Miguel Primo de Rivera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miguel Primo de Rivera
Persona informo
Miguel Primo de Rivera
Naskonomo Miguel Primo de Rivera y Orbaneja
Naski?o 8-an de januaro 1870 ( 1870-01-08 )
en Jerez de la Frontera
Morto 16-an de marto 1930 ( 1930-03-16 ) (60-jara?a)
en Parizo
Mortis per diabeto vd
Tombo Iglesia-convento de la Merced vd
Religio katolika eklezio ? katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
?tataneco Hispanio vd
Partio Spanish Patriotic Union vd
Subskribo Miguel Primo de Rivera
Familio
Patro Miguel Primo de Rivera y Sobremonte vd
Patrino Ines Orbaneja y Perez de Grandallana vd
Gefratoj Maria Jesus Primo de Rivera y Orbaneja ? Jose Primo de Rivera y Orbaneja ? Fernando Primo de Rivera y Orbaneja vd
Edz(in)o Casilda Saenz de Heredia vd
Amkunulo Mercedes Castellanos vd
Infanoj Jose Antonio Primo de Rivera ? Pilar Primo de Rivera ? Fernando Primo de Rivera y Saenz de Heredia ? Miguel Primo de Rivera y Saenz de Heredia ? Carmen Primo de Rivera vd
Parencoj Rafael de Sobremonte ? Rosario Primo de Rivera y Urquijo vd
Profesio
Okupo politikisto ? militisto vd
Aktiva en Madrido vd
Aktiva dum 1884? vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Miguel Primo de Rivera y Orbaneja ( Jerez de la Frontera , la 8-an de januaro 1870 - Parizo , la 16-an de marto 1930 ) estis militisto , nobelo (dufoje markizo), politikisto kaj diktatoro de Hispanio .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Juna?o [ redakti | redakti fonton ]

Miguel Primo de Rivera apartenis al familio de Jerez de la Frontera de granda tradicio de militistoj, politikistoj, registoj kaj nobeluloj. Multaj estis markizoj kaj altrangaj oficiroj. Kiam li estis 14 jara?a, Miguel Primo de Rivera eniris en la Milita Akademio kaj poste li estis destinita al Melilla , kie li rapide i?is kapitano. Li estis militisto ?efe en kolonioj kiel Maroko , Kubo ( 1895 - 1897 ) kaj Filipinoj (kien li iris por akompani sian onklon, Fernando Primo de Rivera).

Kariero [ redakti | redakti fonton ]

Li geedzi?is en 1902 kun Casilda Saenz de Heredia, kun kiu li havis ses gefilojn. En 1908 , li i?is kolonelo kaj poste vidvi?is pro la nasko de la sesa filo. En 1909 li estis destinita al nordo de Afriko, kie partoprenis en la Rif-milito . En 1912 li i?is generalo (la unua el siaj sama?uloj). En 1915 li revenis al Hispanio, kiel milita guberniestro de Cadiz . Pro sia maroka kariero li estis ano de la grupo de afrikemaj militistoj. Tamen, li dekomence favoris la abandonon de la hispana protektorato de Maroko .

Poste li i?is generalkapitano de Valencio , de Madrido kaj de Barcelono . Tiuj postenoj sciigis lin pri la socia kaj politika problemaro de la epoko. En majo de 1922 li i?is generalkapitano de Barcelono kaj tie li fruntis la socian konfliktaron de Barcelono pro la stratmilito inter anarkiistoj , kaj entreprenistoj , katalanismo, kaj disi?o de la sistemo de politikaj partidoj regata de kacikoj .

Kiel reago al tiu situacio, akrigita de la malvenko de Annual en la Rif-milito, la koruptado inter altrangaj oficiroj kaj la publika protestado, Primo de Rivera, organizis pu?on , kiu okazis la 13a de septembro de 1923 kun la helpo de diversaj sektoroj de la hispana socio (militistoj, industriistoj kaj konservativuloj) kaj la konsento de la tiama re?o Alfonso la 13-a, kaj li malvalidigis la konstitucion, la presliberecon, la registaron kaj la Parlamenton per registaro de militistoj kaj Diktatoreco .

