Monda Tago de Filozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monda Tago de Filozofio ( angle : World Day of Philosophy ) ? ?iujara festo la? iniciato de Unesko (Unui?int-Naciara Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo), estas internacia tago solenata la trian ?a?don de novembro .

Celoj [ redakti | redakti fonton ]

La festado celas montri signifon de filozofio kaj instigi socion (precipe junularon ) ekinteresi?i pri filozofio kiel scienco . Anka? celas inklini al kritika pensado kaj filozofia debato pri problemoj de la nuntempa mondo kaj plibonigi komunikadon kaj kunlaboradon inter filozofoj kaj sciencistoj .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La unua Tago de Filozofio estis celebrata la 21-an de novembro 2002 kadre de internaj decidoj de Unesko. En 2005 dum ?enerala Konferenco en Parizo (la 33-a sesio), oni oficiale proklamis la trian ?a?don de novembro "Monda Tago de Filozofio".

Tiuokaze estas organizataj simpozioj , lekcioj , konferencoj por plenkreskuloj, kaj anka? malfermaj tagoj kune kun kursoj por studentoj . Ili ebligas partoprenon al ?iuj interesitoj, ne nur al personoj profesie okupi?antaj pri filozofio.

La 18-an de novembro 2010 ?enerala direktorino de Unesko Irina Bokova komencis festadon ina?gurante en Parizo Internacian Forumon pri "Filozofio, Kultura Diverseco kaj Proksimi?o de Kulturoj", kiun partoprenis filozofoj el la tuta mondo. La aran?on partoprenis pli ol 80 membro-?tatoj, interalie Albanio , Argentino , Germanio , Francio , Urugvajo , Meksiko , Gvatemalo , Senegalo , A?stralio kaj Usono .

Filozofoj-esperantistoj kaj ties esperantlingvaj iniciatoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]