한국   대만   중국   일본 
Nazım Hikmet - Vikipedio Saltu al enhavo

Nazım Hikmet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nazim Hikmet
Nazim Hikmet
Persona informo
Nazım Hikmet Ran
Naski?o 15-an de januaro 1902
en Tesaloniko , Osmana Imperio
Morto 3-an de junio 1963
en Moskvo , Rusio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Novodevi?je tombejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateisto vd
Nacieco turko
Etno turkoj vd
Lingvoj turka ? rusa vd
?tataneco Otomana Imperio
Turkio
Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Turkish Naval High School (en) Traduki (1915–1920)
Galatasaray High School (en) Traduki
Moskva ?tata Universitato
Komunisma Universitato de Laboristoj Orientaj
Turkish Naval Academy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Nâzım Hikmet
Familio
Patrino Celile Hanım (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Munevver Andac (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Oktay Rifat (en) Traduki ( kuzo a? kuzino ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Orhan Selim vd
Okupo dramaturgo
scenaristo
verkisto
poeto
prozisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Nazım Hikmet (originale Nazım Hikmet Ran), naski?is la 15-an de januaro 1902 en Tesaloniko , tiam parto de Otomana Imperio , mortis la 3-an de junio 1963 en Moskvo . Li estis poeto kaj verkisto, eble la plej mondfama poeto de Turkujo .

Lia vivo [ redakti | redakti fonton ]

Nazım Hikmet pasigis sian tutan vivon kun kvereloj kaj baraktoj. Poezion kaj literaturon li neniam vidis pure kiel artan klopodon, kaj li ?iam estis ?e la flanko de homoj subpremataj, ekspluatataj, kaj batalantaj kontra? maljusteco. Li komencis poeziumi en la lingvo de popolo, sen sekvi la klasikajn regulojn kaj sen mezuro, malsame al ?iuj aliaj poetoj de sia tempo. La aliaj kutimis uzi la lingvon de kleruloj plej eble ne kompreneblan por la publiko, kaj ili verkis tre fidele kun malnovaj reguloj de poezio. En la tiama turka literatura mondo verkistoj multe kverelis unu kun la alia en gazetoj kaj revuoj kaj anka? Nazım estis multe trafita en ?i tiuj kverel-artikoloj.

Aldone, Nazım Hikmet estis maldekstremulo kaj tio kreis al li problemojn kaj pro tio li suferis dum sia tuta vivo. En ?i tiu tempo komunismo estis granda dan?ero al la okcidenta mondo kaj Turkujo provis partopreni tiun mondon. Do Nazım anka? estis multe trafita pro tio.

Kvankam la? iuj li estas tre granda, grava kaj mondfama poeto, la? aliaj li estas nur "po?tkarta poeto", a? iu fama poeto kun siaj amoj kaj amoroj. Tamen tio, kio faris lin “Nazım Hikmet” estas lia genia talento kiel “komunisma poeto”.

La polico neniam lasis lin sendepende vivi. Li estis sen?ese sekvata kaj li pasigis preska? 16 jarojn entute en malliberejo . Pro la intrigoj kontra? li, li devis forfu?i el Turkujo. Do en junio de la jaro 1951 li per boato foriris de Tarabja urbeto ?e Bosforo kaj sukcesis albordi?i al rusa ?ipo . Post aventura voja?o li atingis Moskvon en la 29-a de junio 1951 .

Post lia forfu?o el Turkujo lia kreskanta sopiro kun la doloro pro la neeblo plu fari ion por sia patrujo, ka?zis lian diron al lia rusa edzino " Mi eraris forlasante mian landon. Tiu, kiu batalas por la estonteco de sia popolo devas esti rekte ligita kun la popolo, kaj batali ene de la lando. Tiu estas la sola realisma maniero hodia?. Mi eble estus mortigita, sed al kio tio gravas. ?u por kelkaj poemoj skribitaj plie a? malplie ?"

Nazım Hikmet estis unu el tiuj maloftaj homoj, kiuj sukcesis enprofundigi siajn amojn kaj idealojn dum siaj vivoj. Li iam malsatis pro malsatstriko en la malliberejo, li iam malsatis pro malri?eco. Li eltenis multajn ofera?on por sia politika partio , tamen li ne restis ?e falintaj idoloj. E? kiam li alfrontis morton, li ne perdis esperon. Dum sia vivo li neniam petis helpon de iu alia. Kontraste al multaj aliaj intelektuloj li neniam fremdi?is al la laborista klaso . Li portis la pezan ?ar?on sur sia dorso sukcese, ne perdante sian kantemon kaj sian paradizon, kiel sa?a batalanto. Li estis komunisto kun kompleta fido al socialismo kaj al la ka?zo de la laborista klaso.

