한국   대만   중국   일본 
Nuklea reakciujo - Vikipedio Saltu al enhavo

Nuklea reakciujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nuklea reaktoro )
Tipa atomelektrejo en Grafenrheinfeld ( Germanujo )

Nuklea reakciujo (au reaktoro [1] ) estas aran?a?o, en kiu nuklea ?ena reakcio okazas kaj povas esti kontrolata kaj regata.

La nomo same aplikeblas al reakciujoj kie malpezaj elementoj kunfandi?as kaj ekkonsistigas pli pezajn atomojn, kaj al reakciujoj kie pezaj elementoj (ekz. uranio ) fendi?as en malpezajn atomojn. Nuntempe ( en 2010 ), dum oni da?re klopodas (ekz. la ITER -a projekto) eltrovi manieron efektivigi la unuan procezon, kiu estas teorie imagebla, en la reala vivo nur ekzistas reakciujoj, kiuj profitas tiun ?i lastan manieron produkti energion.

Nukleaj reakciujoj utilas kaj por produkti energion en atomcentralo , kaj por funkciado de ?ipoj , submar?ipoj a? satelitoj , kaj por produkti materialojn uzotajn a? uzeblajn por nuklea armilaro, kaj por elsendo de partikla radiado a? radiaktivaj izotopoj .

Atomelektrejo povas konsisti el unu a? pliaj reakciujoj.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Oni taksas, ke la unuaj nukleaj reakciujoj esti?is nature anta? ?irka? 1,7 miliardoj da jaroj. En gabonaj minejoj oni efektive eltrovis ku?ejojn de uranio kun rimarkinde sufi?e alta centono da 235 U: eblas klarigi la eltrovon nur supozante, ke pro hazarda amasi?o de sufi?a kvanto da uranio , kaj danke al ?eesto de likva akvo , nature okazis atomfendi?o. Tia hazarda ekokazo de nuklea reakcio nuntempe ne plu eblas, ?ar la plejparto el la tiama 235 U jam disfalis , kaj hazarda amasi?o de sufi?a kvanto da tiu elemento en limitiga regiono de la terkrusto nun malver?ajnas.

La unua homfarita nuklea reakciujo estis konstruita en Usono en 1942 , en la Universitato de ?ikago , de teamo estrita de Enrico Fermi kaj Leo Szilard . Estis amaso da 6 tunoj da uranio , 34 tunoj da urania oksido kaj 400 tunoj da grafito . ?i produktis nur 0,5 vatojn da energio, sed sufi?is por pravigi la tiam pioniran teorion pri nuklea fendi?o, kaj rolis kiel eksperimenta ?ablono por la reakciujoj produktantaj plutonion por la atombomboj en la kadro de la Projekto Manhattan .

La unua franca nuklea reaktoro estis kunstruita en Fontenay-aux-Roses ( Hauts-de-Seine ) de Lew Kowarski kaj Frederic Joliot-Curie en 1948 .

En la tiama Sovetunio , la reaktoro de Obninsk (en la hodia?a Rusio ), konstruita en 1954 , konsistigis la unuan atomenergiejon , tio estas, aparataro por produkti elektran energion el atoma energio . ?i produktis kvin megavatojn da energio dum 48 jaroj.

La? la oficialaj statistikoj de Internacia Atomenergia Agentejo (IAEA), je la 31-an de decembro   2009 funkciadis 443 nukleaj reakciujoj kaj 56 estis konstruataj, ?efe en ?inio , Barato , Rusio kaj Sudkoreio . 142 pliaj reakciujoj estis planataj kaj 327 estis proponataj. [2]

Funkciado [ redakti | redakti fonton ]

Fisio de atomkerno (ne?tronoj estas bilditaj kiel bluaj rondetoj)

Nuklea reaktoro uzas nuklean fision .

Tiu fenomeno okazas, kiam peza atomkerno , trafite de ne?trono dividi?as en plurajn kernojn pli malpezajn, ellasante plurajn ne?tronojn kaj grandan energion.

Povas esti spontanea fisio , sed praktike preferi?as la induktata fisio , en kiu la ne?tronoj el?etitaj de fisianta kerno estigas la fision de aliaj kernoj, per ?ena reakcio .

La plej uzataj fisieblaj elementoj estas uranio -235 kaj plutonio -238.

Ekzemplo de urania fisio:

+ energio

La energio retrovi?as sub formo de kineta energio de la la fisiaj produktoj (kernoj de kriptono kaj bario en nia ekzemplo), kaj de la ne?tronoj, kiuj per koliziado kun la ?irka?a materio kreas varmon , utilan ekzemple por boligi akvon de vaporkaldrono .

Bolakva reaktoro : (1) stango por ur?a halto; (2) regada stango; (3) fisiebla materio kaj moderigilo; (4) kontra?-radiada ?irmilo; (5) eliro de vaporo; (6) eniro de akvo; (7) termika ?irmilo

Por ke la ?ena reakcio pluu, la elsenditaj ne?tronoj estigu aliajn fisiojn. La problemo estas, ke la ne?tronoj ?us kreitaj havas energion tro altan por esti facile sorbitaj de la fisiaj kernoj. Necesas malplirapidigi la ne?tronojn per moderigilo . Ne?tronoj estas malrapidigataj ?is rapido, kiu estas tiu de la termika movi?o de molekuloj. Pro tio oni parolas pri "termikigo de la ne?tronoj ".

Regado de la reakcio [ redakti | redakti fonton ]

Por ke la ?ena reakcio ne kresku pli ol kontroleble, necesas forigi la troajn ne?tronojn. La ?eesto de materio sorbanta la ne?tronoj malhelpas la ?enan reakcion. Oni uzas elementojn, kiuj kapablas bone sorbi la ne?tronojn, kiel ekzemple kadmion , gadolinion a? boron . Tiaj elementoj estas uzataj en formo de stangoj. La reaktoro estas regata per la enmeto a? la formeto de tiuj reguligaj stangoj en sia "koro".

Notoj kaj referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]