian taglibron , en kiu li notas renkontojn kun bestoj (partikulare birdoj), plantoj (partikulare floroj) kaj homoj (partikulare sameoj). Multaj interesaj indikoj pri la vivo kaj kutimo de sameoj. [12]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Samea parlamento de Finnlando

Samea lingvaro

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Focus on Sami in Norway . Arkivita el la originalo je 9 March 2012.
  2. Samer  ( svede ). Arkivita el la originalo je 11 September 2017. Alirita 15 September 2017.
  3. Eduskunta ? Kirjallinen kysymys 20/2009 . Arkivita el la originalo je 2 June 2014.
  4. Russian census of 2002 . Arkivita el la originalo je 7 November 2017. Alirita 17 February 2010.
  5. Table 1. First, Second, and Total Responses to the Ancestry Question by Detailed Ancestry Code: 2000 (XLS) (22 January 2007). Arkivita el la originalo je 23 July 2017. Alirita 11 February 2016.
  6. National composition of population, 2001 census  ( ukraine ). Arkivita el la originalo je 23 July 2020. Alirita 6 November 2012.
  7. La? Hans-Hermann Bartens. (1989) Lehrbuch der saamische (lappischen) Sprache . Hamburg: Helmut Buske Verlag, p. 536 . ISBN 3-87118-885-9 . , pa?o 497
  8. Asta Torpo, Mia sperto kiel instruistino de sveda lingvo [ rompita ligilo ] , 83-a Itala Kongreso de Esperanto, a?gusto 2016 ( esperante ).
  9. anonco pri la nacia tago de sameoj, la 6-a de februaro (2013), en retejo la Esperantoklubo de Stokholmo ( esperante )
  10. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 pa?oj ( esperante ).
  11. La Sameoj en Jokkmokk: defii modernecon , de Marie Roue, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, pa?oj 26-27 ( esperante ). Tradukis el la angla lingvo Ursula Grattapaglia ( Brazilo ).
  12. Carolus Linnaeus : Iter Lapponicum ? Voja?o al Laponio ; En Beletra Almanako 35 , junio 2019. pp. 88-102. ( esperante )