Oni diras, ke Nazım Hikmet ne estis aminduma viro, sed li estis bela viro, kaj virinoj ?iam ?irka?iris lin. La? Nazım Hikmet, vivo sen amo ne estas vivo. Iam li diris: “ Danke al Dio mi estas amanto, al unu homo, al milionoj da homoj, al unu arbo, al la tuta arbaro, al unu ideo, al multaj pensoj...”. Li edzi?is sesfoje kaj flirtis kun multaj aliaj virinoj dum sia vivo. Pro tio li estas anka? nomata la “romantika poeto”, la “romantika komunisto” a? la “romantika revoluciulo”.

Li estis forpelita de la turka nacieco pro la kialo “klopodi disvastigi komunismon, kaj per siaj publika?oj servi la sovetan registaron”.

Matene je la 3-a de junio 1963 li forpasis en sia domo en Moskvo.

Sovetunia po?tmarko pri Nazım el la jaro 1982.

Li volis esti enterigita en vila?a tombejo en Anatolio kaj tion li verkis en siaj poemoj, sed li estis enterigita ?e la Novodevi?je tombejo en Moskvo, kie aliaj famaj verkistoj kaj poetoj kiel ?e?ov , Gogol , Majakovski , Ostrovski ktp. estis enterigitaj anta?e. Sur lia tombo estas starigita monumento el griza marmoro kun reliefo de li kaj lia subskribo.

Malgra? tio, ke li pasigis grandan parton de sia vivo en malliberejo kaj eksterlande, liaj poemoj estis malpermesitaj en Turkujo; li por multaj jaroj kaj e? nun timigas la regantan klason.

En la jaro 2006 la turka registaro faris novan le?on pri la redono de la nacieco al tiuj, kiuj estis forpelitaj. Tamen la registaro ne akceptis redoni al Nazım la turkan naciecon pro la kialo, ke tiu le?o koncernas nur al la vivantoj.

Memed, la filo de Nazım, lo?as en Parizo kaj li estas pentristo. Dum somero li venas al Buyukada insulo por ferioj. Li anka? tenas la kopirajton de la tutaj verkoj de sia patro.

Biografia kronologio [ redakti | redakti fonton ]

