한국   대만   중국   일본 
Richard Cromwell - Vikipedio Saltu al enhavo

Richard Cromwell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Cromwell
Persona informo
Richard Cromwell
Naski?o 4-an de oktobro 1626 ( 1626-10-04 )
en Huntingdon
Morto 12-an de julio 1712 ( 1712-07-12 ) (85-jara?a)
en Cheshunt
Tombo Church of All Saints, Hursley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
?tataneco Re?lando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Felsted School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Roundhead (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Oliver Cromwell Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Elizabeth Cromwell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Henry Cromwell (en) Traduki, Bridget Cromwell (en) Traduki, Frances Cromwell , Elizabeth Claypole kaj Mary Cromwell, Countess Fauconberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Dorothy Maijor (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Anne Cromwell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Richard CROMWELL (n. la 4-an de oktobro 1626 , m. la 12-an de julio 1712 ) estis filo de Oliver Cromwell kaj na? monatojn de 1658-1659 regis Brition kiel Lordo-Protektanto .

Richard naski?is en Huntingdon kaj estis la tria filo de Oliver Cromwell kaj ties edzino Elizabeta.

Komenca vivo [ redakti | redakti fonton ]

Pri lia komenca vivo malmulte certas. Eble dum la dua duono de la 1640-aj jaroj (kaj dum la finaj jaroj de la angla enlanda milito ) li ani?is al la parlamenta armeo. En 1649 li edzi?is al Dorothy Maijor, filino de sinjoro de Hampshire . Ili havis na? idojn, el kiuj kvar atingis plena?on. Li servis kiel magistrato en Hampshire.

Li i?is parlamentano por Hamphire en 1654, kaj por Kembri?o en 1656. Julion 1658 li i?is kanceliero de la Universitato de Oksfordo .

Lordo-protektanto [ redakti | redakti fonton ]

Oni ur?is lian patron nomumi sekvulon, kaj ver?ajnas ke nelonge anta? sia morto (la 3-an de septembro 1658) Oliver Cromwell nomumis Richard. ?iukaze Richard sekvis sian patron kiel lordo-protektanto. Tamen li ?uis malpli da subteno ol sia patro. Estis financaj problemoj: la registaro ?uldis du milonojn da pundoj . Estis akraj malakordoj inter la pli ekstremaj respublikistoj kaj aliaj parlamentanoj. Plejparte mankis al Richard milita sperto kaj tial la ?efaj armeaj oficiroj ne tro fidis al li. Siaparte, la parlamentanoj timis ke la generaloj komplotus ?tatrenverson, proklamis ke oficiroj ne rajtas kunveni sen la klara permeso de Richard Cromwell, kaj komandis la oficirojn ?uri ke ili ne perforte malebligos parlamentajn debatojn. Fine la armeo postulis la disigon de la angla parlamento: post iom da hezito, Richard Cromwell faris tion la 22-an de aprilo 1659. La 25-an de majo li abdikis post akordo ke li ricevu pension kaj ke oni pagu liajn ?uldojn. Subtenantoj de la monarkio ofte moknomis lin, ekzemple kiel "Re?ino Dick" kaj "kaduka Dick".

Fina vivo [ redakti | redakti fonton ]

Vintre de 1659, kiam esti?is gravaj politikaj malakordoj, estis onidiroj ke Richard Cromwell renomumi?us lordo-protektanto, sed tio ne okazis. Julion 1660, post la surtronigo de Karlo la 2-a (Anglio) , li transloki?is al Parizo , forlasante sian edzinon en Anglio. Poste li iris al pluraj e?ropaj kortegoj. ?irka? 1680 li revenis en Anglion, kie li vivis kiel privata sinjoro kaj ne partoprenis politikajn aferojn.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]