한국   대만   중국   일본 
Pluvombro - Vikipedio Saltu al enhavo

Pluvombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de pluvombro.

Pluvombro estas seka areo sur la lofa flanko de montoj . La montoj blokas la trairon de pluv -produktantaj veterosistemoj, ?etante " ombron " de sekeco malanta? si. Kiel montrite per la diagramo dekstren, la varma humida aero estas "tirita" per la dominantaj ventoj super monto. Tiam ?i densigas kaj faligas precipita?on kaj la seka aero movas anta?en postlasante pluvombron malanta? la monto.

Priskribo [ redakti | redakti fonton ]

Varma humida aero supreniras per orografia levi?o al la pinto de montara sistemo a? granda monto. Pro malkreskanta atmosfera premo kun kreskanta altitudo, la aero disetendi?is kaj adiabate malvarmeti?as al la punkto ke la aero atingas sian adiabatan rosopunkton (kiu ne estas la sama kiel sian konstantan preman rosopunkton ofte raportita en veterprognozoj ). ?e la adiabata rosopunkto, humideco densigas sur la monto kaj ?i precipita?as pinte kaj ventflanke. La aero malsupreniras sur la lea flanko, sed pro la procezo de precipita?o, ?i perdis multon de sia origina humideco. Tipe, malsupreniranta aero anka? varmi?as pro adiabata kunpremado (vidu fenojn ) malsupren je la lea flanko de la monto, kreante aridan regionon [1] .

Regionoj kun notinda pluvombro [ redakti | redakti fonton ]

La Tibeta Altebena?o (supre), eble la plej bona ekzemplo de pluvombro. Pluvo ne okazas trans Himalajo , kondukante al arida vetero je la lea flanko de la montaro .
Agastijamala-Montetoj baras al Tirunelveli (Suda Barato) musonojn , kreinte pluvombran regionon.

Ekzistas regulaj ?ablonoj de dominantaj ventoj trovitaj en zonoj ?irka? la ekvatora regiono de la tero . La zono de la pasatoj estas la zono inter proksimume 30° N kaj 30° S, blovante superrege el la nordoriento en la norda duonglobo kaj el la sudoriento en la suda duonglobo .

La okcidento-ventoj estas la dominantaj ventoj en la mezaj latitudoj inter 30 kaj 60 gradoj de latitudo , blovante superrege el la sudokcidento en la norda duonglobo kaj el la nordokcidento en la suda duonglobo. La plej fortaj okcidentaj ventoj en la mezaj latitudoj povas veni en la Mu?antaj Kvardekoj inter 30 kaj 50 gradoj de latitudo.

Ekzemploj de notinda pluvombro inkludas :

Azio [ redakti | redakti fonton ]

Sudameriko [ redakti | redakti fonton ]

  • Atakama-Dezerto en ?ilio estas la plej seka ne- antarkta dezerto en la mondo ?ar ?i estas barita por humideco je amba? flankoj ( de Andoj en la oriento kaj pro alta premo super la Pacifika Oceano je latitudo kiu malhelpas humidecon por eniri ekde la okcidento ).
  • La argentina vinoregiono de Mendozo estas preska? tute dependa de irigacio ; oni uzas akvon el la multaj riveroj kiuj drenas gla?ero -glacion de Andoj. La proksima ?ilia vinoregiono de Valle Central aliflanke, estas situanta sur la ?ilia flanko de la Andoj kaj havas maran klimaton .
  • Patagonujo estas pluvombrita por la dominantaj okcidentaj ventoj per Andoj kaj estas aridaj (ekzemple en Santa Cruz malmulte da areoj estas kultiveblaj, la pa?tejoj estante malbonaj, akvoj nesufi?aj kaj salaj akvujoj sufi?e multnombraj).

Nordameriko [ redakti | redakti fonton ]

La plej multaj pluvombroj en okcidenta Usono estas ka?zitaj de montaraj sistemoj, precipe Sierra Nevada kaj Kaskada Montaro [2] , kiuj kaptas pluvon kaj ne?on kiuj alimaniere atingus valon en la ?irmo de la mez-latitude dominantaj okcidentaj ventoj.