  • 1902. Naski?is en Tesaloniko en familio de progresemaj kaj liberaj pensoj.
  • 1912. Tesaloniko liberi?is de la Otomana Imperio .
  • 1913. Verkis sian unuan poemon "Feryad-ı Vatan" (Patruja Krio).
  • 1917. Post la deviga lerneja tempo li enskribi?is al la mararmea lernejo por fari?i mararmea oficiro.
  • 1918. Dum en mararmea lernejo lia poemo "Hala Servilerde A?lıyorlar mı"  (?u oni ankora? ploras ?e la cipresoj?) estis eldonita en “Yeni Mecmua” (Nova Revuo); li estis nur 16-jara?a.
  • 1920. Pro kormalsana kialo li devis forlasi la mararmean lernejon. Estis la jaroj post la Unua Mondmilito , Istanbulo estis okupita. Kun sia amiko Va-la Nurettin ili ka?e transpasis al Anatolio por helpi la batalon de liberi?o. Li verkis poemojn plenigitajn de sentoj de patriotismo kaj heroismo.
  • 1921. Li unuafoje konati?is kun socialismaj ideoj en Anatolio. Por vidi la evoluadon en Soveta Rusio per siaj propraj okuloj, li ka?e tra Azerbaj?ano iris al Moskvo . Li fari?is atestanto de la unuaj jaroj de la rusa revolucio . Li komencis ekonomikan politikan studadon kaj li anka?  partoprenis en artaj laboroj. Lia unua granda amo Nuzhet sekvis lin ?is Moskvo kaj ili tie geedzi?is. Lia politika identeco ekradikali?is kaj disvolvi?is dum tiuj jaroj en Soveta Unio .
  • 1923. Nuzhet forlasis Nazım kaj Moskvon pro la premoj de siaj gepatroj, do ili dividi?is. Pro tiu dividi?o Nazım verkis sian faman poemon “Mavi Gozlu Dev” (La Bluokula Giganto). Li i?is membro de TKP (Turka Komunista Partio) kaj tio estis signo ke li kunigis sian destinon kun la sorto de la laborista klaso.
  • 1924. En Moskvo lia libro de poezio nomita "28 Kanunisani" estis surscenigita. Li revenis Turkujon kaj laboris en “Aydınlık Dergisi” (Revuo de Lumo). Pro lia membri?o al TKP la polico da?re persekutis lin. Anka? la Kemalistoj komencis ataki lin.
  • 1925. Oni akuzadis, ke li estas membro de sekreta organiza?o, do li estis kondamnita al dek kvin jaroj por “padel-puno”. Li forlasis Turkujon kaj reiris al Moskvo, kie li konati?is kun rusa Lena Jur?enko kaj ili geedzi?is.
  • 1926. Li iris al Vieno kaj partoprenis en “Partia Konfereco”. La nova pun-le?o de Turkujo ekvalidis kaj la “padel-puno” estis forigita de la le?aro.
  • 1927. La ju?ejo dum lia foresto punis lin al tri malliberigaj monatoj pro lia partopreno en “Partia Konferenco” en Vieno .
  • 1928. Li volis reveni Turkujon, sed oni ne donis al li vizon . Li ka?e revenis al Turkujo, sed oni arestis lin dum li eniris la landon. Bon?an?e lian punon pro partopreno en "Partia Konferenco" oni forigis. Sed li ne povis akiri vizon por sia edzino, do ili nevole dividi?is.
  • 1929. Li komencis labori por “Resimli Ay Dergisi” (Ilustrita Monata Revuo). Lia unua poezi-libro “835 Satır" (835 linioj) estis eldonita. Aliaj libroj sekvis.
  • 1930. Pro sia poemo "Sesini Kaybeden ?ehir" (La Urbo Kiu Perdis Sian Vo?on) li estis ju?ita, sed ne punita. Li konati?is kun Piraye (Piraje) kiu estis vidvino kun du infanoj.
  • 1931. Li multfoje vizitis la ju?ejon pro aliaj poemoj, sed ?iufoje bon?ance ne estis punita grave.
  • 1932. Lia teatra?o "Kafatası" (Kranio) estis enscenigita en Istanbulo .
  • 1933. La ju?ejo punis lin por 6 monatoj kaj 3 tagoj pro la poemo "Gece Gelen Telgraf" (Telegrafo Kiu Venis Nokte). En la sama jaro mortis en akcidento lia patro kaj li verkis poemon por li: “Hiciv Vadisinde Bir Tecrube-i Kalemiye" (Iu Sperta Krajono En La Valo De Satiro). Sed pro la kialo, ke li mokis la direktoron de sia patro, nomita Sureyya Pa?a, li estis punita por unu jaro kaj 200 turkaj liroj. Li denove estis ju?ita pro kreado de ka?a organiza?o kaj la prokuroro postulis mortpunon. Sed la kortumo punis lin per kvar jaroj de pun-laboro en malliberejo.
