Polico

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Polico
registara organiza?o
registara organiza?o pri aplikado de le?o
v ? d ? r
Policanoj en Novjorko , Usono .
Policveturilo, policanoj kaj policaparato en Pollando

Polico estas administracio komisiita por prizorgi la publikan ordon kaj sendan?erecon. En la policejo laboras policistoj (policanoj).

Sekreta polico (a? politika polico) estas spionaj, sekurecaj a? policaj agentejoj kiuj kovras operacojn kontra? politikaj opoziciantojn kaj disidentoj.

Polica ?tato estas ?tato , en kiu la registaro tenas striktan kontrolon de ?iaj lo?antoj, ?efe per abolicio de homaj rajtoj kaj ofte anka? kun helpo de sekreta polico . La re?imo en polica stato estas propre anti- demokratia , kaj ofte similas al armea re?imo .

Diverslandaj policoj [ redakti | redakti fonton ]

Lokaj filioj [ redakti | redakti fonton ]

Internaciaj organizoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Polico kaj Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

Eduard Mybs kaj Albert Schramm kun grupo de esperantistoj-policistoj de Dresdeno, 1908
Vienaj policistoj kun Klara Zamenhof kaj Odo Bujwid dum UK 1924

Estas merito de la iama hungara polica inspektoro, A?gusto Marich , kolekti unue izolulojn al unueca organizo. En 1908 li eldonis la gazeton ?Polica Revuo“, sed monmanko tre balda? ?esigis ?in. En 1911 la prezidanto de la Polica Klubo Esperantista de Parizo A. Miguiere kaj ?ia sekretario, E. Tison, policinspektoroj, fondis la Internacian Esperantistan Polican Asocion kaj eldonis revuon Internacia Polica Bulteno . Samjare en Antverpeno fondi?is Esperantista Polica Asocio, kiu ne etendi?is al aliaj landoj. La milito ?esigis amba? unui?ojn.

En 1922 Marich eklaboris, en Budape?to eldonis novan revuon La Policisto . Dum la UK en Nurnberg 1923 policistoj el 6 landoj fondis la Tutmondan Polican Ligon (TPL), la? iniciato de Marich, kiu nomi?is ?enerala direktoro. Iom post iom Marich agis tute memvole, fondis pliajn ligojn profesiajn, celis unuigi ?iujn kune kun la anoj de TPL en Tutmonda Ligo de la Ordo. Li emis ordigi la ordon kaj fine atingis ?aoson kompletan. Li uzis fantaziajn statistikojn pri milo da membroj kaj sekretarioj, da?re eksperimentis per provoj la? subitaj ideoj: Malgra? promesoj kaj certigoj, La Policisto aperis ne regule, ?iujare nur kelkfoje, ?is fine en 1928 ?i malaperis. Post dujara silento li en 1930 ekeldonis en Nederlando La Policiston mimeografite, ?ajnigante plenan interkonsenton de la liganaro.

Multe da energio, tempo kaj mono estis perditaj per la agado de Marich, sed per helpo de Internacia Centra Komitato (ICK) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA) la reorganizado de la ligo iom post iom sukcesis. Vicprezidanto P. Beier, direktoroj A. Pohle kaj Paul Teuchner kaj ?efkasisto A. Grafe dissendis dumil alvokojn al ?iuj liganoj por inviti ilin, fondi novan pli bonan ligon. Rezulto estis konstato ke centoj de la enregistritaj anoj ekzistis nur sur papero, krom 50 anoj el Leipzig apena? la sama nombro de la iamaj anoj de TPL respondis kaj deklaris reali?on al la nova ligo, kiu nomi?is Internacia Polica Ligo (IPL) kaj efektive en 1930 estis fondita en Dresdeno . Prezidanto fari?is d-ro M. Ruth en Bern, liga direktoro Paul Teuchner en Leipzig, ?efkasisto A. Grafe en Chemnitz , redaktoro A. Pohle en Dresdeno. IPL interkonsentis kun UEA pri reciproka inter?an?o de servoj.

?efe post la unua mondmilito diversaj registaroj kaj magistratoj interesi?is pri Esperanto kaj ?ia enkonduko en la polico. Specialaj kursoj por policistoj efektivis en 1907: Stokholmo , en 1909: Bukare?to , Galatz , Dresdeno , Bonn-Bad Godesberg , en 1914: Parizo , en 1916: ?arbin , en 1921: Lisbono , en 1923: Londono , en 1924: Ateno , Leipzig , Linz , Vieno , Talino , en 1925: Varsovio kaj ?iuj pli grandaj urboj de Pollando, Graz , Antverpeno , en 1930: Berlino , Antverpeno, en 1931: Oslo , Ocu (Japanio), Kolding , Riesa , Hamburgo , Lisbono. Dume en aliaj lokoj nenomitaj en polica rondo nur ekflamis la lernado, sed en la nomitaj urboj ?enerale oni fondis grupojn, kies parto trovis registaran kaj magistratan subtenojn. En 1923, 1924, 1926 la sakslanda ministerio de interno pagis Esperanto-kursojn el ?tata kaso en Leipzig, Chemnitz, ?endarmaj stacioj Arnsdorf kaj Rodewisch sub la kondi?o, ke la kursa partopreno estu de?ora devo. En 1927 la saksa ?tata policadministracio aplikigis la ekzamenregularon por fremdlingvaj lernantoj anka? por Esperanto. En 1930 en Berlino la policprezidanto disponigis por tri ?eh-kursoj kun pli ol ducent policistoj senkostan instruejon kaj ?iujn elspezojn por instruado pagis la prusa ministerio de interno. En 1921 la sakslanda kaj en 1926 la prusa ministerioj dekretis, ke esperantistaj policistoj portu post sukcesa ekzameno la Esperanto-insignon. Enkonduko de Esperanto en policaj lernejoj okazis en 1920 en Madrid, en 1924 en Bukare?to , Vieno , Linz , Weimar kaj Hannoversch Munden . En 1921 la polica direkcio en Leipzig ordonis establon de Esperanto-de?orejo, sekvinta la ekzemplon de Dresdeno.

La ?i-tema artikolo en Enciklopedio de Esperanto el 1934 aldonas ankora?, ke "multloke la Esperanto-afero bone komenci?is, sed post fini?o de la kurso la intereso malforti?is kaj fine ?esis, kvankam la dekretoj publikigitaj ankora? validas. Gravan rolon ludos la uzado de Esperanto en la kriminala fako kaj IPL atendas tion post nelonge."

Komence de 1933 IPL ricevis gravan instigon, kiam akceptis la oficon kiel liga prezidanto Henri Mouton , ?tata konsilisto en la Prefekturo de Polico en Parizo.

La policfaka gazeto Internacia Polica Bulteno , kiu jam de 1911 ?is 1914 aperis kiel organo de IPEA, revivi?is en 1928 , aperinta kiel monata polica fakrevuo kaj oficala organo de IPL. Administranta redaktoro de la gazeto en 1933 estis s-ro Schwartz, "inspecteur de police speciale", en Strasburgo-Meinau, Francio.

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Centrum szkolenia policji w Legionowie. Wiedza i umiej?tno?ci. Police Training Centre en Legionowo. Knowledge and skills , Legionowo 2020, p. 111 ISBN 978-83-62455-39-3

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]