Matthauspassion (Bach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthaus-Passion
muzika verko a? kompona?o
A?toroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
v ? d ? r
Johann Sebastian Bach

La Matthauspassion (Mateo-Pasiono), BWV 244, estas oratoria pasiono de Johann Sebastian Bach , kiu temas pri la suferado kaj morto de Jesuo Kristo la? la evangelio la? Sankta Mateo . La Mateo-Pasiono kaj la Johano-Pasiono estas la du ununuraj komplete konservi?intaj pasionaj kompona?oj de Bach. La Mateo-Pasiono estas kun preska? tri horoj de prezentado la plej ampleksa verko de Bach. ?i sendube estas kulmino de lia kreado.

Ensemblo [ redakti | redakti fonton ]

Du taktoj el la enira movimento de la unua parto

Bach skribis la verkon por du ??oroj“ konsistantaj el pokaze kantvo?oj ( soprano , aldo , tenoro , baso ) kaj instrumentoj (2 transversaj flutoj , 2  hobojoj , 2  violonvo?oj , vjoloj , kontinua baso ). Nuntempe oni ofte starigas la du ensemblojn unu apud la alian kiel duoblaj ?oro kaj orkestro; krome la solistoj kantas pro kostokialoj partiojn en amba? ensembloj. Bach tamen intencis ja separatan starigon en la spaco por klarigi la dialogajn strukturojn. La nuntempa praktikado de starigo kaj prezentado povas treege malsami de dirigento al dirigento. Krome foje oni ludas plimallongigitajn versiojn (ekz. ?ar mankas gambovjolisto, kaj violon?elo la? imagoj de la orkestrestro ne estas adekvata anstata?ilo), a? la version de Felix Mendelssohn Bartholdy aran?itan por ?pli moderna“ instrumentaro.

Por la movimentoj 1 kaj 35 Bach krome postulas ?Soprano in ripieno ; pro ties okupado ekzistas prezentotradicio per knabovo?oj (kontraste al la invo?oj de amba? ?oroj), kiu tamen neniel rilatas al la originaj intencoj de Bach, kiu enmetis en la pre?ejo nure knabsopranoj (resp. falsetajn virvo?ojn kaj por soprano kaj por aldo). En el la propraj versioj de Bach tiun ?i vo?on transprenis la orgeno.

La Mateo-Pasiono anta?vidas ? krom la kvar solovo?oj por la recitativoj kaj arioj (soprano, aldo, tenoro, baso) ? jenajn rolantajn solopartiojn:

  • evangeliisto ? tenoro
  • Jesuo ? baso
  • Judaso ? baso
  • Petro ? baso
  • ?efpastro ? baso
  • Pilato ? baso
  • 2 servistinoj ? sopranoj
  • 2 pastroj ? basoj
  • edzino de pilato ? soprano

du atestantoj ? aldo kaj tenoro

Ofte ses apartaj solistoj (la kvar ariosolistoj, evangeliisto kaj Jesuo) estas enmetataj, kaj la restaj solopartiojn transprenas ?oranoj. Foje la evangeliisto anka? transprenas la tenorariojn. La arioj ?iam estas alordigataj al unu el la du ensembloj (1-a a? 2-a ?oro).

Tekstfontoj [ redakti | redakti fonton ]

Krucumita Kristo, pentra?o de Diego Velazquez

La teksto bazi?as sur la 26-a kaj 27-a ?apitroj de la evangelio la? Mateo tradukita de Marteno Lutero same kiel sur poezia?oj de Christian Friedrich Henrici (nomita Picander), ali?as la pasionaj ?oraloj.

La verko konsistas el iomete li mallonga unua parto (Mt 26) kaj pli ampleksa dua parto Mt 27), inter kiuj dum la tempo de oni predikis ?. unu horon.

Strukturo kaj simboliko [ redakti | redakti fonton ]

Komenco de la ?oralo "O Haupt voll Blut und Wunden"

La verko disvolvas imponan stereofonian efikon pro la duobla aran?o de ?oro kaj orkestro, je kio la ?oroj multfoje dialogas unu kun la alia. Ekzemploj pro tio estas precipe la grandiozaj enira kaj fina ?ora?oj. Inter ili ekzistas ofte longaj, kontemplaj arioj , kiuj primeditas la suferadon de Jesuo. Inter recitativojn , ?orojn kaj ariojn Bach enmetis entute dek kvar ?oralojn , kiuj rilatas al la dramaj kulminoj de la agado. Centran rolon transprenas je tio la ?oralo O Haupt voll Blut und Wunden de Paul Gerhardt , kiu eksonas kun variaj strofoj kaj harmoniigoj entute kvin fojojn.

En la Mateo-Pasiono Bach multfoje uzas muzikajn simbolojn. Ekzemple je recitativoj la tekston de Jesuo ?iam akompanas tenataj ar?akordoj simboligaj la diecon. La agantajn homojn tamen nur subtenas la ?eneralbaso . Nur kiam Jesuo je la krucumilo eldiras la lastajn vortojn, la ar?instrumentoj eksilentas.

