Provincoj de Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Finnlando estas dividita al 19 modernaj provincoj a? regionoj ( finne singulare maakunta , plurale maakunnat , svede   landskap , plurale landskap ). [1] La provincoj estas regataj desube: la provincajn deputitarojn elektas a? la deputitoj de ?iaj komunumoj a?, por la provincoj Alando kaj Kainuu, rekte la lo?antaro. ?is la fino de 2009 la lando havis anka? 6 guberniojn (finne laani , svede lan ), kiuj estis distriktoj de ?tata administrado, sed tiuj estis malfonditaj. La provinco Alando havas ampleksan a?tonomion.

Esperanto-finnaj kaj Esperanto-svedaj vortaroj tradukas la koncepton maakunta respektive landskap al Esperanto per la vorto "provinco", kaj la historian koncepton laani respektive lan al Esperanto per la vorto "gubernio", nelaste pro la longa rusa regado en Finnlando, kiam la koncepto de laani en la rusa lingvo nomatis plurale Губерний (gubernij) = gubernioj kaj la koncepto de maakunta ruse nomatis plurale Провинций (provincij) = provincoj. Aliaj e?ropaj lingvoj nun tradukas maakunta respektive landskap per ekvivalento de la vorto "regiono" (ekz. angle regions , france regions , hispane regiones , itale regioni ktp.), kaj tradukas la historiajn unuojn laani respektive lan per ekvivalento de la vorto "provinco". Tio kontrastas al la esperanta lingvouzo kaj povas ka?zi konfuzon. Sed tiom longe kiom ne ?an?atas la Esperanto-finnaj kaj Esperanto-svedaj vortaroj, por la esperanta lingvouzo la propraj vortaroj pli gravas ol la lingvouzo en aliaj lingvoj.

La nunaj provincoj [ redakti | redakti fonton ]

La provincoj de Finnlando
  1. Laponio
  2. Norda Ostrobotnio
  3. Kainuu
  4. Norda Karelio
  5. Norda Savonio
  6. Suda Savonio
  7. Suda Ostrobotnio
  8. Ostrobotnio
  9. Pirkanmaa
  10. Satakunta
  11. Meza Ostrobotnio
  12. Meza Finnlando
  13. Origina Finnlando
  14. Suda Karelio
  15. Paijanne-Tavastio
  16. Origina Tavastio
  17. Uusimaa ; ?is la fino de 2010 Orienta Uusimaa estis aparta provinco
  18. Kymenlaakso
  19. Alando

Ekde 1997 ?is la fino de 2009 tiuj provincoj situis en la tiamaj ses gubernioj jene:

Laponia gubernio : 1 Laponio

Gubernio Oulu : 2 Norda Ostrobotnio, 3 Kainuu

Gubernio Orienta Finnlando : 4 Norda Karelio, 5 Norda Savonio, 6 Suda Savonio

Gubernio Okcidenta Finnlando : 7 Suda Ostrobotnio, 8 Ostrobotnio, 9 Pirkanmaa, 10 Satakunta, 11 Meza Ostrobotnio, 12 Meza Finnlando, 13 Varsinais-Suomi

Gubernio Suda Finnlando : 14 Suda Karelio, 15 Paijanne-Tavastio, 16 Suda Tavastio, 17 Uusimaa, (?is 2010) Orienta Uusimaa, 18 Kymenlaakso

Alando (kun aparta statuso): 19 Alando

Lo?antaro kaj ?efurboj [ redakti | redakti fonton ]

Nomo ?efurbo Lo?antaro (fine de 2015) Prognozo en 2030 Areo km² Denseco lo?./km²
Alando Mariehamn 28 992 27 388 1 553 18,7
Suda Karelio Lappeenranta 131 113 127 435 5 329 24,6
Suda Ostrobotnio Seinajoki 192 580 172 261 13 443 14,3
Suda Savonio Mikkeli 150 292 140 304 14 257 10,5
Kainuu Kajaani 78 388 68 621 24 499 3,65
Origina Tavastio Hameenlinna 174 682 165 548 5 198 33,6
Meza Ostrobotnio Kokkola / Karleby 68 990 62 870 5 019 13,7
Meza Finnlando Jyvaskyla 275 7222 257 426 16 702 16,5
Kymenlaakso Kotka 178 675 172 652 5 148 34,7
finna Laponio Rovaniemi 180 848 162 300 92 660 1,95
Pirkanmaa Tampere 506 098 475 749 12 585 40,2
Ostrobotnio Vaasa / Vasa 181 635 161 064 7 752 23,4
Norda Karelio Joensuu 164 744 144 720 17 761 9,28
Norda Ostrobotnio Oulu 406 966 369 268 35 508 11,5
Norda Savonio Kuopio 248 112 220 154 16 768 14,8
Paijanne-Tavastio Lahti 201 532 193 330 5 124 39,3
Satakunta Pori 222 920 214 599 7 819 28,5
Uusimaa Helsinki / Helsingfors 1 620 163 1 575 591 9 096 178
Origina Finnlando Turku / Abo 474 164 474 547 10 662 44,5

Referencoj kaj notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. nord-samee   eanangoddi , anar-samee   eennamkodde kaj skolt-samee   maddka?dd