  • La dezertoj de la Nordamerikaj Grandaj Ebena?oj en Usono kaj Meksiko , kiu inkludas la sekajn areojn oriente de Kaskada Montaro de Oregono kaj Va?ingtonio kaj Granda Baseno , kiuj ampleksas preska? ?ion el Nevado kaj partoj de Utaho , estas pluvombritaj.
  • La seka precipita?o- re?imo de la Nordamerikaj Grandaj Ebena?oj de okcidenta Kanado kaj centra Usono povas esti atribuita en granda parto al la pluvombro de Nordamerika Kordilero .
  • Mojave-Dezerto , Nigra-roka Dezerto, Sonora-Dezerto , kaj ?iua?a dezertoj ?iuj estas en regionoj kiuj estas pluvombritaj.
  • La trafe-nomita Valo de Morto en Usono, malanta? kaj de Kaliforniaj Marbordaj Montaroj kaj de Sierra Nevada, estas unu el la plej sekaj lokoj sur la planedo .
  • En la Koloradia Front-Montaro la precipita?o estas limigita al tiu kiun ?i faligas super la kontinenta akvodislimo . Dum multaj lokoj okcidente de la akvodislimo ricevas tiel multon kiel 1 000 mm de precipita?o tra la jaro, kelkaj lokoj sur la orienta flanko, precipe Evergreen ( Koloradio ) kaj Denvero nur ricevas proksimume 400 mm. Tiel, la kontinenta akvodislimo agas kiel bariero por la precipita?o. Tiu efiko nur validas por okcidente-orienten irantaj ?tormoj .
  • Kiam malaltprema areoj suden superiras Rokan Montaron , ili povas ka?zi altan precipita?on je la orienta flanko kaj neniun je la okcidenta flanko. Tiu malofte okazas.
  • La rok-montara Front-Montaro en Montano montras areojn de limigita precipita?o tiel longe kiel la veterosistemoj pasantaj super la montaro venas de la okcidento. La nuboj seki?os konsiderinde anta? ol ili atingas la montarajn pintojn.
  • La orientaj deklivoj de la marbordaj montaroj en centra kaj suda Kalifornio anka? fortran?as la sudan Valo San Joaquin de sufi?e da precipita?o por certigi dezert-similajn kondi?ojn en areoj ?irka? Bakersfield (Kalifornio).
  • La areoj en la oriento de Marborda Montaro kaj Kaskada Montaro en la regiono de Brita Kolumbio , Kanado kaj la usonaj sub?tatoj de Va?ingtonio, Oregono kaj Idaho estas situantaj en pluvombro.
  • La Dungenes-Valo ?irka? Sequim (Va?ingtonio) situas en la pluvombro de Olimpa Montaro . La areo jare ricevas 300 mm da pluvo, malpli ol duono de la kvanto ricevita en proksima Port Angeles kaj ?irka? 10% el tiuj kiuj faloj en Forksj sur la okcidenta flanko de la montoj.
  • La efiko ekaperas e? en orienta Usono. Kvankam multe pli humida ol iuj ajn evidentaj dezertoj a? stepoj, ?enandoah-Valo plejparte en okcidenta Virginio , situanta inter Blu-kresta Montaro kaj Apala?aj Montoj , estas pli seka ol areoj en la oriento kaj okcidento ?ar la modestaj montoj reduktas pluvokvanton ene de la valo. La pli malgranda pluvokvanto ol tiu de ?irka?aj regionoj igas tiun longan valon paradokse pli ri?an agrikulturan areon ol pli pluvoplenajn areojn proksime.

E?ropo [ redakti | redakti fonton ]

  • Peninoj de Norda Anglujo , la Kimraj Montoj, kaj la Altebena?oj de Skotujo kreas grandan pluvombron kiu kovras preska? la tutecon de la Orienta Unui?inta Re?lando , kun ekzemple Glasgovo kaj Man?estro ricevante ?irka?e duoblan pluvokvanton de Edinburgo kaj Jorko respektive. La kontrasto estas e? pli forta plu norde, kie Aberdeno ricevas ?irka? triono de la pluvokvanto de Fort William ( Skotujo ) a? Skye . La Mar?oj ( angle : Fens ) de Orienta Anglujo ricevas similajn pluvokvantojn kiel Sevilo [3] .
  • Kantabra Montaro faras klaran disigon inter "Verda Hispanujo" en la nordo kaj la seka centra altebena?o. La norden-fruntantaj deklivoj ricevas altan pluvokvanton de Biskaja Golfo , sed la sudaj deklivoj trovi?as en la pluvombro. La plej evidenta efiko sur Iberujo okazas en la almeriaj , murciaj kaj alikantaj areoj, ?iu kun meza pluvokvanto de 300 mm kaj la plej sekaj punktoj en E?ropo ( vidu Natura Parko Cabo de Gata-Nijar ) plejparte rezulto de la montaroj irantaj tra ilia okcidenta flanko, kiuj blokas la okcidentajn ventojn.
  • Kelkaj valoj en internaj Alpoj anka? estas forte pluvombritaj de la altaj ?irka?aj montoj.
  • Limanje-Ebena?o ( A?vernjo ) kaj Forez-Ebena?o ( Haute-Loire , Puy-de-Dome ) en norda Centra Masivo , Francujo , estas anka? relative pluvombritaj ( plejmulte Limanje-Ebena?o ) de Chaine des Puys ( ?is 2 000 mm da jara pluvo por la montopintoj kaj sub 600 mm por Clermont-Ferrand , kiu estas unu el la plej sekaj lokoj en la lando ).
  • La piemonta vinoregiono de norda Italujo estas pluvombrita de la montoj kiuj ?irka?as ?in je preska? ?iu flanko. Asti ricevas nur 527 mm da jara precipita?o, igante ?in unu el la plej sekaj lokoj en kontinenta Italujo [4] .
  • Ateno estas tre ?irmita per montoj de la fortaj humideco-portantaj ventoj de Adriatika Maro kaj ricevas nur kvaronon de la pluvokvanton de la plej granda parto de Albanujo .
  • Skandinava Montaro kreas pluvombron por malalta?oj oriente de la montaro kaj malhelpas la oceanan klimaton de enpenetri pli fore orienten; tiel Bergen okcidente de la montaro ricevas 2 250 mm da precipita?o ?iujare dum Oslo ricevas nur 760 mm, kaj Skjak ( Norvegujo ), municipo situanta en profunda valo, ricevas nur 280 mm.

