한국   대만   중국   일본 
Maurice Papon - Vikipedio Saltu al enhavo

Maurice Papon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurice Papon
Persona informo
Maurice Papon
Naski?o 3-an de septembro 1910 ( 1910-09-03 )
en Gretz-Armainvilliers
Morto 17-an de februaro 2007 ( 2007-02-17 ) (96-jara?a)
en Pontault-Combault
Mortis per Kora malsufi?o Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Gretz-Armainvilliers Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
?tataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand
jura fakultato de la Universitato de Parizo
Libera Altlernejo de Politikaj Sciencoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Unio de Demokratoj por la Respubliko
Rassemblement Pour la Republique Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Maurice Papon
Familio
Patro Arthur Papon Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
oficisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Maurice Papon (La 3-an de? septembro 1910 - La 17-an de februaro 2007 ) estis franca oficulo, interalie guberniestro de la departamento Geronde , kiu kunlaboris kun Nazia Germanio en siaj agoj por ekstermi la judojn dum la holoka?sto . En 1961 li estis la ?efo de la metropola polico de parizo kaj ordonis al la pariza polico fari la Masakron de Parizo . Li estis kondamnita tre malfrue pro siaj krimoj kontra? la homaro dum la dua mondmilito kaj poste dum la kvina Franca Respubliko , kaj estis liberigita anta? ol plenumi la plenan punon de malliberigo trudita al li, pro tio, ke lia sanstato ne estis normala.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Unuaj jaroj kaj la periodo de la dua mondmilito [ redakti | redakti fonton ]

Papon naski?is en Parizo . Filo de advokato . Li studis juron , sociologion kaj psikologion .

En la a?o de 20 jaroj li eniris la publikan servon kaj progresis tra la jaroj en siaj devoj, ?is en 1942 , en la tempo de Re?imo de Vichy , li atingis la rangon de guberniestro de provinco Gironde ?irka? la urbo Bordeaux , en sudokcidenta Francio [1] . En tiu funkcio li respondecis pri judaj aferoj, kaj kunlabore kun la nazioj ordonis la amasan deportadon de judoj al ekstermado, malliberigante ilin unu en koncentrejo Merignac , poste en Koncentrejo de Drancy , kiu servis kiel transitstacio por la francaj judoj survoje al A??vico kaj aliaj naziaj ekstremejoj tra E?ropo .

De la mezo de 1944 , kiam jam estis klare, ke la germanoj perdos la militon, Papon komencis transdoni informojn pri la germanoj al la franca rezista movado ("la rezisto").

Post la dua mondmilito [ redakti | redakti fonton ]

Post la milito, Papon ricevis atestilon kiel rezista batalanto, kaj li ali?is al la nova establo. En 1958 li estis nomumita komandanto de la pariza polico [2] . Kiel komandanto de la polico, en 1961 li ordonis al siaj fortoj ataki senarman al?erian homamason de manifestaciantoj en tio, kio fari?is konata kiel la Pariza Masakro (1961) . La nombro de viktimoj en la masakro estis taksita je 70 ?is 200.

En 1963 li estis menciita kiel kandidato por servi kiel ambasadoro al Israelo. En 1966, li faris privatan viziton en Israelo, kaj estis priskribita kiel "lojala amiko de Israelo." En ?i tiu jaro lia nomo estis menciita kiel unu el tiuj implikitaj en la afero Ben Barka.

En 1968 , Papon eniris politikan vivon. Li estis la ministro pri la bu?eto dum la prezidanteco de Valerie Giscard d'Estaing . Dum la tuta tempo, Papon sukcesis konservi sian sekreton kaj ka?i la fakton de sia partopreno en la deportado de la judoj al ekstermado, sed en 1981 liaj agoj estis elmontritaj, kiam centoj da dokumentoj estis hazarde trovitaj en la municipaj arkivoj de Bordeaux , inkluzive la deportadajn ordonojn subskribitaj de Papon. La dokumentoj estis publikigitaj en Le Canard enchaine , populara franca ?urnalo, le?a enketo komenci?is kaj Papon estis devigita eksi?i.

Lia proceso kaj kondamno [ redakti | redakti fonton ]

En 1983 akuzo estis prezentita kontra? Papon sed en 1987 la akuzo estis eksigita pro teknikaj juraj kialoj. En 1988 nova akuzo estis prezentita kaj Papon estis akuzita pri farado de krimoj kontra? la homaro [3] . Jaroj pasis kaj la akuzo estis ?an?ita en 1995 al "kunkulpeco pri krimoj kontra? la homaro." Papon prenis procesojn kaj pledojn por eksigi la akuzon kontra? li, sed finfine estis procesigita en 1997 .

