한국   대만   중국   일본 
Religia arto - Vikipedio Saltu al enhavo

Religia arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu madono de Sandro Botticelli apartenas al la kristana religia arto.

Religia arto estas nomigo uzata por ?iuj artaj produktoj kiuj havas kiel celon kulton, adoron a? prezentadon de religio a? dio . La?longe de la jarcentoj la religia arto klopodas prezenti diajn rakontojn kaj aspektojn pere de pentra?oj , skulpta?oj kaj mozaikoj . La reprezentoj plej oftaj en kristanismo por ekzemplo montras la bapton , la ju?on, la krucumon, la morton kaj la resurekton de Kristo , kaj anka? aliajn temojn rilatajn al la Virgulino Maria a? bildojn de epizodoj de la Biblio . [1]

Pro striktaj preskriboj kontra? la pentra?oj ?u de homoj a? bestoj kiuj povus okazigi idolismon , la islama arto disvolvigis unikan karakteron, uzante nombrajn unuarangajn formojn: geometria, arabeca, flora kaj kaligrafia. La islama arto montris vidon de la mondo ekvilibra, harmonieca. Tio tendencas al la spirita esenco pli ol al la fizika formo. Tiu ne montras pentra?ojn de sanktuloj nek bildojn de la historioj de la Korano , sed esprimas fundamentajn konceptojn kiaj la senfina naturo de Dio.

La plej parto de la arto tibet- budhisma estas rilata kun la praktiko de Va?rajano . La tibeta arto inkludas tangkaojn kaj mandalojn , ofte inkludante la pentra?ojn de Budhoj kaj Bodisatvoj . La kreado de budhisma arto ?enerale estas farita kiel meditado . La arta?o estas rare subskribita de la artisto. Alia fako de la tibet-budhisma arto inkludas metalajn ritilojn, kiaj purbaojn, klo?ojn kaj vajraojn .

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Arte Sacro, historiayarte.net, [1] konsultita la 19an de Septembro de 2016.