  • 1934. Bon?ance li estis malliberigita per la amnestio de la dek-jari?o de la Respubliko .
  • 1935. Li edzini?is kun Piraje.
  • 1936. Li denove estis ju?ita pro kreado de sekreta organiza?o.
  • 1937. Lia epopeo "Simavne Kadısı O?lu ?eyh Bedrettin Destanı" (Epopeo de ?ejko Bedretin, la filo de Kadio de Simavne) estis eldonita.
  • 1938. Oni akuzis lin pro komunisma propagando al la lernantoj de Mararmea Kolegio, ?ar liajn poeziajn librojn oni trovis en la ?rankoj de lernantoj. Do oni akuzis lin per “mararmea ribelado”. Li estis punita per 28 jaroj kaj 4 monatoj. Li eniris la malliberejon. En la malliberejo Sultanahmet en Istanbulo li komencis verki la epokan poemon “Kuvayı Milliye Destanı” (Epopeo de Naciaj Fortoj) kun la celo konigi ke tiuj, kiuj suferis kaj faris multajn ofera?ojn dum la batalo kontra? la imperiismaj okupantoj ne estis nur la kemalisma grupo. Piraje en la sekvantaj jaroj provis helpi Nazım per kolektado de subskriboj, trovado de advokatoj ktp. Kaj Nazım preska? ?iuvespere verkis poemon por ?i, nomita la serio “Poemoj de la horo 21-a/23-a”.
  • 1941. Oni sendis lin al la malliberejo de la urbo Bursa, kie li komencis verki siajn seriojn de poemoj "Memleketimden ?nsan Manzaraları" (Homaj Vidoj El Mia Patrujo). En la malliberejo li helpis sian junan amikon Orhan Kemal (1914-1970), por ke li fari?u novelisto. Orhan Kemal poste fari?is fama verkisto.
  • 1943. Nazım helpis la junan malliberulon Ibrahim Balaban (1921- ) lerni pentradon. Balaban poste fari?is fama pentristo. En la jaro 2016 li ankora? vivas kaj li estas 95 jar-a?a.
  • 1944. Liaj sanaj problemoj pri hepato kaj koro komenci?is.
  • 1946. En bursa malliberejo lia kuzino Munevver (Munever), kiu estis enami?inta kun li en sia juna?o komencis vizitadi lin. Ili enami?is kaj Nazım skribis leteron pri tio al Piraje, kiu kolapsis. Li multfoje alvokis ?in viziti lin, sed ?i rifuzis. Munever havis edzon kaj infanon; tamen post kelkaj problemoj ?i sukcesis eksedzini?i.
  • 1949. Aperis artikoloj kaj nova?oj pri la maljusta malliberigo de Nazım.
  • 1950. Multaj organiza?oj, turkaj kaj fremdaj, komencis kampanjojn pri lia liberigo. Oni priprarolis pri amnestio, sed la parlamento anta? ol faris tiun le?on, ?esis sian laboron pro someraj ferioj. Nazım komencis malsatstrikon kaj malsani?is. Kiam Piraje finfine akceptis viziti lin, Munever kaj ?ia patrino eniris la saman ?ambron, kaj tio estis la lasta fojo, kiam Piraje kaj Nazım intervidi?is. Do balda? ili eksgeedzi?is. Piraje ne edzini?is denove, ?is kiam ?i mortis en la jaro 1995. Oni sendis lin al malliberejo de Istanbulo. Liaj advokatoj petis de li, ke li ?esu la malsatstrikon, kaj postulis, ke li estu sendota al malsanulejo . Tamen neniu agnoskis tiun postulon. Nun ?iu sciis de la ?urnaloj, kio estis okazanta. Oni komencis kolekti subskribojn. Oni eldonis revuon per la nomo “Nazım Hikmet”, lia patrino Celile kaj multaj poetoj (Orhan Veli, Melih Cevdet, Oktay Rıfat) komencis malsatstrikon. Dum la monato de majo estis elektoj kaj la nova partio DP (Demokratia Partio) venkis kaj formis la registaron. Nazım haltis malsatstrikon. Oni malliberigis lin per la nova amnestia le?o post 13 jarojn kaj 5 monatojn da?re en la malliberejo. Nazım kaj Munever geedzi?is. En novembro en la Tutmonda Konsilio de Paco li estis premiita kune kun Pablo Picasso , Paul Robeson , Wanda Jakubowska kaj Pablo Neruda per la Internacia Paca Premio. Sed li ne povis partopreni al la kunveno kaj Pablo Neruda akceptis la premion je la nomo de Nazım.
