한국   대만   중국   일본 
Placo Tian An Men - Vikipedio Saltu al enhavo

Placo Tian An Men

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La placo Tian An Men en Pekino.
Placo Tian An Men
placo [+]

Lando ?inio

Situo Pekino
- koordinatoj 39° 54′ 16″  N , 116° 23′ 29″  O (mapo) 39.904567 116.391392 Koordinatoj: 39° 54′ 16″  N , 116° 23′ 29″  O (mapo)
Akvokolektejo 0,4 km² (40 ha ) [+]
Areo 0,4 km² (40 ha ) [+]

Kreo 1417

Placo Tian An Men (Pekino)
Placo Tian An Men (Pekino)
DEC
Map
Placo Tian An Men

Vikimedia Komunejo :   Tiananmen Square [+]
En TTT : Oficiala retejo [+]
v ? d ? r

La placo Tian An Men ( ?ine   天安??? , pinjine : Ti?n'?nmen Gu?ngch?ng , “Pordego de ?iela Paco”) estas fama, vasta placo de la ?ina ?efurbo Pekino . La placo tiel nomi?as pro la pordego Tian An Men , enirejo al la imperiestra palaco , kiu situas apud la placo. Tiu ?i artikolo temas pri la placo. Sur la placo okazis gravaj eventoj politikaj, ?ar ?i estas placo proksimuma al la sidejo de ?ina registaro .

Priskribo [ redakti | redakti fonton ]

Dum dinastio Ming kaj Qing , Tian An Men estis la ?efa pordo de la Imperiestra Palaco. En 1420 Ming-dinastio konstrui?is pordego Cheng Tian Men ( ?ine   承天門 ) tie, kaj en 1651 (la 8-a jaro de la erao de la imperiestro Shunzhi ) oni rekonstruis ?in kaj alinomis ?in Tian An Men. La pordega turo estas granda halo kun skulptitaj traboj kaj pentritaj kolonoj ru?e lakitaj kaj fiksitaj per orumitaj lignaj najloj. Tiam oni nomis la pordegon Pordo de ?inio .

Anta? pordo Tian An Men fluas la rivero Jinshui ( ?ine   金水河 ), super kiu ku?as sep pontetoj el blanka marmoro kun balustradoj skulptitaj. Sude de la sep pontetoj staras paro da ornamaj blank-marmoraj kolonoj kun skulptitaj drakoj kaj paro da ?tonaj leonoj .

Sude de la pordego etendi?is placo. En la fe?daj dinastioj ?i, ?irka?ita de ru?a murego, formis anta?an korton de la palacon en T-formo. Trairi ?in estis malpermesite al popolanoj. Post la fondi?o de la nova ?inio , danke al pluraj plivastigoj, nun ?i okupas areon de 400.000 kvadrataj metroj kaj fari?is la plej granda placo en la mondo, kie povas okazi mitingo kun miliono da partoprenantoj.

Centre de la placo staras la Monumento de Popolaj Herooj 37,94 metrojn alta. Sude de ?i estas la majesta Memorhalo de prezidanto Mao Zedong . Oriente de la placo estas la Muzeo de la ?ina Historio kaj la Muzeo de la ?ina Revolucio. Okcidente estas la Popola Halo . Amba? modernaj konstrua?oj estis faritaj en 1959. Ili, kun helflavaj muroj, helru?aj kaj blankaj granitaj bazamentoj, formis kune kun Tian An Men-pordego, kiu havas flave glazuritajn tegolojn kaj ru?ajn kolonojn, kaj la vasta placo majestan kaj belan vida?on.

Qianmen estas grava pordego al la placo.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Mao Zedong kaj la ru?aj gardistoj en la placo Tian An Men (Oktobro 1966).

Dum la Kultura Revolucio , je la 18-a de a?gusto 1966 , nome la Ru?a A?gusto de Pekino, pli ol unu miliono da ru?aj gardistoj el la tuta lando kunsidis en la placo Tian An Men kaj ties ?irka?oj por persona kunveno kun prezidento Mao Zedong . [1] Mao persone miksi?is kun la ru?aj gardistoj kaj apogis iliajn intencojn, surmetante li mem brak-bendon de la ru?aj gardistoj. [2] Anka? Lin Biao okupis la centron de la scenejo en la mitingo de la 18-a de a?gusto, denuncis ?iujn tipojn de malamikoj perceptitaj en la ?ina socio kiuj estis malhelpantaj la "progreson de la revolucio". [2]

Je la 4-a de junio 1989 , post semajnoj da studentaj manifestacioj , la ?inaj ?tataj a?toritatoj ordonas perfortan punon; la Popola Liberiga Armeo invadas la placon helpe de ?aroj, terurigante kaj mortigante: oni kalkulas ?irka? 1400 mortintojn kaj 10 000 vundintojn en nura semajnfino. Bildoj de tiu tragedio estis montritaj tutmonde kaj simbolas la maldemokratecon de la ?ina re?imo.

Komence de la jaro 2001 , grupo da kvin membroj de la sekto Falun Gong bruligis sin meze de la placo, supozeble por protesti kontra? la ?ina re?imo.

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. MacFarquhar kaj Schoenhals, 2006, p. 106-07.
  2. 2,0 2,1 Wang, Nianyi. Period of Great Turmoil: China between 1949?1989 , p. 66

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.