한국   대만   중국   일본 
Rivereto - Vikipedio Saltu al enhavo

Rivereto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rojo )
Altmontara rivereto en la kantono Grizono , Svislando

Kutime naturan akvofluon oni nomas rivereto a? rojo , se ?i ne estas pli lar?a ol 5 metroj. Pli lar?ajn akvofluojn oni nomas rivero .

Karakteriza?oj de rivereto estas la variado de la flurapido de la akvo , ?iaj temperaturaj kondi?oj, la organismoj troveblaj en ?i kaj la grado de la influeblo per kemia?oj . Riveretoj malpli ol riveroj kapablas adapti la terenon por sia fluo, male: ili devas multe pli adapti sian fluon al la tereno.

Lingva noto [ redakti | redakti fonton ]

Apud la la?- Fundamenta esprimo "rivereto" kelkaj Esperantistoj, precipe literaturistoj, uzas anka? la ne-oficialan novradikon "rojo" kun la sama signifo.

Tamen la? ReVo , rojo estas natura akvofluo pli malgranda ol rivereto , do ne sinonimo de rivereto [1] .

Specoj de riveretoj [ redakti | redakti fonton ]

La?regione eblas dividi la riveretojn je tri ?eftipoj:

Ebena?a rivereto: Zenn ?e Atzenhof (Furth), Germanio
Drentsche Aa , Nederlando

En altmontaraj riveretoj pro la granda niveldiferenco la akvo havas pli grandajn rapidecon kaj forton. Tio sekvigas pli bonan provizon per oksigeno , sed anka? pli da erozio . La akvofundo estas tre ?tonri?a. La bestoj , kiuj vivas en tia rivereto estas tre sentemaj pri manko de oksigeno. Apena? troveblas akvoplantoj.

En mezmontaraj riveretoj la dekliveco estas malpli granda kaj sekve anka? la flurapido. Apud erozio anka? okazas sedimenti?o . insuletoj kaj sablo dunoj ?iam ree formi?as en diversaj lokoj.

En ebena?aj riveretoj la dekliveco estas plej malgranda. La akvo fluas malrapide la? lar?aj meandroj . Sedimenti?o kaj nutra?abundo estas sufi?e grandaj, tiel ke la akvofundo estas sabloza kaj enhavas multe da organika materialo . Ju malpli rapide fluas la rivereto, des pli da akvoplantoj vivas en ?i.

La priskribita situo povas esti tre diversa pro intervenoj de homo . Rektigoj kaj enkonduko de poluiloj en riveretojn kondukas al grandaj perturboj de la natura fluo kaj limigo de mempurigebleco de kurantaj akvoj en proksimeco de industrio kaj agrikulturo . Fosfatoj kaj nitratoj ka?zas vastan kreskon de algoj , la kloakakvo ka?zas amasan reprodukti?on de bakterioj .

Monta roj fluejo en A?stralio

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]