Mileva Maric
Mileva MARI?
(naski?is la
19-an de decembro
1875
en
Titel
; mortis
1948
en
Zuriko
) estis
matematikistino
,
fizikistino
, unua edzino de
Albert Einstein
.
?i vizitis gimnazion ekde
1885
en
Szabacs
(?abac) poste en
Zagrebo
, sed la lastajn jarojn finis ?i en
Svislando
. Post tio ?i ekstudis en la
Svisa Federacia Instituto pri Teknologio
en
Zuriko
, kie ?i konati?is kun posta edzo Albert Einstein. ?ia diplomlaboro traktis
termodinamikon
.
?ia rilato al Einstein, supozita kunlaboro pri projektoj estas hodia? diskutita. Oni konas 54 leterojn de ili, kies plimulto estas amleteroj, sed ekzistas anka? fakaj leteroj (?efe pri termodinamiko).
En
1901
Mileva gravedi?is, sed Einstein tiam ne povis akiri laborpostenon, ili ne geedzi?is, Mileva hejmeniris kaj naskis la bebon. (Familio de Einstein - ?efe lia patrino, Pauline - kontra?is la rilaton.)
En
1902
naski?is la komuna infano, nomumita
Lieserl
(pri la plua sorto de la infano oni ne havas certajn informojn). Ili geedzi?is en 1903 kaj en
1904
naski?is la filo
Hans Albert
. Unu jaron poste Einstein publikigis la
specialan teorion de relativeco
. Tiam ili vivis, laboris kune kaj certas, ke ?i helpis lian laboron.
Ekde
1911
la geedzi?o malboni?is, Einstein havis multajn laborojn kaj plenumis pli kaj pli da tempo kun duagrada pli juna kuzino
Elsa
. Pli poste Mileva revenis al
Vojevodio
kaj sen interkonsento de la edzo baptigis la filojn, Hans Albert kaj
Eduard
(Einstein estis juddevena). Ili divorcis en
1919
kaj tiam Einstein ofertis en la divorca teksto por Mileva sumon de la
Nobel-premio
(alju?ita en 1921)!
?i kaj Einstein volis komune publikigi artikolon pri kapilara tubeco, sed finfine aperis nur sub nomo Einstein en
Annalen der Physik
. Alia artikolo traktas pri fotoelektra efiko per termodinamikaj deduktoj, kiun faris plej ver?ajne Mileva.
Estante Albert Einstein 17-jara?a, ali?is al kvar-jara instrudiploma programo pri matematiko kaj fiziko en la Zurika Politekniko. Anka? la estonta edzino de Einstein, nome 20-jara?a Mileva Mari?, ali?is al la Politekiko tiun jaron. ?i estis la nura virino inter la ses studentoj de la instrudiploma kurso en la fako matematiko kaj fiziko. Dum la venontaj jaroj, la amikeco inter Einstein kaj Mari? disvolvi?is al amafero, kaj ili legis librojn kune pri ekster-studobjekta fiziko en kiu Einstein ekhavis plii?antan intereson. En 1900, Einstein trapasis la ekzamenojn en Matematiko kaj Fiziko kaj ricevis la instrudiplomon el la Federacia Politekniko.
[1]
Estis multaj plendoj, ke Mari? kunlaboris kun Einstein en siaj artikoloj de 1905,
[2]
[3]
konataj kiel artikoloj de la "Annus Mirabilis", sed la historiistoj de fiziko kiu studis la aferon ne trovis pruvaron ke ?i faris gravajn kontribuojn.
[4]
[5]
[6]
[7]
- ↑
Stachel (2008), vol. 1 (1987), doc. 67.
- ↑
Troemel-Ploetz, D. (1990). "Mileva Einstein-Mari?: The Woman Who Did Einstein's Mathematics". Women's Studies International Forum. 13 (5): 415?432. doi:10.1016/0277-5395(90)90094-e.
- ↑
Walker, Evan Harris (Februaro 1989). [
https://web.archive.org/web/20120119093653/http://philosci40.unibe.ch/lehre/winter99/einstein/Walker_Stachel.pdf
"Did Einstein Espouse his Spouse's Ideas?" (PDF). Physics Today. Arkivita el la originalo (PDF) en la 19a de januaro 2012. Alirita la 12an de oktobro 2019.
- ↑
Pais (1994), pp. 1?29.
- ↑
Holton, G., Einstein, History, and Other Passions, Harvard University Press, 1996, pp. 177?193.
- ↑
Stachel (2002), pp. 49?56.
- ↑
Martinez, A. A.,
"Handling evidence in history: the case of Einstein's wife",
School Science Review, 86 (316), Marto 2005, pp. 49?56. PDF Arkivita la 11an de a?gusto 2011 en la Wayback Machine. Alirita la 12an de oktobro 2019.