La
Pre?ejo Sankta Gregorio
, anka? nomita
Pre?ejo de la komercistoj
(
germane
Kaufmannskirche
) estas unu el la multnombraj pre?ejoj en la urbocentro de
Erfurto
.
La komencoj de la mallar?a baziliko sen transepto estas interfakulare iomete disputata. Eble ?i estis fondo de
frisaj
komercistoj el la 8-a jc. Pli modernaj esploroj tamen ne plu kredas tiom longan historion. ?i estas la sola dutura paro?a pre?ejo en la urbo. La nuna konstrua?o estis farita post la incendio de 1291 la? gotika stilo (?is 1368). La malfrurenesanca meblaro ene estas de 1584-1625.
- Jam en 1522 predikis
Martin Luther
tie ?i: pri tio ekzistas memoriga kruco survande (ekstere).
- Dum la
Tridekjara milito
la pre?ejo servis kiel garnizona kirko de la
svedaj
trupoj.
- Johann Ambrosius Bach
, patro de
Johann Sebastian Bach
estis baptita ?i tie kaj edzi?is samloke.
- De la Bach-klano ne malpli ol 73 infanoj baptitis tie ?i, 19 paroj geedzi?is kaj 60 familianoj estis enterigitaj sur la pre?eja tombejo.
- 1855-1865: Grandstilaj resta?radlaboroj kun instalo de flankaj galerioj.
- 1944: Dama?oj pro bombardo; resta?rado ?is 1952 (altaro ?is 1955; ambono inter 1987-92; suda turo en 1994; norda turo en 2001).
- En 1965 malkonstruitis arthistorie altvalora, barokstila paro?a domo el la 18-a jc pro trafikcirkulaj ka?zoj norde de la pre?ejo malgra? klopodoj de scienculoj savi ?in
[1]
[2]
.
- En 1989 okazis diversaj aran?oj, kiuj helpis konduki finfine al la
disfalo de GDR
.
Ekzistas planoj multfunkciigi la pre?ejon: krome al liturgia uzo ?i estu je dispono anka? al kultura?oj kaj sociala?oj. Forigu ene la galerioj kaj la sidbenkoj kaj ?e la suda flanko en direkto al
Anger-placo
alikonstruitu moderna ortangula ejeto el diafana vitro
[3]
.
La 8.50 m alta kaj 3,60 m lar?a ?efaltaro faritis el tilioligno fare de la gefratoj Friedemann en 1625. Pentrita kaj ornumita ?i tamen estas nur en 1671 fare de Michael Kesweiß el
Gotha
, supoze pro la esplodo de la
Tridekjara milito
. La originala ?efaltaro estis dama?ita en 1594 pro terenfalo de volba?o.
?i estas
poliptiko
kun meza kesto, nemoveblaj flankaj aloj kaj arta surmeta?o sur
predelo
. Meze oni vidas la Lastan Vesperman?on, enkadrigitan de du kolonoj kaj flankaj aloj. Sur la maldekstra alo videblas sube la
Anunciacio
kaj malsube la naski?o de Jesuo. Dekstre oni vidas sube la
Cirkumcidon de la Sinjoro
kaj malsube la bapton. Amba? flankaj aloj ekstere estas limigitaj per bildoj de evangelistoj.
La supra parto montras centre la
Krucumon de Jesuo
, kiu flankatas maldekstre de la
Resurekto de Jesuo
kaj dekstre de la
?ieliro
. Krome estas maldekstre supre la
Lasta ju?o
kaj dekstre la damniteco. Sur la plej supra parto estas Jesuo kiel lasta ju?isto sidanta sur ?ielarko kun
Moseo
kaj Johano kaj an?elkapoj.
La surmeta?o konsistas el kvar starantaj an?eloj kun la torturiloj. Sur la predelo estas skribita en la latina, la aramea, la hebrea kaj la greka lingvoj: "?i tio estas mia korpo, ?i tio estas mia sango." (Mt. 26, 26?28).
La gefratoj Friedemann faris en 1598 anka? la ambonon, altan 7 metrojn, ?e la suda pilastro de la triumfarko en la ?orejo. Nur de post la resta?rado en la 19-a jc datumas la pupitro de ?e la norda flanko.
La ambono prezentas bilde la evangelian doktrinon.
