Otokar B?EZINA
, propranome
Vaclav JEBAVY
(naski?is la
13-an de septembro
,
1868
, mortis la
25-an de marto
,
1929
) estis
?e?a
poeto
kaj eseisto.
Lia poezia verkaro, staranta ofte surlime inter arto kaj filozofia meditado, apartenas arte kaj pense al la plej pintaj valoroj de la e?ropa literatura
simbolismo
.
B?ezina naski?is en la urbeto
Po?atky
kiel filo de ?uisto, studis en realgimnazio en
Tel?
kaj post abiturienti?o fari?is instruisto en
Jino?ov
. De
1888
?is
1901
li instruis en
Nova ?i?e
, poste li transiris al la lernejo en
Jarom??ice nad Rokytnou
, kie li anka? mortis.
A?todidakte li akiris grandan klerecon, precipe pri
filozofio
, en
1919
li e? fari?is honora doktoro de filozofio ?e
Universitato de Karolo
en
Prago
.
Kiel simbolisma poeto li unuafoje publikigis siajn poemojn en 1892, liaj versoj elvokis akran rifuzon de pli a?a generacio de ?e?aj poetoj, sed varman entuziasmon de siaj sama?uloj. Siajn versojn kaj eseojn li presigis en la revuoj
Rozhledy
kaj
Moderni revue
. En 1895 li subskribis kun aliaj junaj poetoj manifeston de la
?e?a moderno
.
B?ezina vivis solece, flanke de societa vivo, legis kaj studis antikvajn filozofiojn kaj
kulturojn
, mezepokajn mistikulojn, skolojn de modernaj filozofoj kaj
natursciencojn
. B?ezina ser?is sencon kaj sekreton de la vivo, kaj opiniis, ke la komprenon pri la vivo oni povas trovi nur post la morto, kiu estas transiro el unu vivformo en alian. La vivon partoprenas la mortintoj, nuntempuloj kaj anka? naski?ontoj, senco de la vivo estas reciproka kompreno kaj amo, kunhelpado kaj kunlaboro.
Li estis aprezata pro sia verkaro jam dum sia vivo kaj ripete li estis proponita kiel ?e?a kandidato por
Nobel-premio
pri literaturo.
B?ezina mortis en
1929
je denaska kormalsano en
Jarom??ice nad Rokytnou
, kie li estas entombigita. A?toro de la statuo "Kreinto kaj lia fratino Doloro" sur lia tombo estas lia amiko skulptisto
Franti?ek Bilek
.
En la domo, kie li ekde 1913 ?is sia morto vivis, funkcias muzeo oma?e al lia personeco kaj verkaro.
La? kritikistoj B?ezina estas genia poeto de melankolia tristo, poeto de la plej brila lingva?o, de impeta koro kaj spirito, en lia verkaro kunfandi?as strebado de la plej grandaj ?e?aj spiritoj.
La tipaj trajtoj de lia poezio estas nobla monumenteco de pensaj konstruoj, nekutimaj metaforoj ligantaj imagojn malproksimajn kaj kontra?ajn, uzado de fremdaj vortoj kaj fakaj terminoj kaj muzikeco de la versoj.
B?ezina oma?as fortojn de la vivo penetrantaj la tutan universon, sentas fratan solidarecon kun ?iuj pensantaj, laborantaj kaj suferantaj esta?oj. Liaj kvin poemaroj estas himnoj, pre?oj, apoteozoj kaj
ditiramboj
pri la vivo kaj kosmo.
Per sia verkaro, kiuj elstaras precipe pro novaj esprimeblecoj, per kiuj li kapablis esprimi e? komplikajn filozofiajn pensojn, bildri?eco de sia lingva?o kaj strukturo de la verso, li konsiderinde influis evoluon de la ?e?a poezio de la 20-a jarcento.
Li estas a?toro de kvin poemaroj kaj du esearoj.
- Tajemne dalky
("Misterplenaj malproksimoj", 1895)
- Svitani na zapad?
("Tagi?o okcidente", 1896)
- V?try od pol?
("Ventoj de la polusoj", 1897)
- Stavitele chramu
("Konstruantoj de templo", 1899)
- Ruce
("La manoj", 1901)
- Hudba pramen?
("La muziko de la fontoj", 1903)
- Skryte d?jiny
("Latenta historio", nefinita)
Estis eldonitaj anka? liaj koresponda?oj, enhavantaj liajn opiniojn pri arto kaj publikaj demandoj. Temas precipe pri leteroj al Franti?ek Bauer,
Franti?ek Bilek
,
Franti?ek Xaver ?alda
kaj al lia amikino Anna Pammrova.
- Liajn poemojn tradukadis
Toma? Pumpr
kaj
Ji?i Ko?inek
- Eseon
Stavba ve vy?i
("Konstruado en altoj") esperantigis
Theodor Kilian
.
- Moje matka / Mia Patrino
, 2013
- Tajemstvi bolesti / Mistero de doloro
, 2014
- ?ervenka, Miroslav:
B?ezinovske studie
. Praha ; Litomy?l : Paseka, 2006. 142 p.
ISBN 80-7185-801-3
.
- Zedinek, Franti?ek Kajetan:
Duchovni hodnoty B?ezinova basnickeho dila, meditativni stati
. Usti nad Orlici : Oftis, 2004. 79 p.
ISBN 80-86845-07-9