Mem-malamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mem-malamo estas evidenta malkontento de homo pri si mem. Foje la frazo anka? estas uzata por priskribi staton de evidenta malkontento de persono el socia grupo, al kiu ?i a? li apartenas. Etna mem- malamo , ekzemple, esprimi?as per la severa kritiko, kiun homo esprimas kontra? sia originala grupo. Mem-malamo povas rezulti el tio, ke la persono vidas en si mem a? en sia grupo negativajn trajtojn kun kiuj li ne povas identigi sin, a? ke li malestimas sin a? sian grupon kiel rezulto de kontinua malsukceso. Foje malamo fontas el internigado de la sinteno de aliaj al li. Mem-malamo povas konduki al malsuperaj kompleksoj , same kiel depresio , soleco , malespero , memdama?o kaj pli.

Psikologoj ne emas uzi ?i tiun frazon, kaj por priskribi la fenomenon, kiun ili traktas, ili preferas la frazon " malalta memfido ". La frazo ofte estas uzata en argumentoj por priskribi homon a? grupon en atakoj ad hominem kontra? ili.

Formado de mem-malamo [ redakti | redakti fonton ]

La starigo de memmalamo venas de la deziro de homo esti akceptita en socian grupon malsaman ol la propra, kiun li konsideras preferata grupo. La grupo, al kiu la homo interesi?as esti akceptita, postulas kiel kondi?o de akcepto sian malligon de la diferenco, kiu estas esprimita en diversaj sencoj kiel lingvo , vesto , konduto kaj mensaj kvalitoj . ?i tiu diferenco estas foje prezentita malka?e kaj akre, kiel ekzemplo la fiprezento de la malamataj malplimultoj: malsupera religio , sekreta lingvo , malsama vesto , ekstera karakterizado - granda nazo , malbeleco ; Negativaj mensaj trajtoj kiel rabistoj , almozpetado kaj pli. La fifama mito fari?as la identeco de la fremdulo en la okuloj de la plejmulta reganta grupo kaj tial la fremdulo frue a? malfrue, volenevole, akceptas ?in.

La eksterlandano opinias, ke eblas esti akceptita en la grupon kaj finfine esti parto de ?i, se vi obeas ?iajn regulojn kaj sekvas ?ian etikedon . Sed la akcepto de la fremdulo en la grupon kiel egalulo estas preska? malebla, kondi?e ke en la grupo estas sento de supereco super la fonta grupo de la fremdulo. E? se ekzistas reciproka deziro integri?i, la grupo emas konservi la bildon de supereco, kiu plifortigas ?e la fremdulo la sencon de diferenco kaj malsupereco. Krome la fremdulo akceptas la grupajn valorojn, kiuj difinas lin kiel malsuperan, kaj tial lia sento de malsupereco pliforti?as. La fremdulo elsendas senton de sensekureco kaj la grupo sentas ?in kaj kiam konvenas traboras kaj voras la sensekureculon. ?i tio emfazas la diferencon kaj konfirmas la stereotipon, kiu komencis la procezon. La fremdulo, kiu volas esti parto de la grupo, ricevas ?ian mondkoncepton , kiu konfirmas lian alieco, kaj lia identeco formi?antas la? la percepto de la grupo pri la anomalioj kaj la malamo al la fremdulo kaj tiele enkorpi?as kiel mem-malamo.

Konataj kazoj de mem-abomeno la?longe de la historio estis sufi?e oftaj inter subpremataj grupo, kiel la judoj de meze?ropo en la 19a jarcento, kiuj celis esti akceptitaj kiel egaluloj en kristana socio, precipe la germanlingva . Multaj, kiel Otto Weininger , suferis severan psikologian dama?on, ?is sinmortigo. Anka? inter neblankaj homoj, ?efe en azio , la fenomeno de blankigo de la ha?tkoloro kiel atingo de virina beleco estas ?e la bazo de multmona industrio. Alia ekzemplo estas la afrik-usonanoj en Usono; Malcolm X kaj aliaj intelektuloj ofte kondamnis memmalamon inter nigruloj, kiuj aspiris al socia movebleco, eble pla?a kodovorto al esti pli kiel la blankuloj .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]