El Vikipedio, la libera enciklopedio
Percy Williams BRIDGMAN
(21-an de aprilo 1882,
Kembri?o
,
Massachusetts
, Usono ? 20-an de a?gusto 1961, Randolph, New Hampshire) estis usona eksperimenta fizikisto, kiu ricevis
Nobel-premion pri fiziko
[1]
en 1946 pro studado de materialoj en alta temperaturo kaj premo.
Li studis en la Harvarda Universitato de 1900, akiris gradon de M. A. en 1905, doktori?is en 1908. Li komencis eksperimentojn en 1908 pri statikaj grandaj premoj. Liaj esploroj okazis je ?. 6500 atmosfera premo, poste etendi?is ?is premo de pli ol 100.000 atmosferoj kaj fine atingis 400.000 atmosferojn. ?ar tiu estis nova esplora tereno, la plimulton de la necesaj iloj por tio li devis krei, konstrui.
Lia plej grava inventa?o estis specifa ?topigo, en kiu la premo estas ?iam pli granda ol en la subprema likvo, tiel la fermado estas memferma. Bridgman uzis poste la novajn ?taltipojn, diversajn alojojn de metaloj kaj varmorezistaj kombina?oj. Tiam li analizis kunpremitan fluida?ojn, solida?ojn, ties fizikajn proprecojn.
Kvankam Bridgman mem ne produktis diamantojn, provis tion. Liaj esploroj helpis esploristojn de General Electric Company en 1955 produkti diamanton. Oni sintezis per pluevoluigo de liaj metodoj aliajn mineralojn.
Bridgman en 1919 i?is ordinara profesoro de la Harvardo, en 1926 ?Hollis”- kaj en 1950 ?Higgins”-profesoro.
Kiam li rekonis en 1961 kanceran malsanon, li mortigis sin.