Litova Stelo
(
LS
) estas esperantlingva revuo de
Litova Esperanto-Asocio
, eldonata kun pa?zoj de la jaro
1914
.
La unua numero de
Litova Stelo
(LS) estis eldonita en urbo
Liepaja
en
Latvio
. La enhavo estis litovlingva, plene dedi?ita al informado pri
Esperanto
. La numeron eldonis esperantistoj de
Liepaja
S. Joffe, J. Kaplan kaj
G. Davidov
. La ruslingvan materialon tradukis litoven
Stasys Tij?naitis
. Komenci?is la unua mondmilito kaj ne estas sciate, ?u aperis la dua kaj aliaj numeroj.
En januaro
1922
en
Kaunas
(tiama provizora ?efurbo) aperis ree unua numero de LS. La dua periodo de la revuo da?ris ?is novembro
1926
. Dum tiu periodo aperis 43 numeroj. Oni supozas, ke la revuo ?esis aperadi, ?ar:
- Kristandemokrata partio malgajnis elekton de parlamento (Sejmo) en
1926
kaj ?esis ?tata subvencio al LS, kies redaktoro
Aleksandras Dambrauskas
(pse?donimo
Adomas Jak?tas
, en esperantaj verkoj ?
Dombrovski
) estis grava aganto de tiu partio;
- mortis
Pa?lo Medem
en
1925
, kiu estis tre aktiva subtenanto de LS kaj ?enerale de
Esperanto
.
LS dum la 2a periodo estis 8-pa?a gazetforma (32x24 cm) kun relative multaj fotoj pri urboj, pejza?oj kaj eminentaj personoj de
Litovio
. La enhavo konsistis plejparte el informoj pri politiko, ekonomio, kulturo de
Litovio
, tradukoj el litova prozo kaj poezio, kroniko de Esperanto-agado, anoncoj. Originala prozo tute mankis. LS estis presata en 1500 ekz. Abonantoj en
Litovio
en
1926
estis 208, al 41 aliaj landoj en ?iuj kontinentoj estis ekspedataj ?. 1200 ekz.
Dum
1935
-
1939
LS aperadis ?iujare po 6 numeroj 16-pa?aj en formato de revuo (23x15 cm). La lasta numero 1-2 de la jaro
1940
restis sen kovrilo.
De
1935
?is n-ro 1 de
1937
kiel redaktoro estis
Vladas Butkus (Butkevi?ius)
. De la 2a numero
1937
?is la lasta ? redaktoro estis
Petras Lapien?
.
La enhavo dum la 3a periodo ?enerale estis simila al tiu de la 2a. Originalan poezion preska? en ?iu numero prezentadis
Ludmila Jevsejeva
el
Latvio
, tre raraj estis originalaj versa?oj de
Balys Giedra
,
A. Dombrovski
,
Kazimieras Vidikauskas
,
Nikolaj Nekrasov
,
E. Erhards
. Aperis nenia originala proza?o. Depost komenco de
1937
?is la fino la revuo estis nur esperantlingva. En
1937
estis eldonita unu numero de litovlingva propagandilo
Lietuvos ?vaig?d?
(Litova stelo). Post okupacio de
Litovio
per Soveta armeo en
1940
LS, same kiel ?iuj aliaj gazetoj kaj revuoj de la sendependa respubliko estis malpermesitaj.
La 4a periodo komenci?is post rekreo de sendependeco de
Litovio
la
11an de marto
1990
. La unua numero de LS aperis en
1991
. En la kolofono estas skribite:
IV periodo I jaro
1991
. N-ro 1 (77)
. Ekde n-ro 1 (167),
2006
la periodo ne estas indikata. La revuo estas dumonata, 32-pa?a, en formato 23x16 cm, kun multkolora kovrilo. La redaktoroj:
Adomas Vaitilavi?ius
(
1991
-
1994
),
Petras ?eliauskas
(
1995
-
2005
),
Vytautas ?ilas
(
2006
-
2010
). Pro manko de monrimedo en
2010
estis eldonita la lasta n-ro 6(196).