Louis de Broglie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis de Broglie
Nobel-premiito
Persona informo
Louis Victor Pierre Raymond, duc de Broglie
Naskonomo Louis Victor Pierre Ramon de Brogli
Naski?o 15-an de a?gusto 1892 ( 1892-08-15 )
en Dieppe
Morto 19-an de marto 1987 ( 1987-03-19 ) (94-jara?a)
en Louveciennes
Tombo Neuilly-sur-Seine Old Communal Cemetery vd
Lingvoj franca vd
Lo?loko Neuilly-sur-Seine vd
?tataneco Francio vd
Alma mater Scienca Fakultato de Parizo ? Lycee Janson-de-Sailly vd
Subskribo Louis de Broglie
Familio
Dinastio House of Broglie vd
Patro Victor de Broglie vd
Patrino Pauline Celestine de La Forest d'Armaille vd
Gefratoj Pauline de Broglie ? Maurice de Broglie vd
Edz(in)o ?
Profesio
Okupo fizikisto ? matematikisto ? universitata instruisto ? historiisto ? teoria fizikisto ? filozofo ? scienca esploristo vd
Laborkampo teoria fiziko vd
Doktoreca konsilisto Paul Langevin vd
Verkado
Verkoj materiondo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Louis DE BROGLIE ( 15-an de a?gusto 1892 , Dieppe , Francio ? 19-an de marto 1987 , Parizo ) estis franca fizikisto. Li estas konata ?efe pro sia kvantumteoria laboro kaj pri malkovro de la ondospecifeco de la elektronoj. Li estis Nobel-premiita pri fiziko en 1929.

Broglie estis dua filo de franca aristokrata familio. La familio portas nomon de normandia urbeto kaj el la familio aperis ekde la 17-a jc. altrangaj oficiroj, politikistoj kaj diplomatoj.

Li rompis la familian tradicion, kiam li ekokupi?is pri la scienco je efiko de sia pli maljuna frato, kiu estis fizikisto kaj havis bone ekipitan laboratorion en pariza palaco de la familio.

Li studis teorian fizikon en Sorbonne, sed diplomi?is anka? pri historio en 1909. Louis de Broglie soldatervis dum la unua mondmilito en radiostacio lokita en la Eiffel-turo.

Broglie en 1924 ? en doktori?a laboro ? disvolvis la revolucian teorion pri la elektronondoj, ke la materio havas ondan proprecon en atoma grando. Tiu penso bazi?is sur 20-jara propono de Albert Einstein.

Post la doktori?o, Broglie plulaboris en la Sorbonne, en 1928 i?is profesoro pri la toria fiziko en la Instituto Henri Poincare , kie li instruis ?is 1962. Li agadis post 1945 anka? kiel konsilisto de la Franca Atomenergia Instanco.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]