Prezidanto de Surinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidanto de Surinamo
flago
Chan Santokhi
publika posteno
prezidanto ? ?tatestro ? ?efministro
Komenco 25-a de novembro 1975 vd
Lando(j) Surinamo vd
Retejo Oficiala retejo
v ? d ? r

La Prezidanto de la Respubliko Surinamo ( nederlande President van de Republiek Suriname ) la? la ?tata konstitucio de 1987 estas la ?tatestro kaj registarestro de Surinamo .

La nuna prezidanto estas Chan Santokhi .

La posteno de ?tata prezidanto en la nuna formo instali?is la 25-an de novembro 1975 lige al la ?tata sendependi?o de Surinamo disde la anta?a kolonia potenco Nederlando. La unua postenulo estis d-ro Johan Ferrier , instruisto kaj veterana politikisto kiu jam de 1968 oficis kiel gobiernestro de la kolonio. Li estis devigita rezigni pri sia posteno en a?gusto 1980, kaj plurajn monatojn post la pu?o la plejparto de la politika potenco estis transigita al la armea gvidistaro gvide de Desi Bouterse . De tiam ?is 1988, la nomumitaj prezidantoj estis esence "pupoj" sub kontrolo de la armeestraro, kiu fakte diktatore regis la ?taton. Ekde 1988, jaron post ekfunkcio de demokratia konstitucio, principe reekzistis liberaj ?tataj prezidantoj, kvankam fine de 1990 la armeo ankora?foje perforte demisiigis la tiaman prezidanton Ramsewak Shankar kaj instalis kiel prezidanto la politikiston Johannes Kraag . Ekde 1991 la prezidantoj estas demokratie elektataj.

Listo [ redakti | redakti fonton ]

nomo personaj datumoj oficperiodo
Johan Ferrier (* 1910 , † 2010 ) 25-a de novembro 1975 - 13-a de a?gusto 1980
Hendrick Rudolf Chin A Sen (* 1934 , † 1999 ) 16-a de a?gusto 1980 - 4-a de februaro 1982
Ramdat Misier (* 1926 , † 2004 ) 4-a de februaro 1982 - 25-a de januaro 1988
Ramsewak Shankar (* 1937 ) 25-a de januaro 1988 - 24-a de decembro 1990
Ivan Graanoogst 24-a de decembro 1990 - 29-a de decembro 1990
Johan Kraag (* 1913 , † 1996 ) 29-a de decembro 1990 - 16-a de septembro 1991
Ronald Venetiaan (* 1936 ) 16-a de septembro 1991 - 14-a de septembro 1996
Jules Albert Wijdenbosch (* 1941 ) 14-a de septembro 1996 - 12-a de a?gusto 2000
Ronald Venetiaan (* 1936 ) 12-a de a?gusto 2000 - 12-a de a?gusto 2010
Desi Bouterse (* 1945 ) 12-a de a?gusto 2010 - 2020
Chan Santokhi (* 1959 ) 2020 - nun

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]