  • 1951. Munever naskis filon, kiun ili nomis Memed. Oni alvokis Nazım por armea servo, sed li jam en sia juna?o estis mararmea lernanto. Li estis 49-jara?a kaj malsana. Estis certe, ke oni konspiris kontra? li. Do li decidis forlasi sian patrujon, kiam lia filo ankora? estis 3-monata bebo. Pro sia disi?o kun Munever Nazım verkis la poemon “Rakonto de disi?o”. Per la helpo de amiko kaj kun la espero trovi rusan ?ipon, kiu alprenos lin borden, li boatumis de urbeto Tarabja en Bosforo kaj li sukcesis albordi?i al rusa ?ipo. Post aventura voja?o li atingis Moskvon en la 29-a de junio. Sed nun por Nazım komenci?is la jaroj de sopiro. En la sama jaro li estis senigita de la turka nacieco pro la kialo por “klopodi disvastigi komunismon, kaj per siaj publika?oj servi la sovetan registaron”. Li sukcesis preni sian anta?jaran premion de la Tutmonda Konsilio de Paco en Prago .
  • 1952. Li ricevis polan pasporton kaj li estis sendita eksterlanden kiel ambasadoro de paco . Li verkis multajn poemojn pri tiuj landoj, kiuj esprimis liajn sentojn, sed neniel li povis forgesi sian ?atatajn landon, edzinon kaj filon. En ?inujo li havis gravan koratakon. Li ku?is dum kvar monatoj kaj sia posta vivo da?ris sub la kontrolo de doktoroj.
  • 1953. Li konati?is kaj geezdi?is kun sia rusa kuracistino Galina Grigorjevna Kole?nikova, sed tiu geedzi?o ne da?ris longe. Li vizitis internaciajn kunvenojn. Lia teatra?o "Bir A?k Masalı" (Amrakonto) estis surscenigita en Moskvo kaj aliaj teatra?oj sekvis tiun ?i. Dum tiuj jaroj voja?ante tra la landoj de la Orienta Bloko li ne povis malhelpi sin esti konfuzita. Li komprenis, ke la realeco estis tute alia ol tiu priskribita. Dum tiu periodo li skribis kelkajn poemojn, kiuj kritikis la sovetan burokratecon. Fakte liaj ideoj estis anka? komprenataj de la soveta burokrataro, kiu blokis kelkajn el liaj teatra?oj.
  • 1956. Mortis lia patrino, sed li ne povis ?eesti en la funebra ceremonio. Li disi?is de sia edzino. En la sama jaro li geedzi?is kun Vera Tuljakova, kiu estis dudek-kvar-jara?a rusa virino. Vera estis lia sesa kaj lasta edzino. Li verkis poemojn anka? por Vera, ekzemple “Veki?o de Vera el la dormo“.
  • 1958. Li iris al Parizo kaj renkontis famajn verkistojn kaj artistojn kiel Aragon kaj Picasso.
  • 1960. E? eksterlande liaj klopodoj verki pri la mondaj problemoj kaj la problemoj de sia patrujo ekstreme perturbis kaj kolerigis la turkan registaron. La ?tatrenverso de la “27-a de majo”, kiu estis kondukita de studentaj manifestacioj multe ekscitis lin, kaj li e? pensis reveni sekrete al Turkujo.
  • 1961. Unu poemo publikigita ?e ?urnaloj “ Pravda ” kaj “Literaturnaja Gazeta” kritikis la diktatorecon de Stalino . Liaj pensoj kaj poemoj nun estis interpretitaj kiel malamikeco al la soveta sistemo. Li sukcesis vidi sian filon en Varsovio   dum kunveno. Munever alportis Memed al Varsovio, sed ?i ne sciis, ke Nazım estis edzi?inta. Poste Nazım kaj Memed ne povis denove intervidi?i. Sed Memed ?eestis en la funebra ceremonio de Nazım en Moskvo en la jaro 1963.
  • 1962. La Asocio de Sovetaj Verkistoj gratulis lian 60-jara?on. En la sama jaro dum la konferenco de la “Azia-Afrika Asocio de Verkistoj” okazis stre?oj inter la ?inaj delegitoj kaj li. Tiam la poemoj de Nazım, kune kun la poemoj de Pablo Neruda kaj Bertolt Brecht  estis bruligitaj dum la Kultura Revolucio en ?inujo.
  • 1963. Li verkis la poemon "Cenaze Merasimim" (Mia Funebra Ceremonio). Li estis premiita per la premio de Lenin , sed la burokrataro blokis la transdonon de tiu premio al li. Matene je la 3-a de junio li forpasis en sia domo en Moskvo. Li volis esti enterigita en vila?a tombejo en Anatolio kaj tion li esprimis en siaj poemoj, sed li estis enterigita ?e la tombejo Novo Devi?ije en Moskvo, kie aliaj famaj verkistoj kaj poetoj kiel ?e?ov, Gogol, Majakovski, Ostrovski ktp. estis enterigitaj anta?e. Sur lia tombo estas starigita monumento el griza marmoro kun reliefo de li kaj lia subskribo.

