Mesina Markolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mesina Markolo
markolo [+]

Akvejoj Tirena maro , Iona maro
Koordinatoj 38° 14′ 45″  N , 15° 37′ 57″  O (mapo) 38.245833333333 15.6325 Koordinatoj: 38° 14′ 45″  N , 15° 37′ 57″  O (mapo)

Longo 32 km (20 mi )
Minimuma lar?o 3 km (2 mi )

Mesina Markolo (Tero)
Mesina Markolo (Tero)
Situo de la Mesina markolo.
Map
Mesina Markolo
Vikimedia Komunejo :   Strait of Messina [+]
v ? d ? r

La markolo de Mesino , a? Mesina markolo (PIV1), estas markolo en la Mediteranea Maro , kiu disigas la italan regionon Kalabrio kaj insulon Sicilio ; ?i ligas la Tirenan Maron kaj la Ionan Maron . ?i longas 32 km kaj lar?as inter 3 kaj 8 km. ?iaj plej grava haveno estas Mesino ( itale   Messina ), en nordorienta Sicilio. Skilo kaj Karibdo , la monstroj el la klasika sagao pri Odiseo , supozeble estis lokigataj ?i tie.

La Kabo Peloro konsistigas la nordan enirejon de la Markolo de Mesino kaj tial estas indikita kiel tre grava lumturo por navigado.

Situo: 38° 14′ 45″ N 15° 37′ 57″ O  /  38.24583 °N, 15.63250 °O  / 38.24583; 15.63250 (mapo)

Konduktilo trans la markolo de Messina [ redakti | redakti fonton ]

Pilono de Torre Faro, 232 m alta
La Markolo de Mesino
Satelita foto
Historia mapo

En 1957 oni konstruis konduktilon trans la markolon de Messina. La elektra tensio estas 220 kV. Post finkonstruo oni testis la da?ron de propra oscilado kaj la amplitudon per lan?o de tri raketoj (9.000 kiloNewton) de la pilonopintoj [1] .

Pro teknikaj malfacila?oj (la konduktiloj pro la granda distanco devis esti el ?talo, kio ka?zas malpli altan konduktancon ol en la aliaj partoj de la elektra reto) la konduktilo balda? ne plu ta?gis por la pligrandi?anta bezono kaj estis anstata?ita per markablo de 6,5 km longeco. La pilonoj estis konservitaj (tiu de Messina nokte e? estas lumigata), kvankam ili ne plu havas teknikan funkcion.

Ponto trans la markolo de Messina [ redakti | redakti fonton ]

Je la 13-a de oktobro   2005 la itala parlamento, dum regado de Silvio Berlusconi , decidis pri konstruado de 3,3 km longa ponto trans la markolo far la konstrukompanio Impregilo . La projekto devus esti realigata de 2006 ?is 2012 je kostoj de 4 miliardoj da E?roj. En oktobro 2006 la itala registaro gvidita de Romano Prodi tamen haltigis la projekton.

Kiam Silvio Berlusconi denove gajnis la nacian balotadon, en 2008 , li promesis reekigi la projekton.

Birdomigrado [ redakti | redakti fonton ]

En la monatoj aprilo kaj majo multaj birdoj flugas trans la markolo de Messina al siaj kovareoj en norda E?ropo, inter ili cikonioj kaj 30.000 rabobirdoj (?efe vespobuteo , mar?a cirkuo , nigra milvo kaj 25 pliaj specioj). ?is la 1990-aj jaroj oni multe, kvankam kontra?le?e ?asis la birdojn amba?flanke de la markolo. Dank al la aktivado de naturprotektantoj kaj forstpolico tia ?tel?asado preska? ne plu ekzistas.

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Turmbauwerke, Bauverlag GmbH, Wiesbaden, 1966 (de)

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]