El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard SCHERINGER
(naski?inta la
13-an de septembro
1904
en
Akeno
, mortinta la
9-an de majo
1986
en
Hamburgo
) estis
germana
soldato kaj politikisto komunista.
La filo de prusa oficiro frekventis gimnaziojn en
Koblenz
kaj
Steglitz-Zehlendorf
. Li aktivis en 1923 kontra? separi?emaj samnacianoj de
Rejnlando
kaj la franca okupadtruparo en Koblenz, de kie li fu?is Berlinon. Tie li ali?is al
ekstremismaj dekstraj
grupoj. En septembro 1923 li partoprenis la Ribelon de
Kostrzyn
de la t.n.
Nigra regna armeo
. En marto 1924 li pasigis la abiturientan ekzamenon kaj i?is jam en aprilo de la sama jaro oficirkandidato en
Ulm
. Samloke li plialtrangi?is je
le?tenanteco
.
Pro
nacisocialismaj
agadoj li arestitis kune kun la kamaradoj Hanns Ludin kaj Hans Friedrich Wendt en la 19.3.1930 kaj kondamitis je 18 monatoj da malliberi?o en la citadelo Gollnow. Influite de komunismaj arestitoj Scheringer "konverti?is" de unu ekstremismo al alia. En aprilo 1932 li denove kondamnitis je 30 monatoj da malliberi?o pro komunisteco. Amnestiite la? ordono de la
regna prezidanto
Paul von Hindenburg
li retiri?is sur la bienon Durrnhof en
Kosching
proksime de
Ingolstadt
.
En majo 1934 li edzinigis Marianne Heisch, kiu naskis na? infanojn. Dum la
Rohm-pu?o
en junio 1934 Scheringer denove arestitis; tamen li soldatis kiel oficiro dum la tuta
Dua mondmilito
, i.a en Franclando kaj Sovetunio.
Malmilitkaptiti?inte en septembro 1945 pro malsano far la
usona armeo
li revenis hejmen. Estante membro de
Komunista Partio de Germanio
(KPD) li estis du monatojn ?tata sekretario en la
bavara
ministerio pri agrikulturo. Inter 1945 kaj 1956 li estis ano de la estraro de KPD en Bavario, ?is 1956 li estis anka? deputito en la Landa parlamento de Bavario. En julio 1956 li kondamitis je du jaroj da mallibereco pro ellaboro de "Programo pri la unuigo de Germanlando"
[1]
sed ne devis eniri prizonon. En 1959 aperis lia libro
Das große Los ? Unter Soldaten. Bauern und Rebellen
. En 1968 li i?is membro de la novefondita partio
Deutsche Kommunistische Partei
(DKP). Vane li volis konvinki
Ernst Junger
partopreni manifestaciojn pri paco. Okaze de la datreveno 70-a naski?taga li ricevis medalon fare de la lo?vila?o, la partiuloj de
Sozialistische Einheitspartei Deutschlands
donis al li honore la "Karl-Marx-ordenon".
Lia filo Konrad Scheringer estis inter 1994 kaj 2002 deputito de
La Maldekstro
en la
Landa Parlamento de Turingio
, la filo Johannes Scheringer inter 1990 kaj 2001 deputito por la sama partio en
Meklenburgo-Anta?pomerio
.
- ↑
En tiu ?i programo de novembro 1952 la komunistanoj postulis pu?on kontra? la registaro de
Konrad Adenauer
kaj forigon de la usona imperialisma sistemo.
- Otto-Ernst Schuddekopf:
Nationalbolschewismus in Deutschland
, Frankfurt/M.-Berlin-Wien 1972 (=Ullstein 2996, 1973),
ISBN 3-548-02996-5
- "Scheringer, Richard". En: Hermann Weber, Andreas Herbst:
Deutsche Kommunisten. Biographisches Handbuch 1918 bis 1945.
2-a eldono, Berlino 2008,
ISBN 978-3-320-02130-6
.