Verkoj [ redakti | redakti fonton ]

Nazım Hikmet verkis multajn poemojn, poezilibrojn, teatra?ojn, e? scenarojn por filmoj. Memed, lia filo, tenas la kopirajton de tiuj verkoj. En Turkujo por longaj jaroj la kopirajton de liaj poemoj a?etis Yapı-Kredi-Banko. Por fremdaj landoj la kopirajton vendas Kalem-Agentejo. Multaj el liaj poemoj estis muzikigitaj de famaj muzikistoj kaj muzikgrupoj.

Verkoj eldonitaj anta? lia morto [ redakti | redakti fonton ]

  • Da?ların Havası (Osmanlıca, 1925)
  • Gune?i ?cenlerin Turkusu (1928)
  • 835 Satır (1929)
  • Jokond ile Si-Ya-U (1929)
  • Varan 3 (1930)
  • 1 + 1 = 1 (1930)
  • Sesini Kaybeden ?ehir (1931)
  • Gece Gelen Telgraf (1932)
  • Benerci Kendini Nicin Oldurdu? (1932)
  • Bir Olu Evi yahut Merhumun Hanesi (1932)
  • Kafatası (1932)
  • Orman Cucelerinin Serguze?ti (1932)
  • Unutulan Adam (1934)
  • Portreler (1935)
  • Taranta Babu'ya Mektuplar (1935)
  • Simavne Kadısı O?lu ?eyh Bedreddin Destanı (1936)
  • ?t Urur Kervan Yurur (1936, Orhan Selim adıyla)
  • Milli Gurur (1936)
  • Sovyet Demokrasisi (1936)
  • Alman Fa?izmi ve Irkcılı?ı (1936)
  • Kurtulu? Sava?ı Destanı (1937)
  • Ye?il Elmalar (1938)
  • La Fontaine'den Masallar (1949)

Verkoj eldonitaj post lia morto [ redakti | redakti fonton ]

  • Saat 21-22 ?iirleri (1965)
  • Enayi (1965)
  • Ferhad ile ?irin (1965)
  • ?nek (1965)
  • ?stasyon (1965)
  • Kan Konu?maz (1965)
  • ?u 1941 Yılında (1965)
  • Yolcu (1965)
  • Ya?amak Hakkı (1966)
  • Dort Hapishaneden (1966)
  • Bu Bir Ruyadır (1966)
  • Ocak Ba?ında (1966)
  • Rubailer (1966)
  • Sabahat (1966)
  • Ya?amak Guzel ?ey Be Karde?im (1966)
  • Memleketimden ?nsan Manzaraları (1966-1967)
  • Allah Rahatlık Versin (1967)
  • Evler Yıkılınca (1967)
  • ?nsanlık Olmedi ya (1967)
  • Yusuf ile Menofis (1967)
  • Cezaevinden Memet Fuat'a Mektuplar (1967)
  • Kemal Tahir'e Mapushaneden Mektuplar (1968)
  • Kuvayi Milliye (1968)
  • Sevdalı Bulut (1968)
  • Yeni ?iirler 1951-1959 (1969)
  • Son ?iirleri 1959-1961 (1969)
  • Bursa Cezaevinden Va'Nu'lara Mektuplar (1970)
  • ?lk ?iirleri 1913-1927 (1971)
  • Demokles'in Kılıcı (1974)
  • Fa?izm Sınıflar ve Emperyalizm (1975)
  • Nazım ile Piraye (1975)
  • Aydınlıkcı Yazar Aydınlıkcı ?air (1976)
  • Yazılar (1976)
  • ?van ?vanovic Var mıydı Yok muydu? (1985)
  • Ceviri Hikayeler (1987)
  • Her ?eye Ra?men (1990)
  • Kadınların ?syanı (1990)
  • Kor Padi?ah (1990)
  • Tartuf-59 (1990)
  • Yalancı Tanık (1990)
  • Hikayeler (1991)
  • Konu?malar (1991)
  • Masallar (1991)
  • Sanat, Edebiyat, Kultur, Dil (1991)
  • Yatar Bursa Kalesinde (1991)
  • Yazılar 1924-1934 (1991)
  • Yazılar 1935 (1991)
  • Yazılar 1936 (1991)
  • Yazılar 1937-1962 (1991)
  • Piraye'ye Mektuplar 1 (1998)
  • Piraye'ye Mektuplar 2 (1998)
  • Sanat ve Edebiyat Ustune (1998)
  • Nazım Hikmet ?arkıları (2001)
  • Bizim Radyoda Nazım Hikmet (2002)
  • Butun ?iirleri (2007)
  • Henuz Vakit Varken Gulum (secme ?iirler, 2008)
  • Oteki Defterler (2008)
  • Cankırıdan Piraye'ye Mektuplar (2010)
  • Buyuk ?nsanlık (kendi sesinden ?iirler, 2011)

Scenaroj per kromnomo "Mumtaz Osman": [ redakti | redakti fonton ]

  • Karım Beni Aldatırsa,
  • Fena Yol,
  • Soz Bir Allah Bir,
  • Cici Berber,
  • Milyon Avcıları,
  • Aysel Bataklı Damın Kızı,
  • Leblebici Horhor A?a,
  • Kıskanc.

