Matthias Friedwagner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthias Friedwagner
Persona informo
Naski?o 3-an de februaro 1861 ( 1861-02-03 )
en Gallspach
Morto 5-an de aprilo 1940 ( 1940-04-05 ) (79-jara?a)
en Gallspach
Lingvoj germana ? rumana
?tataneco A?strio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo filologo ? romanisto ? universitata instruisto ? Romanian scholar
v ? d ? r

Matthias FRIEDWAGNER (naski?inta la 3-an de februaro   1861 en Gallspach / Distrikto Grieskirchen , mortinta samloke la 5-an de aprilo   1940 ) estis a?stra romanisto , pedagogo kaj universitata profesoro.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Post estado je bazlernejo en Gallspach (1867 ?is 1873), Friedwagner, filo de ?arpentisto, frekventis mezlernejon realisman (Oberrealschule) en Linz , kie li trapasis la ekzamenon en 1880. En 1881 li anka? sukcese prezentis sin al gimnazia maturi?ekzameni?on (?e Humanistisches Staatsobergymnasium Linz ) kio rajtigis lin ekstudenti. Germanistikon kaj latinidajn lingvojn li poste studis ?e la Universitato de Vieno . Tie li doktori?is en 1889 per defendo de diserta?o pri la lingvo de la malnova franca heroa poemo Huon de Bordeaux (presi?o en Paderborn, 1891). De 1888 ?is 1900 li estis mezlerneja instruisto en Vieno.

Li habiliti?is en 1898 je Vieno. De 1900 ?is 1911 li sukcedis Theodor Gartner kiel profesoro pri latinida filologio ?e la ?ernivca Universitato kiel li dekanis en 1903 dekano kaj rektoris en 1910.

Kariero en Frankfurto [ redakti | redakti fonton ]

Inter 1911 kaj 1928 li trovi?is en Frankfurto ?e Majno kiel posteulo de Heinrich Morf . Frankfurte li dekanis en 1916.

Inter liaj plej konataj dis?iploj frankfurtaj estis Helmut Anthony Hatzfeld , Hellmuth Petriconi kaj Leo Lowenthal .

En Frankfurto li metis la fundamenton pri moderna romanistika esplorado establinte la rumanan lingvon en la frankfurta prelegaro. Li mem anka? okupi?is pri la lingvoj franca, hispana kaj itala. Speciali?o lia ku?is en etimologio, dialektpriesplorado kaj malnovaj francaj epopeoj. Posteulo lia i?is Erhard Lommatzsch .

Familio [ redakti | redakti fonton ]

Matthias Friedwagner estis edzi?inta al la vienanino Hermine Mathilde Richter (1867-1932). Ili havis filinon nome Irmingard Editha Maria (von Frauendorfer). La paro estis entombigita en privata kripto en arbarkovrita areo inter Gallspach kaj Grieskirchen, kiu estas libere alirebla.

Verkoj (elekto) [ redakti | redakti fonton ]

  • Meraugis von Portlesguez, Altfranzosischer Abenteuerroman von Raoul von Houdenc. Zum ersten Mal nach allen Handschriften herausgegeben (Raoul von Houdenc, Samtliche Werke, Bd. 1). Halle 1897
  • La Vengeance Raguidel. Altfranzosischer Abenteuerroman von Raoul von Houdenc. Zum ersten Mal nach allen Handschriften herausgegeben (Raoul von Houdenc, Samtliche Werke, vol. 2). Halle 1909
  • Frau von Stael's Anteil an der romantischen Bewegung in Frankreich. (=Sonderabdruck aus den Verhandlungen des 9. allgemeinen deutschen Neuphilologentages in Leipzig). Hannover 1901
  • Troubadours und Minnesang, ?e: Jahrbuch des Freien Deutschen Hochstifts in Frankfurt am Main (1913)
  • Uber die Volksdichtung der Bukowiner Rumanen (=ina?guradparolado de la 2.12.1910), ?ernivco 1911
  • Goethe als Corneille-Ubersetzer , Wien 1890
  • Raoul de Houdenc. Nach allen bekannten Handschriften, vol. 1, Meraugis von Portlesguez. Altfranzosischer Abenteuerroman , Halle a.S. 1897; represo en ?enevo 1975
  • Die Verwandtschafts- und Wertverhaltnisse der Meraugis-Handschriften, ?e: Zeitschrift fur romanische Philologie 26, 1902
  • Raoul de Houdenc. Nach allen bekannten Handschriften, vol. 2, La vengeance de Raguidel. Altfranzosischer Abenteuerroman , Halle a.S. 1909; represo en ?enevo 1975
  • Uber die Sprache und Heimat der Rumanen in ihrer Fruhzeit, ?e: Zeitschrift fur romanische Philologie 54, 1934, p. 641 ss.
  • Rumanische Volkslieder aus der Bukowina , Wurzburg 1940

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]