El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorenzo GHIBERTI
, denaske
Lorenzo di Bartolo
(n. en
1378
- m. la
1-an de decembro
1455
) estis
itala
artisto
de la frua
Renesanco
, plej konata pro siaj skulpta?oj kaj metalarta?oj.
Ghiberti naski?is en
Florenco
. Lia patro estis Bartoluccio Ghiberti, sperta artisto kaj ora?isto, kiu instruis al sia filo la komercon de
oro
. Lorenzo sekve fari?is lernoknabo en la ateliero de
Bartoluccio de Michele
, kie
Brunelleschi
anka? trejnis. Kiam
peston
trafis Florenco en
1400
, Ghiberti elmigris al
Romagna
, kie li helpis finpretigi la murfreskojn de la kastelo de
Karlo la 1-a Malatesta
.
Ghiberti fami?is por la unua fojo, kiam li en
1401
gajnis konkurson por la pordoj de la
baptejo Sankta Johano
de Florenco. Por plenumi tiun gravan mendon, li fondis atelieron, en kiuj trejnis multaj lernoknaboj, inkluzive de
Donatello
,
Masolino
,
Michelozzo
,
Uccello
kaj
Antonio Pollaiuolo
. Li plenumis multajn monumentojn kaj skulpta?ojn en Florenco.
Ghiberti anka? estis kolektisto de klasika?oj kaj historiisto. Li aktive kura?igis la diskoni?on de
humanismaj ideoj
. Lia nefinita verko
Commentarii
estas altvalora fonto pri renesanca arto kaj entenas membiografion. La
Commentarii
estas grava fonto por la referenca verko
Le Vite
de
Giorgio Vasari
. Ghiberti mortis en Florenco je la a?o 77.