Adamo
kaj
Evo
?e la piedo simboligas la homaron. Ili estas benataj de
Abrahamo
, kies beno sterni?as anka? super
Isaakon
,
Jakobon
kaj
Ji?ajon
(la trio trovi?as super Abrahamo). Sub la ambona korbo estas
Davido
kiel psalmisto (kun
harpo
), krome
Maria
kun
Jesuo
kaj la prapatroj de Jesuo. Supre rekte sur la korbo estas Jesuo kiel Dolorplenulo. Tie trovi?as anka?
Johano la Baptisto
. Sur la ambona baldakeno ekstere estas la dis?iploj kun la escepto de
Judaso Iskarioto
, krome
Ambrozio de Milano
,
A?gusteno de Hipono
,
Sankta Hieronimo
,
Gregorio la Granda
kaj la simboloj de la
Sankta Triunuo
interne.
Sur la ?tuparo al la predika pupitro bildi?as sur ses reliefoj la
kredokonfeso
de
Kreado
tra la Savo ?is la sanktigo. Krome oni vidas la
Lastan Vesperman?on
kaj la
Lastan ju?on
. Sur la pordo de la ambono estas du aliaj reliefoj: pri ?telistoj perforte penetrintaj en ?afostalon kaj pri la rekonduko de la gregoj. Latina enskribo tekstas:
Ego sum ostium ovium - Mi estas la pordo de la ?afoj.
(Joh 10,7). Pordo estas simbolo por la Savanto; la predikanto nur tra ?i pervenos al la a?skultanta komunumo.
La? anonima kroniknotico la baptopelvo staris dum pasko de 1608 en la
?orejo
. ?i estas el
grejso
, alta je 1,07 m, lar?a je 55 cm. ?ia sepopla piedo montras profetojn el la
Malnova Testamento
, kiuj anoncas la venon de la
Mesio
.
La plej malsuba pelvo enkadritas de
puttoj
flugilhavaj kun torturiloj. La puttoj signifu la
Novan Testamenton
. Pro la kompleta mergo de la baptontoj surakven dum pli fruaj jarcentoj, la ?tona pelvo estas tre profunda. Hodia? trovi?as plata pelveto el latuno sur ?i, ?ar la baptorito ?an?i?is.
La unua orgeno estis farita en 1511 fare de Barthel Herings kaj en 1686 anstata?igita per nova modelo de
Christoph Junge
. Renovigis la instrumenton en 1911
Wilhelm Ruhlmann
. En 1957 la firmao Schuster & Sohn faris la ?is nun videblan orgenon. ?i estas ?e la okcidenta vando, alta ja 8 m, lar?a je 9 m.
[4]
?e la nordvando de la longa navo trovi?as sub la orgena galerio du pentra?oj de la erfurtano Christian Richter. Unu montras la svedan prefekton Caspar Ermes (+ 1648) kun filo; la alia ties edzinon Anna (+1654) kun du mortintaj infanoj. Amba? pentra?oj estas altaj je 1,60 m kaj lar?aj je 1,05 m. Sur la Ermes-bildo videblas fone panoramo de la urbo Erfurto. ?i estas de 1650, la bildo de la edzino estas 5 jarojn pli maljuna.
En la suda flanka navo (nordvande) estas alia bildo (2,32 x 1,17 m), de 1170. Oni vidas la ?. en 1680 forpasitan magistron Nikolaus Stenger. Tiu homo estis dum longa tempo pastoro surloke kaj krome profesoro ?e la
Universitato de Erfurto
. Fone videblas la plej malnova a?tentika bildo de la pre?ejo.
La ?orejaj muroj havas plurajn epitafojn. La terenfalo de la arka?o en 1594 ver?ajne dama?is la aliajn malnovajn. Restis la epitafo de
Hans Ziegler
(1584), de Wolfgang von Tettau (1585) kaj de la familio de Sigismund von der Sachsen (1592).
La post 1594 faritaj epitafoj originas el la ateliero de la gefratoj Friedemann. ?ie en la kirko trovi?as tombslaboj kaj epitafoj datumantaj de ?is la 17-a jc.
- Ernst Haetge:
Die Kunstdenkmale der Provinz Sachsen. Die Stadt Erfurt. Kaufmannskirche
Band 2, Teil 2. August Hopfer Verlag, Burg 1932.