Diktatoro [ redakti | redakti fonton ]

Monumento al Miguel Primo de Rivera (Jerez de la Frontera)

Danke al la konsento de la re?o Alfonso la 13-a , granda parto de la dungistaro, la katolika eklezio, la armeo kaj la konservativularo, Primo de Rivera estris la Militan Registaron kiu koncentrigis en li la tutan ?tatan povaron. Pro la anoncita provizoreco de la re?imo kaj la malpresti?o de la eksa re?imo, la opozicio ne estis forta, ?ar li anoncis sekvon de la idealoj de la regeneraciistoj (kiel Joaquin Costa ), kontra? la kacikismo kaj kun la kunlaborado de la socialistoj . Tiu diktatoreco inspiri?is en la modelo fa?ista de Mussolini , sed estis malpli perforta sed fundamente konservativa.

Jam dum la unua fazo de la diktatoreco ( Directorio Militar , inter 1923 kaj 1925), li persekutis la anarkiistojn (kies sindikato CNT i?is kontra?le?a) kaj la komunistojn, malpermesis la administran sistemon de Katalunio, nuligis la politikajn partiojn, kreis unikan politikan partion (1924), protektis la nacian industrion, helpis publikan konstruadon kaj malpermesis la aliajn lingvojn krom la hispana. Li ?an?is sian anta?an politikon rilate Marokon kie li atingis venkon pro la batalo de Alhucemas kiu finigis jarojn de konstantaj militoj kaj malfacila?oj kiel ?e Annual en 1921 , respondece de militistoj kaj la propra re?o, kio kialis finfine la pu?on de 1923. La sukceso ?e Alhucemas konvinkis la generalon da?rigi la diktatorecon.

Sed la nova epoko vidis registaron ne militan, sed civilan (1925-30), kiu faris surogaton de konstitucio ( 1929 ), de parlamento kaj de politika normaleco. Sed tio utilis nur por montri la dividojn inter la partianoj de la diktatoreco: katolikaj konservativuloj, simpatiantoj de la fa?ismo , militistoj kaj oportunemaj negocistoj. Krome la ekonomia krizo ( la borsa katastrofo ) de 1929 malplibonigis la situacion de Hispanio. La opozicio unuigis socialistojn, respublikanojn, anarkistojn kaj intelektulojn kontra? la diktatoreco. Surstrate studentoj kaj laboristoj manifestaciis kontra? la re?imo; e? militistoj konspiris en 1926 . Fine Primo de Rivera demisiis la 28an de januaro de 1930 kaj ekzilii?is en Parizo. Sekvos la militista registaro de la generalo Damaso Berenguer kaj poste la Dua Hispana Respubliko en 1931 .

Miguel Primo de Rivera mortis la 16an de marto de 1930 en Parizo pro iama diabeto. [1]

Privata vivo [ redakti | redakti fonton ]

De geedzi?o en 1902 kun Casilda Saenz de Heredia y Suarez de Argudin, (1879-1908), naski?is tri filoj kaj tri filinoj, el kiuj la plej a?a, Jose Antonio , estis fondinto de la fa?isma partio Falange Espanola , kaj kun la plej juna Fernando estis ekzekutitaj de respublikanoj en 1936. La plej juna filino de la diktatoro, Pilar , (1907-1991), faris longan politikan karieron (1934-1977) en la unika fa?isma partio de Franco nome Movimiento Nacional kiel nacia estro de ties Ina Frakcio.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Ramon Tamames kaj Xavier Casals: "Miguel Primo de Rivera", eldonejo Ediciones B, Barcelono, 2004

En Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

  • Jose Maria Salguero, "La diktaturo de Primo de Rivera", pp. 6-8; Dolors Marin Silvestre, "Domenec Massacs: idealista de pensament i home d'accio contra el totalitarisme" (katalune), pp 9-11; Xavier Alcalde, "Accion Sindical Obrera" (1918-1932)", pp. 13-15. En Kataluna esperantisto , nº 374, Decembro 2023.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]