한국   대만   중국   일본 
Neandertala homo - Vikipedio Saltu al enhavo

Neandertala homo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Homo habilis

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: ?orduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Klado: Euarchontoglires
Superordo: Euarchonta
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Haplorrhini
Superfamilio: Hominoidea
Familio: Hominidae
Subfamilio: Homininae
Genro: Homo Homo
Homo neanderthalensis
William King , 1864
Aliaj Vikimediaj projektoj
v ? d ? r
?u la neandertala homo povis paroli? - Video de la jutuba kanalo Scivolemo .

Neandertala homo a? Neandervala homo [noto 1] , science Homo neanderthalensis (anta?e Homo sapiens neanderthalensis ). La nomo estis donita de la irlanda anatomiisto William King en 1863 .

Resta?oj de ?i tiuj prahomoj estis unue trovitaj en 1856 en la Neander-Valo en Germanio , apud Duseldorfo . Neandertalaj homoj vivis tra la tuta E?ropo kaj okcidenta Azio dum la malfrua Plejstoceno , de 150,000 - 35,000 a.K.

La malkovro de tiuj resta?oj markas la komencon de la paleoantropologio . ?irka? 1850, la ideo de homa mortspecio estis preska? nekredebla. Tamen, la verko de Charles Darwin 1859 kaj aliaj fosiliaj malkovra?oj finfine gvidis al la ideo, ke la resta?oj estas konektitaj al moderna homa origino. De tiam, pli ol 400 Neandertaluloj estis malkovritaj, tio estas tre surpriza afero, ?ar oni kalkulas ke ne estis pli ol 15 mil el tiuj homoj en tuta historio, tre eble ?i estis rara?o kiel nunaj siberiaj tigroj.

Neandertalhomo estis adaptita al malvarmo, kaj tio estas videbla pro lia granda cerbo , lia mallonga sed robusta korpo kaj granda nazo. Tiuj markoj estas ?enerale selektitaj por malvarmaj klimatoj. Lia cerbo estis preska? 10 elcente pli granda ol tiu de la moderna homo Homo sapiens . Avera?e, la alteco de Neandertalhomo estis 1.65m kaj li estis tre muskola, tiel kiel modernaj pezlevuloj.

Mapo montranta la lokojn kie oni trovis resta?ojn de neandertalaj homoj

Neandertalaj homoj ofte uzis kavernojn, sed tre eble ili lo?is anta? ili en kabanoj, ?ar kavernoj estas malsekaj kaj malvarmaj; kelkaj homoj, ekzemple en nordoriento de Brazilo, ankora? uzas similajn konstrua?ojn. Ili sciis kiel uzi fajron , ne kiel la Homo habilis , sed ofte, tre eble ili sciis ekfajrigi kaj ne dependis de natura fajro. Ili uzas tre kompleksajn ?tonajn ilojn , faritaj per metodo Le Vallois , kaj lignajn lancojn . Ili foje konstruadis ?irmejon en la sub?ielo, foje kun ?tonoj kaj rokoj. Ekzistas atestoj pri tio, ke Neandertalaj homoj praktikadis iujn formojn de religio , kaj e? faradis krudajn formojn de operacioj. Neandertalanoj estis la unuaj homoj, kiuj intence enterigadis siajn mortintojn. Nun la plejmulto el paleoantropologiistoj opinias ke ili povus paroli.

La mapado de la genaro de Neandertala homo jam pruvas ke ?i kaj Homo sapiens ne apartenas al la sama specio, sed amba? tre ver?ajne devenas de alia komuna specio: Homo heidelbergensis . Nun oni devas esplori ?u ili povis hibridi?i kaj havi komunajn idojn (en Portugalio oni malkovris resta?ojn de bebo, kiu povus estis produkto de ilia miksi?o, sed tio ankora? ne estis tute pruvita).

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. la nomo venas el la germana Neander-tal ~ Neander-valo

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]