Afriko [ redakti | redakti fonton ]

  • La leaj flankoj de la insulo de Madagaskaro , kiu subi?as orientajn alterajn ventojn, estas humidaj tropikaj , dum la okcidentaj kaj sudaj flankoj de la insulo situas en la pluvombro de la centraj altebena?oj kaj hejmigas dornarbarojn kaj dezertojn. La sama validas por la insulo de Reunio .
  • La formado de Atlasoj estis rigardita minimume kiel parte respondeca por la klimat?an?o kiu poste kreis Saharon . Ekzistas forta pluvombra efiko al la suda flanko de la montoj.

Oceanio [ redakti | redakti fonton ]

  • Novkaledonio trovi?as rajde sur la Tropiko de Kaprikorno , inter 19° kaj 23° suda latitudo . La klimato de la insuloj estas tropika, kaj pluvokvanto estas alportita per la pasatoj el la oriento. La okcidenta flanko de Granda Tero pluvombre situas kontra? la centraj montoj, kaj la pluvokvanto avera?e estas signife pli malalta.
  • Havajo anka? havas pluvareojn de la insuloj kiuj estas dezertaj, multe al la surprizo de multaj turistoj . Orografia levi?o produktas la duan plej altan jarpluvan rekordon de la mondo, 12,7 metrojn , sur Ka?ajo-Insulo; la lofa flanko estas kompreneble pluvombrita [1] . La tuta Kahulave-Insulo situas en la pluvombro de la mavi-insula Orient-Mavia Vulkano .
  • En Novzelando estas trovata unu el la plej rimarkindaj pluvombroj ie ajn en la mondo. Sur Suda Insulo, Sudaj Alpoj kaptas humidecon venintan el Tasmana Maro. La montara sistemo ampleksas signifajn gla?erojn kaj proksimume 6 300 mm al 8 900 mm likvan akvekvivalenton je jaro. En la oriento kaj suba deklivoj de Sudaj Alpoj , apena? 50 km for de la ne?aj pintoj, ?iujaraj pluvokvantoj sumi?as ?is malpli ol 760 mm kaj en kelkaj areoj ?is malpli ol 380 mm.
  • En Tasmanio , unu el la sub?tatoj de A?stralio , la centra Meztero-Regiono (angle : Midlands ) estas en forta pluvombro kaj ricevas nur proksimume kvinonon tiom multe da pluvokvanto kiom la altebena?oj en la okcidento.
  • En Novsudkimrujo kaj Viktorio (amba? sub?tatoj de A?stralio), la Monaro-regiono estas ?irmita fare de kaj la Ne?aj Montoj al la nordokcidentaj kaj la ?emaraj monto?enoj en la sudoriento. Sekve, partoj de ?i estas tiel sekaj kiel la tritiko -kultivadoteroj de tiuj sub?tatoj.
  • Anka? en Viktorio, la areo ?irka? Port-Filip-Golfo estas en la pluvombro de Otvej-Montaro. La areo inter Geelong kaj Werribee estas la plej seka parto de suda Viktorio: dum kresto de tiu Otvej-Montaro ricevas 2 000 milimetrojn da pluvo je jaro, la areo ?irka? Malgranda Rivero ricevas tiom malmulton kiom 420 milimetrojn ?iujare, kio estas tiom malmulto kiom Nhill a? Longreach.
  • La occident-a?stralia Tritiko-Zono kaj la regiono Grand-Sudo estas ?irmitaj de Darling-Montaro en la okcidento : Mandurah, apud la marbordo , jare ricevas proksimume 700 mm. Dwellingup, 40 km landinternen kaj en la centro de la montaro, jare ricevas pli ol 1000 mm dum Narrogin, 130 km pli fore orienten, jare ricevas malpli ol 500 mm.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. 1,0 1,1 Whiteman, C. David. (2000) Mountain Meteorology: Fundamentals and Applications . Oxford University Press. ISBN 0-19-513271-8 .
  2. How mountains influence rainfall patterns . USA Today . Alirita 2008-02-29.
  3. UK Rainfall averages . Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2010-02-18. Alirita 2011-09-07.
  4. Asti weather . weatherbase.com .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]