Ramadano
(
arabe
?????
) estas la na?a monato de la
islama kalendaro
. ?i estas monato de
fasto
. La fini?o de la fastado estas markita per la festo
Eid ul-Fitr
.
Tiu
fasto
, arabe ?a?m ?????. (vorto kiu signifas sin deteni, ne fari) havas la sencon rezigni pro pio je ?io, kio rigardatas kiel rompo de la fasto, t. e. man?i, trinki, amori, inciti?i a? malbone konduti, kaj tio ekde tagi?o ?is sunsubiro.
Tiu tempo (malnokto) estas difinita per tio,
ke eblas okule distingi blankan fadenon de nigra. (Tiu metodo estas iom nepreciza, sed la tempo de matena ekfasto, nomita "Imsak", estas aparte signita en la kalendaroj de pre?o, kiuj kutime estas havebla en la moskeoj).
La
Korano
diras pri fastado en la dua
surao
:
184.
... Al vi estas ordonite fasti, kiel estis ordonite al tiuj,
kiuj estis anta? vi, por ke vi evitu la malbonon.
185.
Tio validas por fiksita nombro da tagoj;
sed kiu el vi estas malsana a? en voja?o,
tiu fastu poste por la sama nombro da tagoj;
kaj por tiuj, kiuj ne kapablas fari tion krom
[escepte] per grava ofero, estos eble alie plenumi ilian devon,
nome nutri malri?ulon.
Kaj por tiu, kiu faros bonon,
pli ol estas devo, de pli bone estos por li;
kaj fasti estas bone por vi,
se nur vi komprenas tion.
186.
Estas la monato Ramadan,
en kiu estis sendita al vi la Korano kiel gvidilo por la homaro
kaj kiel evidenta signo kaj ekkonigilo.
Kiu el vi estos hejme en tiu monato, tiu fastu.
Kiu tamen estas malsana a? en voja?o,
tiu fastu poste por la sama nombro da tagoj...
(El
La Nobla Korano
, tradukita de
Italo Chiussi
,
Kopenhago
1970
.)
La
Nokto de la Destino
(arabe Laylatu l-Qadr ???? ?????), estas la celebrado de du gravaj festoj en Islamo dum la sankta kaj fasta monato Ramadano.