Margaret Grace BONDFIELD
(17-a marto 1873 ? 16-a junio 1953) estis brita socialisto, balotrajtisto kaj, poste, parlamenta politikisto. ?i estis la unua virina registarano, kaj unu el la tri unuaj
laboristaraj
parlamentanoj.
Bondfield naski?is en
Chard
,
Somerset
, la dek-unua kaj plej juna filo de Anne Taylor kaj William Bondfield. A?ante 13 jarojn, ?i eklaboris kiel lernanta instruisto en
Chard
kaj, la venonta jaro, fari?is
metilernanto
en ?tofvendejo en
Brighton
. Tie, ?i amiki?is kun Louisa Martindale.
?i neniam edzini?is a? naskis infanojn, preferinta enfokusigi ?iajn penojn je laboro kaj politiko.
En 1894, Bondfield translo?i?is al
Londono
. ?i estis elektita kiel distrikta konsiliano por la
Shop Assistants' Union
(
Sindikato
por vendejaj helpistoj). En 1896, la
Women's Industrial Council
(Industria konsilio de virinoj) petas ?in enketi pri laborpago kaj laborkondi?oj de vendejaj laboristoj. ?i verkis raporton kiu aperis en 1898. Tiam ?i estis elektita kiel asistanta sekretario por la sindikato por vendejaj helpistoj. ?i da?ris en tiu rolo ?is 1908
[1]
, kiam ?i fari?is sekretario de la
Women's Labour League
(Virina ligo de laboristaro).
En 1906, Bondfield kunfondis kun ?ia amiko kaj kolego Mary Macarthur la federacion
National Federation of Women Workers
(Nacia federacio de virinaj laboristoj) kiun estris Mary Macarthur.
[2]
. Bondfield laboris kiel asistanta sekretario de 1914 ?is 1921. Poste, la federacio kuni?is kun
National Union of General and Municipal Workers
(Nacia sindikato de ?eneralaj kaj municipaj laboristoj) , kaj Bondifled fari?is ?is 1938
Chief Woman Officer
(?efoficiro por virinoj).
[3]
Bondfield anka? estis balotrajtisto, sed ?i neniam apogis limigitan virinbalotrajton kiun apogis kelkaj de la ?efa virinbalotrajtista movado, kiel
WSPU
a?
NUWSS
. Pro tio, ?i fondis kaj estris, de 1906 ?is 1909, la
Adult Suffrage Society
(Socio por plena?ula balotrajto) kiu apogis universalan balotrajton.
[4]
Bondfield kredis ke, se bur?aj virinoj gajnos balotrajton, ili ne plu interesi?os pri rajtoj de laboristaraj virinoj, do ke la movado devis tuj peti universalan balotrajton. En decembro 1907, Bondfield kaj
Teresa Billington-Greig
publike debatis la aferon kaj la publiko poste vo?donis: 171 vo?donoj estis por Billington-Greig, kaj 130 por Bondfield.
Margaret Bondfield kontra?is la
unua mondmilito
, kaj ?eestis internaciajn packongresojn.
En 1923, Bondfield fari?is la unua virina prezidento de la
Trades Union Congress
General Council
(?enerala konsilio de la Sindikatara kongreso). Samjare, ?i anka? fari?is laboristara parlamentano, por la elektodistrikto de
Northampton
, kiel unu el la tri unuaj virinaj laboristaraj parlamentanoj. Balda? okazis ?enerala balotado, kiam la laborista partio malgajnis Northhampton. Tamen, Bondfield denove kandidatis en 1926, per speciala balotado de
Wallsend
elektodistrikto. ?i perdis ?ian parlamentanecon en 1935.
La 8-a junio 1929, ?i fari?is, pro nomumigo de
Ramsay MacDonald
, la unua virina registarano de
Britio
. ?i estis ministro pri laboro.
Margaret Bondfield verkis jenajn librojn
[3]
:
- Socialism for Shop Assistants
(1909) - Socialismo por vendejaj helpistoj
- The National Care of Maternity
(1914) - Nacia zorgo pri patrineco
- The Meaning of Trade (1928)
- La signifo de inter?an?o
- Why Labour Fights
(1941) - Kial batalas laboristaro
- Our Towns: A Close-up
(1943) - Niaj urboj: unua plano
- A Life's Work
(1949) - Laboro de vivtempo