Scenario per kromnomo "Ercument Er": [ redakti | redakti fonton ]

  • Kızılırmak Karakoyun.

Verkoj, kiujn li mem enscenigis: [ redakti | redakti fonton ]

  • Du?un Gecesi-Kanlı Nigar (kısa film),
  • ?stanbul Senfonisi (kısa film),
  • Bursa Senfonisi (kısa film),
  • Cici Berber (Muhsin Ertu?rul ile),
  • Gune?e Do?ru (1937).

Poemoj: [ redakti | redakti fonton ]

  • Ahmet Kaya, Aynı Daldaydık
  • Ahmet Kaya, ?eyh Bedrettin
  • Ruhi Su, Masalların Masalı
  • Ruhi Su, Onlar Ki
  • Ruhi Su, Kadınlarımız
  • Zulfu Livaneli, Karlı Kayın Ormanı
  • Zulfu Livaneli, Bulut Mu Olsam
  • Zulfu Livaneli, Kız Cocu?u
  • Zulfu Livaneli, Ho?cakal Karde?im Deniz
  • Zulfu Livaneli, Vapur
  • Zulfu Livaneli, Memetcik Memet
  • Cem Karaca, ?eyh Bedrettin Destanı
  • Cem Karaca, Cok Yorgunum (Mavi Liman ?iirinden uyarlama)
  • Cem Karaca, Ceviz A?acı
  • Cem Karaca, Herkes Gibi
  • Cem Karaca, Memleketim
  • Cem Karaca, Hasret ( Davet ?iirinden alınmı?tır.)
  • Esin Af?ar, Tahir ile Zuhre Meselesi
  • Onur Akın, Seviyorum Seni
  • Onur Akın, Sev Bakalım
  • Edip Akbayram, Guzel Gunler Gorece?iz
  • Edip Akbayram, Korkuyorlar
  • Edip Akbayram, Gidenlerin Turkusu
  • ?lkay Akkaya, Beyazıt Meydanı
  • ?nci Cayırlı, Kanatları Gumu? Yavru Bir Ku?
  • Ezginin Gunlu?u, Seni Du?unmek Guzel ?ey
  • Ezginin Gunlu?u, Japon Balıkcısı
  • Yeni Turku, Mapushane Kapısı
  • Yeni Turku, Sen
  • Yeni Turku, Oldukten sonra
  • Grup Yorum, Bu Memleket Bizim
  • Grup Yorum, Ben Bir Asker Kaca?ıyam
  • Grup Yorum, ?nsanların ?cindeyim
  • Grup Yorum, Veda
  • Grup Baran, Salkım So?ut
  • Grup Baran, Gune?i ?cenlerin Turkusu
  • ?lhan ?rem, Ho?geldin Kadınım
  • Hakan Ye?ilyurt, Piraye (Piraye ?cin Yazılmı? Saat 21-22 ?iirleri kitabındaki 6 Ekim 1945 tarihli ?iirden uyarlama)
  • Husnu Arkan, Bor Oteli
  • Sumeyra Cakır, Hurriyet Kavgası
  • Ahmet Aslan, Geberiyorum

En Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

De Nazım Hikmet aperis en Esperanto Poezia antologio en la traduko de Vasil Kadifeli. Novjorko: Mondial , 2016.

Lia pacisma poemo "knabino" (la knabino en la poemo mortis pro la atombombado en Hiro?imo ) estis tradukita al Esperanto okaze de traduk?eno de la turka PEN-klubo en 2018 [1] .

Hikmet aprezis la muzikalecon de Esperanto kaj admiris la homojn kiuj batalas por la ideo de Esperanto [2] [3] .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Pacifisma poemo de Nazim Hikmet anka? en esperanto , HEKO, 677 8-B, la 21-a aprilo 18
  2. (eo) Isaj Drawter, Pri internacia lingvo dum jarcento j, p. 103, Tel Aviv, 1977
  3. (tr, eo) Esperanto ve Nazım Hikmet / Esperanto kaj Nazim Hikmet , MONA, la 2-an de decembro 2020