Nacia Konsilio de la Rezistado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Konsilio de la Rezistado
network or movement of the French Resistance
Komenco 27-a de majo 1943 vd
Lando(j) Francio vd
?efestro(j) Jean Moulin vd
v ? d ? r

La nacia Konsilio de la Rezistado (NKR) ( france   Conseil national de la Resistance - CNR) estis la organizo, kiu regis kaj kunordigis la diversajn movojn de la franca interna Rezistado , de la gazetaro, de la sindikatoj kaj de la membroj de la politikaj partioj malfavoraj al la registaro de Vichy ekde mezo de 1943 .

La NKR sub Jean Moulin [ redakti | redakti fonton ]

?ia unua prezidanto estis Jean Moulin , delegito de la generalo de Gaulle . Tiu konsilio, volita de la generalo, celis unuigi la malsamajn rezistajn movadojn, kiuj spontane krei?is de post la malvenko kaj lia voko de la 18-a de Junio 1940 , en la tago, kiu sekvis la peton de armistico fare de marshalo Petain .

La movadoj de la Rezistado, escepte de la Parizanoj-Liberpafistoj (FTP) kaj aliaj komunistobeaj rezistantoj, estis plej ofte neorganizitaj kaj ne estis sufi?e kunordigitaj, la? la regantoj de la Libera Francio . Interalie, multaj makisoj ne havis rilatojn inter si kaj tiu septado de la rezistaj movadoj malhelpis organizitan komunan agon, kaj do efikan.

Tiel, Jean Moulin, fidelulo de De Gaulle, fari?is la reprezentanto de la generalo en la 1-a de januaro   1942 por unuigi la aron de la rezistaj movadoj. Tiu grandfaro okazos en la 27-a de majo   1943 en la unua kunveno de la nacia Konsilio de la Rezistado (NKR), en la apartamento de Rene Corbin , ?e la unua eta?o de la 47, rue du Four, en la 6-a arondismento de Parizo.

Membroj de NKR (27-a de Majo 1943) [ redakti | redakti fonton ]

La unua kunveno en la 27-a de Majo 1943) kunigis :
krom Jean Moulin kaj ties du kunlaborantoj, Pierre Meunier kaj Robert Chambeiron  ;

Tiu kunveno havis konsiderindan politikan gravecon, kiel paroladis Robert Chambeiron [1]  :

"Post la 27-a de Junio, la usonanoj ne plu povas dubi pri la legitimeco de De Gaulle. Francio fari?as tute alianci?inta lando kaj, pro tio, ?eestos en la kapitulaco de la naziaj armeoj, la 8-an de Majo 1945. Plie, la aliancanoj devas forgesi pri sia projekto mem administri Francion, dum ties iompostioma liberi?o. Kaj, ?ar estis la NKR kaj de Gaulle, Francio estos, en la kreo de la Organizo de la Unui?intaj Nacioj, unu el la kvin gravaj potencoj, kiuj okupos konstantan se?on sine de la Konsilio pri Sekureco."

La NKR post Jean Moulin [ redakti | redakti fonton ]

Sed, post ?ia kreado, Jean Moulin , kiu tiam estis ?ia prezidanto, estis kaptita en Caluire fare de la SS , per denunco. Li estis torturata dum tri tagoj de Klaus Barbie mem, kaj mortis dum sia transmovo al Germanio sen ia ajn rivelo al siaj torturintoj. Lia muteco malkapabligas la naziojn detrui la NKR-on. Tamen, ?i decidis, pro sekureco, ?esigi la plenajn kunsidojn kaj konsistigis plenuman estraron el kvin membroj, ?iu membro reprezentanta sian propran opinifluon kaj du aliajn, sub la regado de Alexandre Parodi , ?enerala delegito kaj de Georges Bidault , nova prezidanto. En la 15-a de septembro   1944 , Louis Saillant fari?is la sekvanta regestro de la NKR.

La politika programo de la NKR [ redakti | redakti fonton ]

La NKR komisias esploran ?eneralan komitaton por prepari politikan platformon por Francio post la Liberigo .

Adoptita en la 15-a de marto   1944 post monatoj da traktado, la programo de la nacia Konsilio de la Rezistado estas tre plena je socia renovigo kaj je influo de la komunistaj grupoj kiaj la Nacia Fronto , precipe en la parto II : ≪ Decidoj aplikotaj ekde la teritoria liberigo ≫, kiu celas fondi veran socialan demokration , sub planizita ekonomia re?imo, kun forta malcentrigo.

Inter la anta?viditaj dispozicioj efektivigitaj ?e la Liberigo, ni citu la ?tatigon de la energio, de la asekuroj kaj de la bankoj, la kreon de la sociala asekuro ... Tiuj agoj konsistigis ?is hodia? la plej grandan parton de la socialaj gajnoj de la dua parto de la 20-a jarcento .

En la unuaj monatoj post la Liberigo, dek-unu departementaj konsilioj de la Liberigo (provizoraj institucioj starigitaj por anstata?i la vi?ian departementan administracion) ne volis esti anstata?igataj de la nova prefekta administracio, nomumita de la provizora registaro. Dezirantaj apliki la programon de la NKR, tiuj institucioj, konsistantaj el rezistantoj, fine malaperis okaze de la unuaj balotoj, ?ar entute la francoj deziris revenon al la kutimaj strukturoj (centrismo, departementaj konsilioj). Ekde de 1946-1947, ne plu estas departementa konsilio de la Liberigo kun efektiva rolo.

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. ≪ 27 mai 1943- 27 mai 2003... ≫ , L'Humanite , 27-a de Majo 2003. Atestado de Robert Chambeiron, unu el la organizantoj de la kuveno de la 27-a de Majo 1943.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]