Francaj juristoj spekulis, ke la registaro faris pa?ojn celitajn por treni la procesojn, pro sia malemo malka?i la gamon kaj profundon de franca kunlaborismo en la periodo de Vichy. La prokrastoj anka? da?ris dum la proceso, de kiu Papon forestis de siaj kunvenoj pro sia malfortika sanstato [4] .

Je la proceso, la prokuroro akuzisto asertis, ke Papon ka?zis la deportadon de 1 560 judoj, inkluzive de virinoj, maljunuloj kaj infanoj, al iliaj mortoj. La defendo bazi?is sur malfacila?oj por identigi kaj interpreti pruvojn de anta? kvindek jaroj. Papon e? asertis esti da?rinta en sia ofico por helpi la reziston en ?ia lukto savi judojn. Li anka? asertis, ke li ne sciis, kien la judoj estas transportataj per la ka?transportaj trajnoj [5] .

La proceso fini?is per la kondamno de Papon pro kunlaborado kaj farado de krimoj kontra? la homaro. Nur unu franca kunlaboranto anta? li, Paul Touvier , milicia komandanto de Vichy, estis kondamnita pro krimoj kontra? la homaro [6] .

La proceso de Papon helpis refuti la aserton, ke la franca rezista movado en la periodo de Vichy estis amasa movado. La gazetaro taksis, ke la jura proceso da?ris tiel longe sub la influo de franca prezidanto Francois Mitterrand (kiu mem estis altranga oficisto en la registaro de Vichy) kun la celo malklarigi la memoron de la pasinteco. [7]

En 1998, Papon estis kondamnita al 10 jaroj da malliberejo. Papon apelaciis , kaj dum la proceso de la apelacio fu?is al Svislando . La apelacio estis malakceptita ?ar franca juro postulis ke apelacianto kondamnita al malliberigo estu malliberigita en Francio la nokton anta? la apelacia?do, dum Papon estis tiam en Svislando. La svisaj a?toritatoj ekstradiciis Papon al Francio por plenumi lian punon. Dum lia tempo en malliberejo, franca prezidanto Jacques Chirac senigis lin de ?iuj honoroj, kiujn li ricevis por siaj servoj al Francio kiel publika servisto [8] .

En 2002 , Papon prezentis peton por frua liberigo pro sia sanstato, sed prezidanto Chirac malakceptis ?in. Papon apelaciis la decidon al la E?ropa Kortumo pri Homaj Rajtoj . La kortumo akceptis sian apelacion kaj ordonis al li konsiderindan pagon por juraj elspezoj [9] . Samtempe advokatoj de Papon prezentis apartan apelacion en Francio, surbaze de nova le?o postulanta liberigon de maljunaj kaj malsanaj kaptitoj por kuracado, kaj Papon estis liberigita el malliberejo la 18-an de septembro 2002, julio 2003 liaj pensiaj pagoj estis renovigitaj. Dum multaj en Francio kaj E?ropo opiniis ke la malliberigo de Papon rekonus agnoskon de la franca kunlaboro de Vichy, lia liberigo remalfermis la vundojn.

En februaro 1999 , Papon prezentis proceson pro insultado de publika funkciulo kontra? la historiisto Jean-Luc Einaudi , kiu esploris la masakron en Parizo kaj publikis ke: "En la nokto de la 17-a de oktobro, 1961, masakro estis farita de la polico la? la ordonoj de Maurice Papon." Tiutempe la ?tato agnoskis la masakron en 1998 kaj akceptis 40 mortojn. Responde al la peto de Papon, la tribunalo donis neklaran verdikton, en kiu, asertante, ke Einaudi "kalumniis" la nomon de Papon, sed agnoskis ke li agis kun "bonaj intencoj" unuflanke, kaj aliflanke, la?dis "la seriozecon kaj kvaliton de la esplorado de Einaudi. "

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. " Les grandes dates de sa carriere ", Le Nouvel Observateur , 17 February 2007. (in French)
  2. The important dates of the Papon Affair, Le Figaro , 17 February 2007. (in French)
  3. Video of the opening of the Papon trial , INA archive website
  4. "Maurice Papon's trial" , Trial , video
  5. Yad Vashem :Papon trial . Arkivita el la originalo je 2021-10-19. Alirita 2021-10-17.
  6. "Bousquet, Touvier and Papon: Three Vichy personalities" . Arkivita el la originalo je 2011-05-20. Alirita 2021-10-17.
  7. Paul Webster (21 October 1999). " French justice on trial as Papon flees ". The Guardian .
  8. Decision by the chancellor of the Legion of Honour [ rompita ligilo ] , related to Papon's conviction and the stripping of his decoration
  9. ECHR judgment

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]