Ekzistas multaj esploroj, kiuj kredigas precipe pri klaraj nombromistikaj elementoj en la pasiono, tamen almena? parto de ili bazi?us sur hazardoj.

Ekesto kaj historio de la Mateo-Pasiono [ redakti | redakti fonton ]

Estas pridisputata, ?u la Mateo-Pasiono originas el la jaro 1727 a? 1729. ?i rilatas al la funebra muziko BWV 244a (por princo Leopold von Anhalt-Kothen, prezentado la 24-an de marto 1729). Ne klaras, ?u la funebrokantato parodimodelo a? la parodio pri BWV 244. Certas nur, ke Bach direktis la Mateo-Pasionon la 15-an de aprilo 1729 ( Sankta Vendredo ) en la Thomas-pre?ejo je Lepsiko . Bach prilaboris partojn de la verko en la sekvaj jaroj du fojojn, laste en 1736. Dum la vivotempo de Bach la reprezentantoj de la pietismo ene de la evangela eklezio kaj de la Lepsika bur?aro a? ne atentis a? e? kontra?is la Mateo-Pasionon pro ?ia ?opereca“ karaktero. Per la unuafoja rea prezentado de la Mateo-Pasiono post la morto de Bach la 11-an de marto 1829 fare de Felix Mendelssohn Bartholdy kun la Sing-Akademie zu Berlin (Kantakademio je Berlino) ?i tiu enkondukis en Germanion Bach-renesancon . Dum la 20-a jarcento ekestis multaj, ege malsamaj sonregistra?oj kun renomaj dirigentoj kaj muzikistoj (i.a. Wilhelm Furtwangler , Karl Richter , Otto Klemperer , Nikolaus Harnoncourt , Gustav Leonhardt , Ton Koopman , Helmuth Rilling , Georg Solti , John Eliot Gardiner , Philippe Herreweghe , Enoch zu Guttenberg ), kiuj surmontris la grandan spektron de la interpreteblecoj.

Frua versio [ redakti | redakti fonton ]

La frua versio de la Mateo-Pasio la?as partiturkopion de la bofrato de Bach, Johann Christoph Altnickol , el la jaro 1729, nur anta? nelonge utiligata. ?in unuan fojon denove prezentis en marto 2000 la Thomanerchor Lepsiko kaj la Gewandhausorchester Lepsiko sub la Thomas-kantoro Georg Christoph Biller en la japana Sapporo , kaj ekde marto 2007 disponeblas sonregistra?o de la verko kun ?i tiuj ensembloj. En la frua versio la duonigon de la ?oro, kiu anka? koncernas la instrumentojn, Bach ne finfaris, ?ar amba? ?oroj muzikas surbaze de komuna kontinua baso kun unu orgeno. Krome Altnickol skribis la akompana?on de la evangelista partio ankora? en longaj notoj ? same kiel cetere anka? Bach mem faris je la partituro de sia posta versio. ein la unua versio la postan ?oralon n-o 17 ?Ich will hier bei dir stehen“ anstata?as la strofo ?Es dient zu meinen Freuden“. La plej gravajn ?an?ojn faris Bach je la fino de la unua parto: anstata? la grandioze koncipita ?oralkompona?o ?O Mensch, bewein dein Sunde groß“ en la unua versio eksonis la simpla ?oralo ?Jesum lass ich nicht von mir“. en preska? ?iu movimento de la pasiono krome trovi?as detalodiferencoj je notacio, submetita teksto a? okupantaro. Ekzemple la baso kantas la enirarion de la dua parto, en ariozo kaj ario ?Ja freilich will in uns das Fleisch und Blut“/?Komm, sußes Kreuz“ Bach postulas anstata? gambovjolo liuton , en kio oni devus supozi la pli originan okupadon, ?ar la vjolgamba partio travivis tioman adaptigon, ke oni tute ne povas konstati ?in kiel karakterizo por la elektita instrumento. Ver?ajne la gambovjolo estis nur anstata?ilo, ?ar ne disponeblis kapabla liutenisto. En la enir?ora?o dubindas, ?u la von Bach eingefugte firmkanta - ?oralo ?O Lamm Gottes unschuldig“, de Bach enmetita en 1729, vere estis kantata, ?ar ?i ?i tie krome eksonas kiel instrumenta cita?o en la lignaj blovinstrumentoj. Krome en la ariozo ?O Schmerz!“ transversaj flutoj transprenas la partiojn de la bekflutoj, nur en la posta versio utiligataj.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Emil Platen: Die Matthaus-Passion von Johann Sebastian Bach . dtv/Barenreiter, Munchen/Kassel 2. verb. und erganzte Auflage 1997
  • Gunter Jena: ?Das gehet meiner Seele nah.“ Die Matthauspassion von Johann Sebastian Bach . Piper, Munchen 1993/Herder, Freiburg 1999

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

?i tiu artikolo estis redaktita tiel ke ?i entenas tutan a? partan tradukon de ≪  Matthaus-Passion (J. S. Bach)  ≫ el la germanlingva Vikipedio . Rigardu la historion de la originala pa?o por vidi ties a?toroliston. (?i tiu noto koncernas la version 2115059 kaj sekvajn de ?i tiu pa?o.)